Cxapitro 1
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la
tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua
jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
2 Prikalkulu la
tutan komunumon de la Izraelidoj laux iliaj familioj, laux iliaj
patrodomoj, laux la nombro de la nomoj de cxiuj virseksuloj
lauxkape.
3 De la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, cxiujn, kiuj
tauxgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laux iliaj
tacxmentoj, vi kaj Aaron.
4 Kaj kun vi estu po unu homo el cxiu
tribo, homo, kiu estas cxefo en sia patrodomo.
5 Kaj jen estas
la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi: de Ruben staru Elicur,
filo de Sxedeur;
6 de Simeon, Sxelumiel, filo de Curisxadaj;
7 de
Jehuda, Nahxsxon, filo de Aminadab;
8 de Isahxar, Netanel, filo
de Cuar;
9 de Zebulun, Eliab, filo de Hxelon;
10 de la filoj de
Jozef: de Efraim, Elisxama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel,
filo de Pedacur;
11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
12 de
Dan, Ahxiezer, filo de Amisxadaj;
13 de Asxer, Pagiel, filo de
Ohxran;
14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
15 de Naftali, Ahxira,
filo de Enan.
16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la
estroj de la triboj de siaj patroj, la cxefoj de la miloj de
Izrael.
17 Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn
laux iliaj nomoj.
18 Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la
unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laux
siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombroj de la nomoj,
de la agxuloj de dudek jaroj kaj pli, lauxkape,
19 kiel la
Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto
Sinaj.
20 Kaj montrigxis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de
Izrael, laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj
patrodomoj, laux la nombro da nomoj lauxkape, cxiuj virseksuloj
en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
21
prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil
kvincent.
22 La filoj de Simeon laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, kalkulitaj laux la nombro da nomoj lauxkape,
cxiuj virseksuloj en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj
militkapablaj,
23 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de
kvindek naux mil tricent.
24 La filoj de Gad laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj
patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj
kaj pli, cxiuj militkapablaj,
25 prezentis en la tribo de Gad la
nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
26 La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
27 prezentis en la tribo de
Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
28 La filoj de Isahxar laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
29 prezentis en la tribo de
Isahxar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
30 La filoj de Zebulun laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
31 prezentis en la tribo de
Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laux sia deveno, laux
siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en
la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
33 prezentis
en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
34 La filoj de Manase laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
35 prezentis en la tribo de
Manase la nombron de tridek du mil ducent.
36 La filoj de Benjamen laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
37 prezentis en la tribo de
Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
38 La filoj de Dan laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj
patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj
kaj pli, cxiuj militkapablaj,
39 prezentis en la tribo de Dan la
nombron de sesdek du mil sepcent.
40 La filoj de Asxer laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
41 prezentis en la tribo de
Asxer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
42 La filoj de Naftali laux sia deveno, laux siaj familioj, laux
siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek
jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj,
43 prezentis en la tribo de
Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
44 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la
princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el cxiu patrodomo.
45
Kaj la nombro de cxiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laux iliaj
patrodomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj
militkapablaj en Izrael,
46 la nombro de cxiuj kalkulitoj estis
sescent tri mil kvincent kvindek.
47 Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter
ili.
48 Cxar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
49 Nur la
tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de
la Izraelidoj.
50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de
atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al
gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj
ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn
tendojn.
51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon,
tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur
loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos,
li estu mortigita.
52 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia
tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj.
53
Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de
atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj
la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
54
Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la Eternulo
ordonis al Moseo, tiel ili faris.
Cxapitro 2
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 La
Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo, apud la
signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la tabernaklo
de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3 En la antauxa parto,
oriente, staru tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux
iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon,
filo de Aminadab;
4 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas
sepdek kvar mil sescent.
5 Apude staru la tribo de Isahxar; kaj
la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6 kaj
lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil
kvarcent.
7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la
Zebulunidoj estas Eliab, filo de Hxelon;
8 kaj lia tacxmento kaj
gxiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9 Cxiuj
kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil
kvarcent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la unuaj.
10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laux iliaj
tacxmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de
Sxedeur;
11 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek
ses mil kvincent.
12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la
princo de la Simeonidoj estas Sxelumiel, filo de Curisxadaj;
13
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek naux mil
tricent.
14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj
estas Eljasaf, filo de Deuel;
15 kaj lia tacxmento kaj gxiaj
kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
16 Cxiuj
kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil
kvarcent kvindek laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la duaj.
17 Poste elmovigxu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la
Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili
elmovigxu, cxiu laux sia loko kun siaj standardoj.
18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj,
estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama,
filo de Amihud;
19 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas
kvardek mil kvincent.
20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la
princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21 kaj
lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj
estas Abidan, filo de Gideoni;
23 kaj lia tacxmento kaj gxiaj
kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24 Cxiuj kalkulitoj
de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj
tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.
25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laux iliaj
tacxmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Ahxiezer, filo de
Amisxadaj;
26 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sesdek
du mil sepcent.
27 Apude staru tendare la tribo de Asxer; kaj la
princo de la Asxeridoj estas Pagiel, filo de Ohxran;
28 kaj lia
tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek unu mil kvincent.
29 Poste la tribo de Naftali; kaj la princo de la Naftaliidoj
estas Ahxira, filo de Enan;
30 kaj lia tacxmento kaj gxiaj
kalkulitoj estas kvindek tri mil kvarcent.
31 Cxiuj kalkulitoj
de la tendaro de Dan estas cent kvindek sep mil sescent; ili
elmovigxu la lastaj kun siaj standardoj.
32 Tio estas la kalkulitoj de la Izraelidoj laux iliaj
patrodomoj. Cxiuj kalkulitoj de la tendaroj, laux iliaj
tacxmentoj, estis sescent tri mil kvincent kvindek.
33 Sed la
Levidoj ne estis kalkulitaj inter la Izraelidoj; kiel la Eternulo
ordonis al Moseo.
34 Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio,
kion la Eternulo ordonis al Moseo: tiel ili starigxis tendare kun
siaj standardoj, kaj tiel ili elmovigxadis, cxiu laux sia
familio, laux sia patrodomo.
Cxapitro 3
1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo,
kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.
2 Jen
estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj
Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
3 Tio estas la nomoj de la filoj de
Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
4
Sed Nadab kaj Abihu mortis antaux la Eternulo, kiam ili
oferalportis fremdan fajron antaux la Eternulon en la dezerto
Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar
apud Aaron ilia patro.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6 Alvenigu la
tribon de Levi, kaj starigu gxin antaux la pastro Aaron, ke ili
servu lin.
7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la
tutan komunumon antaux la tabernaklo de kunveno, por servi la
servojn de la tabernaklo.
8 Kaj ili gardu cxiujn objektojn de la
tabernaklo de kunveno kaj la gardotajxon de la Izraelidoj, por
servi la servojn de la tabernaklo.
9 Kaj donu la Levidojn al
Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la
Izraelidoj.
10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili
plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksigxos, li estu
mortigita.
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12 Jen Mi prenis
la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataux cxiuj unuenaskitoj
utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
13
cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi
batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dedicxis al Mi
cxiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo gxis bruto; Miaj ili
estu: Mi estas la Eternulo.
14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj,
dirante:
15 Prikalkulu la Levidojn laux iliaj patrodomoj, laux
iliaj familioj; cxiun virseksulon en la agxo de unu monato kaj
pli prikalkulu.
16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laux la diro de la
Eternulo, kiel estis ordonite.
17 Kaj jenaj estis la filoj de
Levi laux iliaj nomoj: Gersxon kaj Kehat kaj Merari.
18 Kaj jen
estas la nomoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj: Libni
kaj Sximei.
19 Kaj la filoj de Kehat laux iliaj familioj: Amram
kaj Jichar, Hxebron kaj Uziel.
20 Kaj la filoj de Merari laux
iliaj familioj: Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi
laux iliaj patrodomoj.
21 De Gersxon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la
Sximeiidoj; tio estas la familioj de la Gersxonidoj.
22 Iliaj
kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu
monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.
23 La
familioj de la Gersxonidoj devas havi siajn tendojn malantaux la
tabernaklo, okcidente.
24 Kaj la estro de la patrodomo de la
Gersxonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.
25 Kaj sub la gardado
de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la
tabernaklo, kaj la tendo, gxiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la
pordo de la tabernaklo de kunveno,
26 kaj la kurtenoj de la
korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas
cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj la sxnuroj kun
cxiuj arangxajxoj.
27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio
de la Jicharidoj kaj la familio de la Hxebronidoj kaj la familio
de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.
28 Laux
la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu monato kaj pli
ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.
29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de
la tabernaklo, sude.
30 Kaj la estro de la patrodomo de la
familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.
31 Kaj
sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj
la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon,
kaj la kurteno kaj cxiuj gxiaj apartenajxoj.
32 Kaj la estro de
la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron;
li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.
33 De Merari estas la familio de la Mahxliidoj kaj la familio de
la Musxiidoj; tio estas la familioj de Merari.
34 Kaj iliaj
kalkulitoj laux la nombro de cxiuj virseksuloj en la agxo de unu
monato kaj pli estas ses mil ducent.
35 Kaj la estro de la
patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de
Abihxail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo,
norde.
36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari
estas la tabuloj de la tabernaklo kaj gxiaj stangoj kaj gxiaj
kolonoj kaj gxiaj bazoj kaj cxiuj gxiaj vazoj kaj gxia tuta
arangxajxo,
37 kaj la kolonoj de la korto cxirkauxe kaj iliaj
bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj sxnuroj.
38 Kaj antaux la
tabernaklo, en la antauxa parto de la tabernaklo de kunveno,
oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj,
plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn;
sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.
39 Cxiuj
kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la
ordono de la Eternulo, laux iliaj familioj, cxiuj virseksuloj en
la agxo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
40 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu cxiujn
unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la agxo de unu
monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
41 Kaj prenu
la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataux cxiuj
unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj
anstataux cxiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
42
Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, cxiujn
unuenaskitojn el la Izraelidoj.
43 Kaj estis cxiuj unuenaskitaj
virseksuloj laux la nombro de la nomoj en la agxo de unu monato
kaj pli laux la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.
44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
45 Prenu la
Levidojn anstataux cxiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la
brutojn de la Levidoj anstataux iliaj brutoj, kaj la Levidoj
apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.
46 Kaj elacxete pro la
ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de
la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,
47 prenu po kvin
sikloj pro cxiu kapo, laux la sankta siklo prenu, po dudek geroj
en siklo;
48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj,
elacxete pro la superfluaj inter ili.
49 Kaj Moseo prenis la
monon de la elacxeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj
estis elacxetitaj per la Levidoj.
50 De la unuenaskitoj de la
Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn
laux la sankta siklo.
51 Kaj Moseo donis la monon de la
elacxetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laux la diro de la
Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.
Cxapitro 4
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2
Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laux iliaj
familioj, laux iliaj patrodomoj,
3 en la agxo de tridek jaroj kaj
pli, gxis la agxo de kvindek jaroj, cxiujn kapablajn por servi,
por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
4 Tio estas la
servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la
plejsanktejo.
5 Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro
devos elmovigxi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru
per gxi la keston de atesto.
6 Kaj ili metu sur gxin tegon el
antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu
gxiajn stangojn.
7 Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili
sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la
kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la versxoferoj; kaj
gxia konstanta pano estu sur gxi.
8 Kaj ili sternu sur tio
rugxan tukon kaj kovru gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili
enmetu gxiajn stangojn.
9 Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la
kandelabron de lumigado kaj gxiajn lucernojn kaj gxiajn prenilojn
kaj gxiajn cindrujojn, kaj cxiujn gxiajn oleujojn, kiuj estas
uzataj cxe gxi.
10 Kaj ili metu gxin kaj cxiujn gxiajn
apartenajxojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur
portilon.
11 Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj
tegu gxin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu gxiajn
stangojn.
12 Kaj ili prenu cxiujn objektojn de servado, per kiuj
oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj
tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
13
Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur gxi
purpuran tukon.
14 Kaj ili metu sur gxin cxiujn gxiajn
objektojn, per kiuj oni servas sur gxi, la karbujojn, la forkojn
kaj la sxovelilojn kaj la kalikojn, cxiujn objektojn de la
altaro, kaj ili sternu sur gxi tegon el antilopaj feloj, kaj ili
enmetu gxiajn stangojn.
15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la
kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe
la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por
porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu.
Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de
kunveno.
16 Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron,
estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la
konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la
tuta tabernaklo, kaj de cxio, kio estas en gxi, de la sanktejo
kaj de gxiaj objektoj.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
18
Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
19 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili
alproksimigxos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj
starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;
20 sed
ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por
ke ili ne mortu.
21 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
22 Prikalkulu
ankaux la filojn de Gersxon laux iliaj patrodomoj, laux iliaj
familioj.
23 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli
gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn,
kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la
tabernaklo de kunveno.
24 Tio estas la laboro de la familioj
Gersxonidaj, por servi kaj por porti:
25 ili portu la tapisxojn
de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon,
kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre,
kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26 kaj
la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la
korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro,
kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj
cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.
27 Laux la ordono
de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la
Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian
laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.
28 Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la
tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar,
filo de la pastro Aaron.
29 La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia
patrodomo.
30 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli
gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin,
cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo
de kunveno.
31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia
tuta laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn
de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj
gxiajn bazojn;
32 kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj
iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj
apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome
prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
33 Tio
estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta
laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar,
filo de la pastro Aaron.
34 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis
la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
35 de
la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la
agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en
la tabernaklo de kunveno.
36 Kaj ilia kalkulita nombro laux
iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
37 Tio estas la
kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la
tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la
diro de la Eternulo per Moseo.
38 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj
kaj laux ilia patrodomo,
39 de la havantaj la agxon de tridek
jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj
servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
40
ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du
mil sescent tridek.
41 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de
la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de
kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la
Eternulo.
42 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laux
iliaj familioj, laux ilia patrodomo,
43 de la havantaj la agxon
de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek
jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de
kunveno,
44 ilia nombro laux iliaj familioj estis tri mil ducent.
45 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari,
kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per
Moseo.
46 Cxiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la
estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia
patrodomo,
47 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli
gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj
por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de
kunveno,
48 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
49 Laux la
diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia
laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al
Moseo.
Cxapitro 5
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Ordonu al la
Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro cxiujn leprulojn, kaj
cxiujn, kiuj havas elfluon, kaj cxiujn, kiuj malpurigxis de
mortinto.
3 Kiel virojn, tiel ankaux virinojn elsendu, ekster la
tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn,
inter kiuj Mi logxas.
4 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili
elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al
Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6 Diru al la
Izraelidoj: Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo,
farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo
kulpigxos,
7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili
kompensu sian kulpon plene kaj aldonu gxian kvinonon, kaj donu al
tiu, kontraux kiu ili kulpigxis.
8 Sed se tiu homo ne havas
parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso
de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la
virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.
9 Kaj
cxiu oferdono el cxiuj sanktajxoj de la Izraelidoj, kiujn ili
alportas al la pastro, apartenas al li.
10 Kaj cxies
sanktigitajxo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, gxi
apartenu al li.
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Se ies edzino forflankigxos kaj
pekos kontraux li,
13 kaj iu viro kusxos kun sxi sekskunigxe, kaj
tio estos kasxita antaux sxia edzo, cxar sxi malpurigxis kasxe,
kaj ne estos atestanto pri sxi kaj sxi ne estos kaptita;
14 sed
atakos lin spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon, kiam
sxi estos malpurigxinta, aux atakos lin spirito de jxaluzo kaj li
jxaluzos sian edzinon, kiam sxi ne estos malpurigxinta:
15 tiam
la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro sxi
kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne versxu sur
gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar tio estas
farunofero de jxaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri
malbonago.
16 Kaj la pastro alproksimigos sxin kaj starigos sxin
antaux la Eternulo;
17 kaj la pastro prenos sanktan akvon en
argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la
tabernaklo, la pastro prenos kaj jxetos en la akvon.
18 Kaj la
pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la
harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la
farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en
la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.
19 Kaj la
pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino: Se neniu viro
kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia
viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu
maldolcxa malbeniga akvo;
20 sed se vi forflankigxis kun alia
viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis
kun vi krom via edzo--
21 la pastro jxurligos la virinon per
jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino: Tiam la
Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo,
farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta;
22
kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke
sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino
diros: Amen, amen!
23 Kaj la pastro enskribos tiun jxurligon en
libro kaj lavos gxin per la maldolcxa akvo.
24 Kaj li trinkigos
al la virino la maldolcxan malbenigan akvon, kaj eniros en sxin
la malbeniga akvo por maldolcxo.
25 Kaj la pastro prenos el la
mano de la virino la farunoferon de jxaluzo, kaj li skuos la
farunoferon antaux la Eternulo kaj portos gxin al la altaro.
26
Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, gxian parton de
memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al
la virino la akvon.
27 Kaj kiam li estos trinkiginta al sxi la
akvon, tiam, se sxi malpurigxis kaj pekis kontraux sia edzo,
eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo, kaj sxvelos sxia
ventro kaj maldikigxos sxia femuro; kaj la virino farigxos
malbeno inter sia popolo.
28 Sed se la virino ne malpurigxis kaj
sxi estas pura, tiam sxi restos sendifekta kaj povos naski
infanojn.
29 Tio estas la legxo pri la jxaluzo, kiam virino
forflankigxos kun alia viro anstataux sia edzo kaj malpurigxos,
30 aux kiam viron atakos spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian
edzinon; tiam li starigu la edzinon antaux la Eternulo, kaj la
pastro agu kun sxi laux la tuta tiu legxo.
31 Kaj la edzo estos
pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.
Cxapitro 6
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Se viro aux virino decidos fari
sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,
3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron
vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian
trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn
aux sekigitajn li ne devas mangxi.
4 Dum la tuta tempo de sia
konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el
vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.
5 Dum la tuta tempo de la
promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis
la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo,
li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.
6
Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne
aliru al mortinta korpo.
7 Ne cxe sia patro, nek cxe sia
patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se
ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.
8 Dum
la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.
9 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos
sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia
purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu;
10 kaj en la oka tago
li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la
pordo de la tabernaklo de kunveno.
11 Kaj la pastro faros el unu
pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de
tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian
kapon en tiu tago.
12 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la
tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaragxan sxafidon kiel
kulpoferon; kaj la tempo antauxa perdos sian valoron, cxar lia
konsekriteco malpurigxis.
13 Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito: kiam finigxos la
tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la
tabernaklo de kunveno;
14 kaj li alportu kiel oferon al la
Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj
unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu
virsxafon sendifektan kiel pacoferon,
15 kaj korbon da macoj el
delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn
nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj
versxoferon.
16 Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon
kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
17 Kaj el la
virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da
macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.
18 Kaj la konsekrito pritondos cxe la pordo de la tabernaklo de
kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia
konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la
pacofero.
19 Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la
virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu
nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la
konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
20 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo;
sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado
kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
21 Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson;
lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom
tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso,
kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.
22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23 Diru al Aaron
kaj al liaj filoj jene: Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al
ili:
24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;
25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin;
26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.
27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin
benos.
Cxapitro 7
1 En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo,
kiam li sanktoleis gxin kaj sanktigis gxin kaj cxiujn gxiajn
apartenajxojn kaj la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj
sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,
2 tiam alportis la estroj de
Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj,
tiuj, kiuj administris la kalkuladon--
3 ili alportis siajn
oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du
bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj
ili venigis tion antaux la tabernaklon.
4 Kaj la Eternulo
ekparolis al Moseo, dirante:
5 Prenu de ili, kaj tio estu por la
plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu
tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.
6 Kaj
Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la
Levidoj.
7 Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de
Gersxon laux la speco de ilia laborado;
8 kaj kvar veturilojn kaj
ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia
laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
9
Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon
sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.
10 Kaj la estroj
alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en
kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon
antaux la altaron.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu
estro en tago ili alportu sian oferon por la inauxguro de la
altaro.
12 En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Nahxsxon,
filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.
13 Kaj lia ofero estis:
unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu
argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux
plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
14
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
15 unu bovido, unu
virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
16 unu kapro por
pekofero;
17 kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin
virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de
Nahxsxon, filo de Aminadab.
18 En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de
Isahxar.
19 Li alportis sian oferon, kiu estis: unu argxenta
plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta
kaliko de sepdek sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de
delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
20 unu ora
kulero deksikla, plena de incenso;
21 unu bovido, unu virsxafo,
unu jaragxa sxafido por brulofero;
22 unu kapro por pekofero;
23
kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin
jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.
24 En la tria tago--la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de
Hxelon.
25 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
26 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
27
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
28
unu kapro por pekofero;
29 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Eliab, filo de Hxelon.
30 En la kvara tago--la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de
Sxedeur.
31 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
32 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
33
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
34
unu kapro por pekofero;
35 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Elicur, filo de Sxedeur.
36 En la kvina tago--la estro de la Simeonidoj, Sxelumiel, filo
de Curisxadaj.
37 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la
pezon de cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek
sikloj, laux la sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno,
miksita kun oleo, por farunofero;
38 unu ora kulero deksikla,
plena de incenso;
39 unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa
sxafido por brulofero;
40 unu kapro por pekofero;
41 kaj por
pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj
sxafidoj. Tio estis la ofero de Sxelumiel, filo de Curisxadaj.
42 En la sesa tago--la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de
Deuel.
43 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
44 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
45
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
46
unu kapro por pekofero;
47 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Eljasaf, filo de Deuel.
48 En la sepa tago--la estro de la Efraimidoj, Elisxama, filo de
Amihud.
49 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
50 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
51
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
52
unu kapro por pekofero;
53 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Elisxama, filo de Amihud.
54 En la oka tago--la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de
Pedacur.
55 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
56 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
57
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
58
unu kapro por pekofero;
59 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Gamliel, filo de Pedacur.
60 En la nauxa tago--la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de
Gideoni.
61 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
62 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
63
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
64
unu kapro por pekofero;
65 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Abidan, filo de Gideoni.
66 En la deka tago--la estro de la Danidoj, Ahxiezer, filo de
Amisxadaj.
67 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
68 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
69
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
70
unu kapro por pekofero;
71 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Ahxiezer, filo de Amisxadaj.
72 En la dek-unua tago--la estro de la Asxeridoj, Pagiel, filo de
Ohxran.
73 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
74 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
75
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
76
unu kapro por pekofero;
77 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Pagiel, filo de Ohxran.
78 En la dek-dua tago--la estro de la Naftaliidoj, Ahxira, filo
de Enan.
79 Lia ofero: unu argxenta plado, havanta la pezon de
cent tridek sikloj, unu argxenta kaliko de sepdek sikloj, laux la
sankta siklo, ambaux plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo,
por farunofero;
80 unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
81
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
82
unu kapro por pekofero;
83 kaj por pacofero du bovoj, kvin
virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la
ofero de Ahxira, filo de Enan.
84 Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu
gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du argxentaj
pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;
85 po cent
tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu
kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent
sikloj laux la sankta siklo.
86 Da oraj kuleroj plenaj de
incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la
sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.
87 Cxiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du
virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj
dek du kaproj por pekofero.
88 Kaj cxiuj brutoj por pacofero
estis: dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj,
sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la
altaro, post kiam gxi estis sanktoleita.
89 Kaj kiam Moseo
eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis
la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur
la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al
li.
Cxapitro 8
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al Aaron,
kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la
antauxan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
3 Kaj
Aaron tiel faris; sur la antauxan flankon de la kandelabro li
lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
4 Kaj
jen estas la arangxo de la kandelabro: forgxita el oro, de gxia
trunko gxis gxiaj floroj, forgxita gxi estis; laux la modelo,
kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6 Prenu la
Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
7 Kaj tiel agu
kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili
prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan
farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
9 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj
kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
10 Kaj alvenigu
la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn
manojn sur la Levidojn.
11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon
antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili
komencu fari la servon al la Eternulo.
12 Kaj la Levidoj metu
siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu
pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por
pekliberigi la Levidojn.
13 Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron
kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la
Eternulo.
14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la
Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
15 Kaj post tio la
Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi
estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
16 Cxar
ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataux
cxiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el cxiuj Izraelidoj Mi prenis
ilin por Mi.
17 Cxar al Mi apartenas cxiuj unuenaskitoj de la
Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi
batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin
por Mi.
18 Kaj Mi prenis la Levidojn anstataux cxiuj
unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
19 Kaj Mi fordonis la Levidojn
al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili
faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por
pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo,
se la Izraelidoj alproksimigxus al la sanktejo.
20 Kaj Moseo kaj
Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj
konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la
Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.
21 Kaj la Levidoj sin
purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon
antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
22 Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la
tabernaklo de kunveno antaux Aaron kaj antaux liaj filoj; kiel la
Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24 Jen estas, kio
koncernas la Levidojn: de la agxo de dudek kvin jaroj kaj pli ili
devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de
kunveno.
25 Kaj de la agxo de kvindek jaroj ili retirigxos el la
ofico de la servado kaj ne servos plu.
26 Tiam ili servos siajn
fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne
farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.
Cxapitro 9
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la
dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato,
dirante:
2 La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.
3
En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru
gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj
instrukcioj faru gxin.
4 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke
ili faru la Paskon.
5 Kaj ili faris la Paskon en la unua monato,
en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la
dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al
Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
6 Sed estis homoj, kiuj estis
malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon
en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago;
7
kaj tiuj homoj diris al li: Ni estas malpuraj pro ektusxo de
mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la
oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj?
8 Kaj
Moseo diris al ili: Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo
ordonos koncerne vin.
9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
10 Parolu al la
Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj
estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en
malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.
11 En
la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero li faru
gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu.
12 Ili ne
lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi;
laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin.
13 Sed se iu estas
pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon,
ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la
Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu
homo.
14 Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al
la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li
faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por
la indigxeno.
15 En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris
la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super
la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno.
16 Tiel
estis cxiam: nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.
17
Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste
elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la
nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.
18 Laux la
ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la
ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta
tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis
tendare.
19 Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan
tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo
kaj ne elmovigxadis.
20 Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj
super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo
restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis.
21 Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la
nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton--
kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis.
22 Iufoje du tagojn aux
monaton aux pli longan tempon--kiel longe la nubo super la
tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj
ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis.
23
Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la
ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la
instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo
ordonis per Moseo.
Cxapitro 10
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Faru al vi du
argxentajn trumpetojn, forgxitaj faru ilin; kaj ili servu al vi
por kunvokado de la komunumo kaj por elmovigxado de la tendaroj.
3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektigxu al vi la
tuta komunumo antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
4 Kaj
se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektigxu al vi la
princoj, la milestroj de Izrael.
5 Kaj kiam vi trumpetos
tambursone, tiam elmovigxu la tendaroj, kiuj staras oriente.
6
Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmovigxu la
tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili
devos elmovigxi.
7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon,
tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.
8 Kaj la filoj de
Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi
legxo eterna en viaj generacioj.
9 Kaj kiam vi komencos militon
en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu
tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la
Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.
10 Kaj en la tago de via gxojo kaj en viaj festoj kaj en viaj
novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj cxe viaj bruloferoj kaj
cxe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaux via Dio:
Mi estas la Eternulo, via Dio.
11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la
monato, levigxis la nubo de super la tabernaklo de atesto.
12
Kaj elmovigxis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj,
kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
13 Kaj ili elmovigxis la
unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.
14
Kaj unue elmovigxis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj
laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Nahxsxon,
filo de Aminadab.
15 Kaj super la tacxmento de la tribo de la
Isahxaridoj estis Netanel, filo de Cuar.
16 Kaj super la
tacxmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de
Hxelon.
17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmovigxis la
filoj de Gersxon kaj la filoj de Merari, portantaj la
tabernaklon.
18 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de
Ruben laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis
Elicur, filo de Sxedeur.
19 Kaj super la tacxmento de la tribo
de la Simeonidoj estis Sxelumiel, filo de Curisxadaj.
20 Kaj
super la tacxmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo
de Deuel.
21 Kaj elmovigxis la Kehatidoj, portantaj la
sanktajxojn; sed oni starigis la tabernaklon antaux ilia alveno.
22 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj
laux iliaj tacxmentoj, kaj super gxia tacxmento estis Elisxama,
filo de Amihud.
23 Kaj super la tacxmento de la tribo de la
Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
24 Kaj super la
tacxmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de
Gideoni.
25 Kaj elmovigxis la standardo de la tendaro de la
Danidoj, la finulo de cxiuj tendaroj, laux iliaj tacxmentoj, kaj
super gxia tacxmento estis Ahxiezer, filo de Amisxadaj.
26 Kaj
super la tacxmento de la tribo de la Asxeridoj estis Pagiel, filo
de Ohxran.
27 Kaj super la tacxmento de la tribo de la
Naftaliidoj estis Ahxira, filo de Enan.
28 Tiaj estis la marsxoj
de la Izraelidoj laux iliaj tacxmentoj. Kaj ili elmovigxis.
29 Kaj Moseo diris al Hxobab, filo de Reuel la Midjanido, la
bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo
diris: Gxin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon,
cxar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
30 Sed tiu diris al
li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
31 Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; cxar vi scias, kie ni povas
starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al
ni, ni faros al vi.
33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri
tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaux
ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
34
Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili
iris el la tendaro.
35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:
Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru
Viaj malamantoj for de Via vizagxo.
36 Kaj kiam gxi haltis, li
diradis: Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.
Cxapitro 11
1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfelicxo al la oreloj
de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion auxdis, Lia kolero
ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj gxi
komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
2 Tiam la popolo
ekkriis al Moseo, kaj Moseo pregxis al la Eternulo, kaj la fajro
estingigxis.
3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, cxar
brulis inter ili la fajro de la Eternulo.
4 Kaj la aligxinta popolamaso inter ili komencis aperigi
kapricojn; kaj ankaux la Izraelidoj ekploris, kaj diris: Kiu
mangxigos al ni viandon?
5 Ni memoras la fisxojn, kiujn ni
mangxis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la
poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
6 Kaj nun nia animo
velkas; estas nenio krom cxi tiu manao antaux niaj okuloj.
7 Kaj
la manao estis kiel semo de koriandro, kaj gxia aspekto estis
kiel la aspekto de bedelio.
8 La popolo disiradis kaj kolektadis
kaj mueladis per muelsxtonoj aux pistadis en pistujo, kaj
kuiradis en kaldrono kaj faradis el gxi kukojn; kaj gxia gusto
estis kiel la gusto de oleaj kukoj.
9 Kaj kiam la roso faladis
sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur gxin ankaux la
manao.
10 Moseo auxdis, ke la popolo ploras en siaj familioj,
cxiu cxe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de
la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
11 Kaj Moseo diris al la
Eternulo: Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne
placxis al Vi, ke Vi metis la sxargxon de tiu tuta popolo sur
min?
12 Cxu mi embriigis tiun tutan popolon? aux cxu mi gxin
naskis, ke Vi diris al mi: Portu gxin sur via brusto, kiel portas
nutristino sucxinfanon, en la landon, pri kiu Vi jxuris al gxiaj
patroj?
13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo?
cxar ili ploras antaux mi, dirante: Donu al ni viandon por
mangxi.
14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, cxar gxi
estas tro peza por mi.
15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam
mortigu min, se mi placxas al Vi, por ke mi ne vidu mian
malfelicxon.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Kolektu al Mi sepdek virojn
el la plejagxuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la
plejagxuloj de la popolo kaj gxiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al
la tabernaklo de kunveno, ke ili starigxu tie kun vi.
17 Kaj Mi
mallevigxos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la
spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili
portu kun vi la sxargxon de la popolo kaj por ke vi ne portu
sola.
18 Kaj al la popolo diru: Preparigxu por morgaux, kaj vi
mangxos viandon; cxar vi ploris al la oreloj de la Eternulo,
dirante: Kiu mangxigos al ni viandon? bone estis al ni en
Egiptujo--tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi mangxos.
19 Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum
kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;
20 sed
dum tuta monato, gxis gxi eliros tra viaj nazotruoj kaj farigxos
al vi abomenajxo, pro tio, ke vi malsxatis la Eternulon, kiu
estas inter vi, kaj vi ploris antaux Li, dirante: Por kio ni
eliris el Egiptujo?
21 Kaj Moseo diris: El sescent mil
piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi
diras: Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato!
22 Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por
ili? aux cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por
ke suficxu por ili?
23 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo
estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia
vorto, aux ne.
24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo
la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la
plejagxuloj de la popolo, kaj li starigis ilin cxirkaux la
tabernaklo.
25 Kaj la Eternulo mallevigxis en nubo kaj parolis
kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj
metis sur la sepdek virojn plejagxulojn. Kaj kiam haltis sur ili
la spirito, ili ekprofetis kaj ne cxesis.
26 Sed restis du viroj
en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua
estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito--cxar ili estis
inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo--kaj ili
ekprofetis en la tendaro.
27 Tiam kuris junulo kaj raportis al
Moseo, kaj diris: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.
28 Kaj
respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de
lia juneco, kaj diris: Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.
29
Sed Moseo diris al li: Cxu vi jxaluzas pri mi? estus dezirinde,
ke la tuta popolo de la Eternulo farigxu profetoj, se la Eternulo
metus Sian spiriton sur ilin.
30 Kaj revenis Moseo en la
tendaron, li kaj la plejagxuloj de Izrael.
31 Kaj vento
elmovigxis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj
jxetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur
unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko,
cxirkaux la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.
32
Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la
tutan morgauxan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis
plej malmulte, kolektis dek hxomerojn; kaj ili diskusxigis ilin
al si cxirkaux la tendaro.
33 Kiam la viando estis ankoraux
inter iliaj dentoj kaj ankoraux ne estis konsumita, ekflamis
kontraux la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo
frapis la popolon per tre granda frapo.
34 Kaj oni donis al tiu
loko la nomon Kibrot-Hataava, cxar tie oni enterigis la homojn,
kiuj kapricis.
35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al
Hxacerot kaj restis en Hxacerot.
Cxapitro 12
1 Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino
Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.
2 Kaj ili diris: Cxu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li
parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.
3 Sed
Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.
4
Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:
Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj
tri.
5 Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis
cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon,
kaj ili ambaux eliris.
6 Kaj Li diris: Auxskultu Miajn vortojn:
se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en
vizio, Mi parolas kun li en songxo;
7 sed ne tiel estas kun Mia
sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
8 Busxon
kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj;
kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli
kontraux Mia sklavo Moseo?
9 Kaj ekflamis la kolero de la
Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.
10 Kaj la nubo
forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per
lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li
ekvidis, ke sxi estas lepra.
11 Kaj Aaron diris al Moseo: Mi
petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis
malsagxe kaj ke ni pekis;
12 ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe
kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis
jam duono de la korpo.
13 Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo,
dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.
14 Kaj la Eternulo
diris al Moseo: Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon,
cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep
tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.
15 Kaj Mirjam
estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo
ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.
16 Poste la popolo ekvojiris
de Hxacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.
Cxapitro 13
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Sendu virojn, ke
ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la
Izraelidoj; po unu viro el cxiu tribo de iliaj patroj sendu, cxiu
estu eminentulo inter ili.
3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto
Paran laux la ordono de la Eternulo; cxiuj ili estis eminentuloj
inter la Izraelidoj.
4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de
Ruben, Sxamua, filo de Zakur;
5 el la tribo de Simeon, Sxafat,
filo de Hxori;
6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;
7
el la tribo de Isahxar, Jigal, filo de Jozef;
8 el la tribo de
Efraim, Hosxea, filo de Nun;
9 el la tribo de Benjamen, Palti,
filo de Rafu;
10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;
11
el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;
12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;
13 el la tribo de
Asxer, Setur, filo de Mihxael;
14 el la tribo de Naftali, Nahxbi,
filo de Vofsi;
15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Mahxi.
16
Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por
esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hosxea, filo de Nun,
la nomon Josuo.
17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la
landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj
suriru sur la monton;
18 kaj rigardu la landon, kia gxi estas;
kaj la popolon, kiu logxas en gxi, cxu gxi estas forta aux
malforta, cxu gxi estas malgrandnombra aux grandnombra;
19 kaj
kia estas la tero, sur kiu gxi sidas, cxu gxi estas bona aux
malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj gxi logxas, cxu en
tendaroj aux en fortikajxoj;
20 kaj kia estas la tero, cxu gxi
estas grasa aux malgrasa, cxu estas sur gxi arboj aux ne estas;
kaj estu kuragxaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj
tiam estis la tempo de maturigxado de vinberoj.
21 Kaj ili iris
kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin gxis Rehxob antaux
Hxamat.
22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis gxis Hxebron, kie
logxis Ahximan, Sxesxaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Hxebron
estis konstruita sep jarojn antaux ol Coan de Egiptujo.)
23 Kaj
ili venis gxis la valo Esxkol, kaj ili detrancxis tie brancxon
kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis gxin sur stango
duope; ankaux iom da granatoj kaj da figoj.
24 Al tiu loko oni
donis la nomon Esxkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detrancxis
tie la Izraelidoj.
25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de
la lando post kvardek tagoj.
26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo
kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la
dezerton Paran, en la lokon Kadesx, kaj donis al ili raporton kaj
al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.
27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en
kiun vi sendis nin, kaj efektive en gxi fluas lakto kaj mielo,
kaj jen estas gxiaj fruktoj;
28 sed forta estas la popolo, kiu
logxas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj;
kaj ankaux la idojn de Anak ni vidis tie.
29 Amalek logxas en la
suda parto de la lando, kaj la Hxetidoj kaj Jebusidoj kaj
Amoridoj logxas sur la monto, kaj la Kanaanidoj logxas apud la
maro kaj sur la bordo de Jordan.
30 Kaj Kaleb trankviligis la
popolon antaux Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos gxin,
cxar ni povas gxin venki.
31 Sed la viroj, kiuj iris kun li,
diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, cxar gxi estas pli forta ol
ni.
32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili
disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La
lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi gxin, estas lando, kiu
formangxas siajn logxantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en
gxi, estas homoj grandkreskaj;
33 kaj tie ni vidis la gigantojn,
la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel
lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaux en iliaj okuloj.
Cxapitro 14
1 Tiam tumultigxis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo
ploris en tiu nokto.
2 Kaj ekmurmuris kontraux Moseo kaj
kontraux Aaron cxiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al
ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aux se ni
mortus en cxi tiu dezerto!
3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin
en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj
farigxos militakiro. Cxu ne estas pli bone, ke ni revenu
Egiptujon?
4 Kaj ili diris unu al alia: Ni starigu al ni estron,
kaj ni reiru Egiptujon.
5 Tiam Moseo kaj Aaron jxetigxis
vizagxaltere antaux la tuta anaro de la komunumo de la
Izraelidoj.
6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune,
el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, dissxiris siajn vestojn,
7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene: La
lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas
tre, tre bona.
8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li
venigos nin en tiun landon kaj donos gxin al ni, tiun landon, en
kiu fluas lakto kaj mielo.
9 Nur ne ribelu kontraux la Eternulo,
kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili
estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni;
ne timu ilin.
10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin
per sxtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la
tabernaklo de kunveno antaux cxiuj Izraelidoj.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Gxis kiam incitados Min cxi
tiu popolo? kaj gxis kiam gxi ne kredos al Mi, malgraux cxiuj
pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de gxi?
12 Mi frapos gxin per
pesto kaj ekstermos gxin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan
kaj pli fortan ol gxi.
13 Sed Moseo diris al la Eternulo: Auxdos
la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis cxi tiun popolon per Via
forto,
14 kaj ili diros al la logxantoj de tiu lando, kiuj
auxdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de cxi tiu popolo, kaj ke
Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraux okulo, kaj ke
Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaux ili dum la tago
en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;
15 se Vi
ekstermos cxi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj
auxdis la famon pri Vi, dirus:
16 Cxar la Eternulo ne povis
venigi cxi tiun popolon en la landon, pri kiu Li jxuris al ili,
tial Li bucxis ilin en la dezerto.
17 Nun montrigxu do granda la
forto de mia Sinjoro, laux la parolo, kiun Vi diris:
18 La
Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas
kulpon kaj krimon, sed antaux Li neniu estas senkulpa; Li punas
la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara
generacioj.
19 Ho, pardonu la kulpon de cxi tiu popolo laux Via
granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al cxi tiu popolo de
Egiptujo gxis nun.
20 Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis
konforme al via diro;
21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro
de la Eternulo estas plena la tuta tero,
22 cxiuj homoj, kiuj
vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en
Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne
auxskultis Mian vocxon,
23 ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris
al iliaj patroj, kaj cxiuj, kiuj incitis Min, ne vidos gxin.
24
Sed Mian sklavon Kaleb, cxar estis en li spirito alia kaj li
estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris,
kaj lia idaro heredos gxin.
25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj
logxas en la valo; morgaux turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur
la vojo al la Rugxa Maro.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
27
Gxis kiam cxi tiu malbona komunumo murmuros kontraux Mi? la
murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux Mi, Mi
auxdis.
28 Diru al ili: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel
vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi:
29 en cxi tiu
dezerto falos viaj kadavroj, kaj el cxiuj viaj kalkulitoj, laux
via tuta kalkulo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, kiuj
murmuris kontraux Mi,
30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi
levis Mian manon, ke Mi logxigos vin en gxi, neniu krom Kaleb,
filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.
31 Viajn infanojn, pri
kiuj vi diris, ke ili farigxos militakiro, Mi venigos tien, kaj
ili ekkonos la landon, kiun vi malsxatis.
32 Sed vi--viaj
kadavroj falos en cxi tiu dezerto.
33 Kaj viaj filoj estos
pasxtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian
malcxastecon, gxis kiam viaj kadavroj konsumigxos en la dezerto.
34 Laux la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la
landon, kvardek tagoj, po jaro pro cxiu tago, vi portos la punon
pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian
malfavoron.
35 Mi, la Eternulo, tion diris: tion Mi faros al tiu
tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraux Mi; en cxi tiu
dezerto ili pereos kaj cxi tie ili mortos.
36 Kaj la viroj,
kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis
kaj murmurigis kontraux li la tutan komunumon, disvastigante
malbonan famon pri la lando--
37 tiuj viroj, kiuj disvastigis
malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaux la Eternulo.
38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis
vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.
39
Kaj Moseo diris tiujn vortojn al cxiuj Izraelidoj, kaj la popolo
tre malgxojis.
40 Kaj ili levigxis frumatene, kaj iris sur la
supron de la monto, dirante: Jen ni estas, kaj ni iru sur la
lokon, pri kiu parolis la Eternulo; cxar ni pekis.
41 Sed Moseo
diris: Por kio vi kontrauxagas al la vortoj de la Eternulo? tio
ja ne sukcesos.
42 Ne iru, cxar la Eternulo ne estas inter vi;
kaj ne estu frapataj antaux viaj malamikoj.
43 Cxar la
Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaux vi, kaj vi falos de
glavo; cxar pro tio, ke vi deturnigxis de la Eternulo, la
Eternulo ne estos kun vi.
44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la
supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo
kaj Moseo ne eliris el la tendaro.
45 Kaj malsupreniris la
Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto, kaj batis
ilin kaj persekutis ilin gxis Hxorma.
Cxapitro 15
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon de via
logxado, kiun Mi donas al vi,
3 kaj vi faros fajroferon al la
Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson
aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari
agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el
malgrandaj:
4 tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo
farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun
kvarono de hino da oleo;
5 kaj da vino por versxofero kvaronon de
hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido.
6 Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da
delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo.
7 Kaj da
vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan
odorajxon al la Eternulo.
8 Kaj se bovidon vi alportos kiel
bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel
pacoferon al la Eternulo,
9 tiam kun la bovido oni devas alporti
farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun
duono de hino da oleo;
10 kaj da vino por versxofero alportu
duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la
Eternulo.
11 Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu
sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj.
12 Laux la nombro de
la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro.
13 Cxiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon,
agrablan odorajxon al la Eternulo.
14 Kaj se logxas inter vi
fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li
alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li
faru tiel, kiel vi faras.
15 Por la tuta komunumo devas esti unu
legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj
generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux
la Eternulo.
16 Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la
fremdulo, kiu logxas kun vi.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun
Mi vin kondukas,
19 kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam
donu oferdonon al la Eternulo.
20 Kiel unuaajxon el via pasto
alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel
oferdonu gxin.
21 El la unuaajxoj de via pasto donu al la
Eternulo oferdonon en viaj generacioj.
22 Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos cxiujn tiujn ordonojn, kiujn
la Eternulo diris al Moseo,
23 cxion, kion la Eternulo ordonis al
vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue,
en viaj generacioj;
24 tiam se pro neatento de la komunumo estis
farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel
bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia
farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron
kiel pekoferon.
25 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon
de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; cxar tio estis
eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo,
kaj sian pekoferon antaux la Eternulo pro sia peko.
26 Kaj estos
pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la
fremdulo, kiu logxas inter ili; cxar la tuta popolo eraris.
27
Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon
jaragxan kiel pekoferon.
28 Kaj la pastro pekliberigos la homon,
kiu eraris, pekante per eraro antaux la Eternulo; li pekliberigos
lin, kaj estos pardonite al li.
29 Kiel por la indigxeno el la
Izraelidoj, tiel ankaux por la fremdulo, kiu logxas inter ili,
unu legxo estu por vi por tiu, kiu eraris.
30 Sed se iu faris
ion per mano malhumila, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, li
blasfemis kontraux la Eternulo; kaj ekstermigxos tiu homo el
inter sia popolo;
31 cxar la vorton de la Eternulo li malestimis
kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermigxu tiu homo, lia peko
estas sur li.
32 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu
kolektis lignon en tago sabata.
33 Kaj tiuj, kiuj trovis lin,
kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj
al la tuta komunumo.
34 Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne
estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li.
35 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per sxtonoj mortigu lin
la tuta komunumo ekster la tendaro.
36 Kaj la tuta komunumo
elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj,
kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
37 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:
38 Parolu al la
Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la
randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la
kvaston de la rando fadenon bluan.
39 Kaj gxi estu por vi
kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la
Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj
okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas;
40 por ke vi memoru kaj
plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio.
41 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando
Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.
Cxapitro 16
1 Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de
Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de
Pelet, idoj de Ruben,
2 kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili
el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo,
vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj;
3 kaj ili kolektigxis
kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili: Suficxe por
vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas
la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la
Eternulo?
4 Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere.
5 Kaj li ekparolis al Korahx kaj al lia tuta anaro, dirante:
Morgaux la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta,
por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li
alproksimigos al Si.
6 Faru jenon: prenu al vi incensujojn,
Korahx kaj lia tuta anaro,
7 kaj metu sur ilin fajron kaj metu
sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la
Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!
8 Kaj Moseo diris al Korahx: Auxskultu do, idoj de Levi:
9 cxu ne
suficxas al vi, ke la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la
komunumo de Izrael, por alproksimigi vin al Si, por ke vi plenumu
la servojn en la tabernaklo de la Eternulo kaj por ke vi staru
antaux la komunumo, por servi al gxi?
10 Kaj Li alproksimigos
vin kaj cxiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun
vi postulas ecx pastrecon!
11 Tiamaniere vi kaj via tuta anaro
ekribelis kontraux la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi
murmuras kontraux li?
12 Kaj Moseo sendis voki Datanon kaj
Abiramon, filojn de Eliab; sed ili diris: Ni ne iros!
13 Cxu ne
suficxas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis
nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraux regi
super ni?
14 Ja ne en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi
venigis nin, kaj vi ne donis al ni posedajxon el kampoj kaj
vinbergxardenoj! cxu vi volas blindigi la okulojn de cxi tiuj
homoj? ni ne iros.
15 Kaj tio tre kolerigis Moseon, kaj li diris
al la Eternulo: Ne turnu Vin al ilia ofero; ecx unu azenon mi ne
prenis de ili, kaj al neniu el ili mi faris ian malbonon.
16 Kaj
Moseo diris al Korahx: Vi kaj via tuta anaro estu antaux la
Eternulo morgaux, vi kaj ili kaj Aaron.
17 Kaj prenu cxiu sian
incensujon kaj metu sur gxin incenson, kaj alportu antaux la
Eternulon cxiu sian incensujon, ducent kvindek incensujojn;
ankaux vi kaj Aaron, cxiu sian incensujon.
18 Kaj ili prenis
cxiu sian incensujon kaj metis sur gxin fajron kaj sxutis sur
gxin incenson, kaj ili starigxis cxe la pordo de la tabernaklo de
kunveno, ankaux Moseo kaj Aaron.
19 Kaj kunvenigis kontraux ili
Korahx la tutan anaron cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno;
kaj montrigxis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.
20 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
21
Apartigxu de cxi tiu anaro, kaj Mi ekstermos ilin en momento.
22
Kaj ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris: Ho Dio, Dio de la
spiritoj de cxia karno! unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan
komunumon?
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
24
Diru al la komunumo jene: Foriru de cxirkaux la logxejo de
Korahx, Datan, kaj Abiram.
25 Kaj Moseo levigxis kaj iris al
Datan kaj Abiram, kaj post li iris la plejagxuloj de Izrael.
26
Kaj li diris al la komunumo: Foriru do de la tendoj de tiuj
malbonaj homoj, kaj tusxu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi
ne pereu pro cxiuj iliaj pekoj.
27 Kaj ili foriris de cxirkaux
la logxejo de Korahx, Datan, kaj Abiram; sed Datan kaj Abiram
eliris, kaj staris cxe la pordo de siaj tendoj kune kun siaj
edzinoj, filoj, kaj malgrandaj infanoj.
28 Kaj Moseo diris: Per
tio vi ekscios, ke la Eternulo sendis min, por fari cxiujn tiujn
aferojn, kaj ke mi ne faris laux mia koro:
29 se per la ordinara
morto de cxiuj homoj mortos cxi tiuj, aux ilin trafos la sorto,
kiu povas trafi cxiun homon, tiam ne la Eternulo sendis min.
30
Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian
busxon, kaj englutos ilin, kaj cxion, kio apartenas al ili, kaj
ili vivaj malsupreniros en Sxeolon, tiam sciu, ke cxi tiuj homoj
blasfemis kontraux la Eternulo.
31 Apenaux li finis paroli cxion
tion, disfendigxis la tero, kiu estis sub ili;
32 kaj la tero
malfermis sian busxon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn kaj
cxiujn homojn de Korahx kaj la tutan havon.
33 Kaj ili, kaj
cxio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en Sxeolon, kaj
fermigxis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la
komunumo.
34 Kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj estis cxirkaux ili,
forkuris cxe ilia krio; cxar ili diris: Ke nin ankaux la tero ne
englutu.
35 Kaj fajro eliris de la Eternulo, kaj gxi forbruligis
tiujn ducent kvindek homojn, kiuj alportis la incenson.
36 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
37 Diru al
Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujon el la
brulintajxo, sed la fajron disjxetu malproksimen; cxar sanktigxis
38 la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko;
kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; cxar oni
alportis ilin antaux la Eternulon, kaj ili sanktigxis; kaj ili
estu memoriga signo por la Izraelidoj.
39 Kaj Eleazar, la
pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la
bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron
40 memorige
por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne
alproksimigxu, por incensi antaux la Eternulo, por ke li ne
farigxu kiel Korahx kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li
per Moseo.
41 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj
ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, dirante: Vi
mortigis la popolon de la Eternulo.
42 Kaj kiam kolektigxis la
komunumo kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, ili turnigxis al la
tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris gxin la nubo kaj aperis la
majesto de la Eternulo.
43 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la
antauxan parton de la tabernaklo de kunveno.
44 Kaj la Eternulo
ekparolis al Moseo, dirante:
45 Forigxu el inter cxi tiu
komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis
vizagxaltere.
46 Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon
kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson
kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris
kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado.
47 Tiam
Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la
komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj
li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.
48 Li
starigxis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado
cxesigxis.
49 Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis
dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Korahx.
50 Kaj
Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
kaj la frapado cxesigxis.
Cxapitro 17
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Parolu al la
Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de
cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur
lia bastono.
3 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de
Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
4
Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de
atesto, kie Mi aperas al vi.
5 Kaj kiun viron Mi elektos, ties
bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon
de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.
6 Kaj Moseo
parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po
unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn;
kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
7 Kaj Moseo
kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de
atesto.
8 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon
de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de
Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis
migdalojn.
9 Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la
Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian
bastonon.
10 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon
de Aaron antaux la keston de atesto, por ke gxi estu gardata kiel
memorsigno por la ribelemuloj, por ke cxesigxu ilia murmurado
kontraux Mi, kaj por ke ili ne mortu.
11 Kaj Moseo faris tion;
kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.
12 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni
cxiuj pereas;
13 cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la
Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?
Cxapitro 18
1 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Vi kaj viaj filoj kaj la domo
de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la
tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon
pri via pastrado.
2 Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la
genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj
servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de
atesto.
3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de
la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la
altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel
ankaux vi.
4 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la
tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo;
sed laiko ne alproksimigxu al vi.
5 Kaj plenumu la zorgadon pri
la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu
kolero kontraux la Izraelidoj.
6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la
Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj
por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de
kunveno.
7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en
cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la
kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de
via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.
8 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri
Miaj oferdonoj: cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al
vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.
9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la
bruligatajxo: cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel
ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos
al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.
10 Sur la
plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi.
Sankta gxi estu por vi.
11 Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj
donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi
donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per
legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.
12 Cxion
plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno,
iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al
vi.
13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero,
kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en
via domo povas tion mangxi.
14 Cxio, kio estas konsekrita en
Izrael, apartenas al vi.
15 Cxiu utermalferminto el cxiuj vivaj
estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel
ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro
unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj
brutoj prenu elacxeton.
16 Ilia elacxeto estas: post la agxo de
unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da
argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.
17
Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux
pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton: ili estas
sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon
bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.
18
Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero
kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi.
19 Cxiujn sanktajn
oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis
al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per
legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la
Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.
20 Kaj la
Eternulo diris al Aaron: En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj
parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via
heredajxo meze de la Izraelidoj.
21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de
cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la
servado en la tabernaklo de kunveno.
22 Kaj la Izraelidoj ne
alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne
portu pekon kaj ne mortu.
23 Nur la Levidoj mem plenumu la
servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian
pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la
Izraelidoj ili ne havos posedajxon.
24 Cxar la dekonajxon de la
Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis
al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la
Izraelidoj ili ne havu posedajxon.
25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
26 Al la Levidoj
parolu, kaj diru al ili: Kiam vi prenos de la Izraelidoj la
dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu
el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.
27
Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo
kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.
28 Tiamaniere vi ankaux
alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn
vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon,
destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.
29 El cxiuj
ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej
bona en gxi gxian parton konsekritan.
30 Kaj diru al ili: Kiam
vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata
al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la
vinpremejo.
31 Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj
via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la
tabernaklo de kunveno.
32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam
vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos
la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.
Cxapitro 19
1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 Jen
estas la instrukcio de la legxo, kiun la Eternulo starigis,
dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon
rugxan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita
jugo.
3 Kaj donu gxin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku
gxin ekster la tendaron, kaj oni bucxu gxin antaux li.
4 Kaj
Eleazar, la pastro, prenu iom el gxia sango per sia fingro kaj
aspergu sep fojojn per gxia sango en la direkto al la antauxa
parto de la tabernaklo de kunveno.
5 Kaj oni forbruligu la
bovinon antaux liaj okuloj: gxian felon kaj gxian karnon kaj
gxian sangon kune kun gxia sterko oni forbruligu.
6 Kaj la
pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj rugxan lanon kaj jxetu
en la brulajxon de la bovino.
7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn
kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron,
kaj la pastro restos malpura gxis la vespero.
8 Kaj tiu, kiu
gxin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian
korpon en akvo, kaj li restos malpura gxis la vespero.
9 Kaj
viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu gxin ekster la
tendaro sur puran lokon, kaj gxi estos konservata por la komunumo
de la Izraelidoj pro la akvo puriga: tio estas ofero propeka.
10
Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn,
kaj li restos malpura gxis la vespero. Tio estos legxo eterna
por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj logxas inter ili.
11 Kiu ektusxis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum
sep tagoj;
12 li senpekigos sin per gxi en la tria tago kaj en la
sepa tago, kaj li farigxos pura; kaj se li ne senpekigos sin en
la tria tago kaj en la sepa tago, li ne farigxos pura.
13 Cxiu,
kiu ektusxis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos
sin, tiu malpurigas la logxejon de la Eternulo; kaj tiu homo
ekstermigxos el inter Izrael; cxar li ne estas aspergita per
puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraux sur
li.
14 Jen estas la legxo: se homo mortis en tendo, tiam cxiu,
kiu venas en la tendon, kaj cxio, kio trovigxas en la tendo,
estos malpura dum sep tagoj.
15 Kaj cxiu nefermita vazo, sur kiu
ne estas kovrilo kun sxnureto, estas malpura.
16 Kaj cxiu, kiu
ektusxis sur kampo glavmortigiton aux mortinton aux oston de homo
aux tombon, estos malpura dum sep tagoj.
17 Oni prenu por la
malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj versxu
sur gxin akvon vivan en vazon;
18 kaj viro pura prenu hisopon kaj
trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendojn kaj cxiujn vazojn,
kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de
la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo.
19 Kaj la
purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago
kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj
banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.
20 Kaj se iu estos
malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la
komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo: li ne
estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.
21 Kaj tio
estu por vi legxo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga
akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektusxinto de la puriga akvo
estos malpura gxis la vespero.
22 Kaj cxio, kion ektusxos la
malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektusxis, estos
malpura gxis la vespero.
Cxapitro 20
1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin
en la unua monato; kaj la popolo eklogxis en Kadesx, kaj tie
mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
2 Kaj ne estis akvo por
la komunumo, kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj Aaron.
3 Kaj
la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial
ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaux la Eternulo!
4
Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en cxi tiun
dezerton, por ke ni mortu cxi tie kune kun niaj brutoj?
5 Kaj
por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al cxi tiu
malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek
vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
6
Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaux la komunumo al la pordo de la
tabernaklo de kunveno kaj jxetigxis vizagxaltere, kaj la majesto
de la Eternulo aperis al ili.
7 Kaj la Eternulo ekparolis al
Moseo, dirante:
8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon,
vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaux iliaj okuloj al la
roko, kaj gxi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el
la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj gxiajn brutojn.
9 Kaj
Moseo prenis la bastonon de antaux la Eternulo, kiel Li ordonis
al li.
10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaux la
rokon, kaj li diris al ili: Auxskultu, ho ribeluloj, cxu el cxi
tiu roko ni elirigu por vi akvon?
11 Kaj Moseo levis sian manon
kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe
da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.
12 Tiam la
Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je
Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi
ne venigos cxi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
13 Tio estas la Akvo de Malpaco, cxe kiu la Izraelidoj malpacis
kontraux la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadesx al la regxo de Edom, por
diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias cxiujn
malfacilajxojn, kiuj trafis nin;
15 niaj patroj foriris en
Egiptujon, kaj ni logxis en Egiptujo longan tempon, kaj la
Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj kontraux niaj patroj;
16 kaj
ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li auxdis nian vocxon, kaj Li
sendis angxelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas
en Kadesx, urbo cxe la fino de viaj limoj;
17 permesu do al ni
trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinbergxardeno,
kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laux la cxefa publika vojo
ni iros, ni ne flankigxos dekstren nek maldekstren, gxis ni
trapasos viajn limojn.
18 Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos
min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
19 Kaj la
Izraelidoj diris al li: Laux la granda vojo ni iros; kaj se ni
trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro gxi; nenio
pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
20 Sed li diris: Ne
trairu. Kaj Edom elpasxis kontraux lin kun popolo multenombra
kaj kun mano forta.
21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael
trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
22 Kaj ili elmovigxis el Kadesx; kaj la Izraelidoj, la tuta
komunumo, venis al la monto Hor.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al
Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, cxe la limo de la lando
Edoma, dirante:
24 Aaron alkolektigxu al sia popolo; cxar pro
tio, ke vi malobeis Mian ordonon cxe la Akvo de Malpaco, li ne
venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
25 Prenu
Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la
monton Hor;
26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu
ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia
popolo kaj mortu tie.
27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la
Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de
la tuta komunumo.
28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn,
kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis
tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar
malsupreniris de la monto.
29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke
Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum
tridek tagoj.
Cxapitro 21
1 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la Sudo,
auxdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis
kontraux Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.
2 Tiam
Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris: Se Vi
donos cxi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn
urbojn.
3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj
fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn
kaj donis al la loko la nomon Hxorma.
4 Kaj ili elmovigxis de la monto Hor laux la vojo al la Rugxa
Maro, por cxirkauxiri la landon de Edom. Kaj senkuragxigxis la
animo de la popolo sur la vojo.
5 Kaj la popolo ekparolis
kontraux Dio kaj kontraux Moseo: Kial vi elkondukis nin el
Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? cxar ekzistas nek pano
nek akvo, kaj al nia animo nauxzas la mizera nutrajxo.
6 Tiam la
Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili
mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.
7 Kaj la
popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraux la
Eternulo kaj kontraux vi; pregxu al la Eternulo, ke Li forigu de
ni la serpentojn. Kaj Moseo pregxis pri la popolo.
8 Kaj la
Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu
gxin sur stangon; kaj cxiu mordita, kiu ekrigardos gxin, restos
viva.
9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis gxin sur
stangon; kaj se serpento mordis iun kaj cxi tiu ekrigardis la
kupran serpenton, li restis viva.
10 Kaj la Izraelidoj
elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en Obot.
11 Kaj ili
elmovigxis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en
la dezerto, kiu estas kontraux Moab, en la oriento.
12 De tie
ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.
13 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu
parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la
Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la
Amoridoj.
14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la
Eternulo:
17 Tiam kantis Izrael cxi tiun kanton:
21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj,
por diri:
22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur
kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux
la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn.
23
Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon
kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la
dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael.
24
Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de
Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de
la Amonidoj.
25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj
Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en Hxesxbon kaj en
cxiuj gxiaj dependantajxoj.
26 Cxar Hxesxbon estis la urbo de
Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la
antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon
gxis Arnon.
27 Tial diras alegoriistoj:
Cxapitro 22
1 Kaj la Izraelidoj elmovigxis, kaj haltis tendare en la stepoj
de Moab, transe de Jordan, kontraux Jerihxo.
2 Balak, filo de Cipor, vidis cxion, kion Izrael faris al la
Amoridoj.
2 Kaj Moab tre timis tiun popolon, cxar gxi estis
multenombra; kaj Moab ektremis antaux la Izraelidoj.
4 Kaj Moab
diris al la cxefoj de Midjan: Nun tiu popolo formangxos nian
tutan cxirkauxajxon, kiel bovo formangxas la herbon de la kampo.
Kaj Balak, filo de Cipor, estis regxo de Moab en tiu tempo.
5
Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu
estis cxe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin,
kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen gxi kovris la
vizagxon de la tero, kaj gxi logxas kontraux mi.
6 Nun venu do,
malbenu al mi tiun popolon, cxar gxi estas pli forta ol mi; eble
tiam mi povos venkobati gxin kaj elpeli gxin el la lando; cxar mi
scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas,
tiu estas malbenita.
7 Kaj iris la plejagxuloj de Moab kaj la
plejagxuloj de de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro
la sorcxado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn
de Balak.
8 Kaj li diris al ili: Tradormu cxi tie la nokton, kaj
mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la
Eternulo. Kaj la cxefoj de Moab restis cxe Bileam.
9 Kaj Dio
venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj cxe vi?
10 Kaj
Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, regxo de Moab, sendis
al mi, dirante:
11 Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo,
kaj gxi kovris la vizagxon de la tero; venu do, malbenu gxin al
mi, eble tiam mi povos batali kontraux gxi kaj forpeli gxin.
12
Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon,
cxar gxi estas benita.
13 Kaj Bileam levigxis matene, kaj diris
al la cxefoj de Balak: Iru en vian landon, cxar la Eternulo ne
volas permesi al mi iri kun vi.
14 Kaj levigxis la cxefoj de
Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni.
15 Balak sendis plue cxefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol
tiuj.
16 Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris
Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi;
17 cxar mi tre
honoros vin, kaj cxion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do,
malbenu al mi tiun popolon.
18 Sed Bileam respondis kaj diris al
la servantoj de Balak: Ecx se Balak donos al mi sian plenan domon
da argxento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la
Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aux grandan.
19 Tamen
restu cxi tie ankaux vi dum la nokto, kaj mi sciigxos, kion plue
diros al mi la Eternulo.
20 Kaj Dio venis al Bileam en la nokto,
kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, levigxu, iru
kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
21 Kaj Bileam
levigxis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la cxefoj de
Moab.
22 Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj
angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojo, por malhelpi lin.
Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
23
Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur
la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino
forturnigxis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam
ekbatis la azeninon, por returni gxin sur la vojon.
24 Tiam la
angxelo de la Eternulo starigxis sur la vojeto inter
vinbergxardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur
la dua flanko.
25 Kaj la azenino ekvidis la angxelon de la
Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de
Bileam al la muro; kaj li denove gxin batis.
26 Kaj la angxelo
de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj starigxis sur
malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek
maldekstren.
27 Kiam la azenino ekvidis la angxelon de la
Eternulo, gxi kusxigxis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de
Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
28 Tiam la
Eternulo malsxlosis la busxon de la azenino, kaj gxi diris al
Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
29
Kaj Bileam diris al la azenino: Cxar vi mokis min; se mi havus
glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
30 Kaj la azenino diris
al Bileam: Cxu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de
longatempe gxis la nuna tago? cxu mi kutimis tiel fari al vi?
Kaj li diris: Ne.
31 Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de
Bileam, kaj li ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan sur
la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li klinigxis, kaj
jxetigxis vizagxaltere.
32 Kaj la angxelo de la Eternulo diris
al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris,
por malhelpi, cxar malbona estas via vojo antaux Mi.
33 La
azenino ekvidis Min, kaj forturnigxis antaux Mi jam tri fojojn;
se gxi ne forturnigxus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj gxin Mi
lasus vivi.
34 Tiam Bileam diris al la angxelo de la Eternulo:
Mi pekis, cxar mi ne sciis, ke Vi staras kontraux mi sur la vojo;
nun, se tio ne placxas al Vi, mi iros returne.
35 Sed la angxelo
de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion,
kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la cxefoj de
Balak.
36 Kiam Balak auxdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte
al li gxis tiu Moaba urbo, kiu trovigxas cxe la limo apud Arnon,
kiu estas cxe la fino de la limo.
37 Kaj Balak diris al Bileam:
Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? cxu
efektive mi ne povas honori vin?
38 Sed Bileam diris al Balak:
Jen mi venis al vi; tamen cxu mi povas ion diri al vi? kion Dio
enmetos en mian busxon, tion mi diros.
39 Kaj Bileam iris kun
Balak, kaj ili venis al Kirjat-Hxucot.
40 Kaj Balak bucxis
bovojn kaj sxafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la cxefoj, kiuj
estis kun li.
41 En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj
surkondukis lin sur la altajxojn de Baal, kaj li ekvidis de tie
la finan parton de la popolo.
Vaheb en Sufa,
16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo
diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.
Kaj la valoj de Arnon,
15 Kaj la deklivo de la valoj,
Kiu turnigxas al la kolonio Ar
Kaj apogigxas al la limo de Moab.
Levigxu, puto, ni kantu pri gxi;
Kaj el tiu dezerto al Matana,
19 kaj el Matana al Nahxaliel, kaj
el Nahxaliel al Bamot,
20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur
la kampo de Moab, cxe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la
dezerto.
18 Puto, kiun fosis princoj,
Boris eminentuloj de la popolo,
Per la sceptro, per siaj bastonoj.
Iru Hxesxbonon;
31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj.
32 Kaj Moseo
sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn
vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.
33 Kaj ili
forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al
ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por
batali cxe Edrei.
34 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu
lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon
kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la
regxo de la Amoridoj, kiu logxis en Hxesxbon.
35 Kaj ili
venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis
neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.
Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon.
28 Cxar fajro eliris el Hxesxbon,
Flamo el la urbo de Sihxon;
Gxi formangxis Ar-Moabon,
La mastrojn de la altajxoj de Arnon.
29 Ve al vi, Moab!
Vi pereis, ho popolo de Kemosx!
Li faris el siaj filoj forkurintojn
Kaj el siaj filinoj kaptitinojn
De la regxo de la Amoridoj Sihxon.
30 Ni faligis ilin; pereis Hxesxbon gxis Dibon;
Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx,
Kiu estas apud Medba.