Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de
la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni
iru milite kontraux lin.
2 Vidu, Mi faris vin malgranda inter la
nacioj; vi estas tre malestimata.
3 La fiereco de via koro
delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta
sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron?
4
Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus
vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren,
diras la Eternulo.
5 Cxu sxtelistoj venis al vi, aux noktaj
rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili sxtelus nur
tiom, kiom suficxus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi,
ili restigus ja forgesitajn berojn.
6 Kiel forte Esav estas
prisercxita kaj liaj kasxejoj estas traesploritaj!
7 Al la limo
vin pusxis cxiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin
viaj amikoj; la mangxantoj de via pano metis sub vin kaptilon,
kiun vi ecx ne rimarkis.
8 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi
pereigos ja la sagxulojn cxe Edom kaj la prudenton sur la monto
de Esav.
9 Ektimos viaj kuragxuloj, ho Teman, por ke cxiuj sur
la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.
10 Pro tio, ke vi
premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos
ekstermita por cxiam.
11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam
fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj
aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi
ankaux estis kiel unu el ili.
12 Vi devus ne rigardi la
malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj
vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo,
nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.
13 Vi devus ne eniri en
la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus
ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek
tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.
14 Vi devus
ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn,
nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.
15
Cxar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj.
Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos
sur vian kapon.
16 Cxar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto,
tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde,
gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj.
17 Sed sur la monto
Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob
ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.
18 La domo de Jakob estos
fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos
pajlo, oni ekbruligos gxin kaj ekstermos gxin, kaj neniu restos
el la domo de Esav; cxar la Eternulo tion diris.
19 Kaj la
sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la logxantoj de la
malaltajxo la Filisxtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj
la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.
20 Kaj tiu
multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana gxis Carfat
kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn
sudajn.
21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por jugxi la
monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT