Aristotelo (Aristoteles)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio / scienco > biologio > Aristotelo

Aristotelo

Diroj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.49 GMT
Vivo Verko Post Morto Konsilo al la Leganto

Aristotelo (-384 al -322) (greke: Aristoteles) estas tre grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto kiel "la mastro de tiuj, kiuj scias". Ecx hodiaux en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed ecx gxi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.

Vivo

Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi cxe la Akademio, la lernejo de Platono, kaj restas tie dum la sekvanta du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.

Aristotelo lispis.

Verko

Etiko Politiko Organo Posta Analitiko Fiziko De Animo ktp...

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo, ke la mondo de vido, auxdo, tusxo, ktp, nur estas pala respegulito de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.

Etiko

La verko Etiko temas pri kiel esti felicxa, la celo de vivo laux Aristotelo. Li diras ke la felicxa homo estas la virta homo; ke ricxo, famo, honoro, ktp, estas sxajne, ne vere, bonaj. Do la libro estas cxefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la ekstremoj, timo kaj auxdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuragxo, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per ada praktiko, tia regado farigxas kutimo de animo: "Ni farigxas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuragxa per kuragxa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete, kies largxa signifo estas "boneco"). La kvar cxefaj virtoj estas: prudento, memregado, kuragxo kaj justeco.

Etiko ankaux pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan felicxon laux la Filozofo.

La ideo ke la celo de vivo estas felicxo estis poste disvolvigita de Lokeo kaj Mill kiel radiko de siaj politikoj.

Politiko

En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu la Respubliko-n de Platono kaj la Civito de Dio-n de Auxgusteno). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la ricxuloj kaj la malricxuloj: kiam la ricxuloj aux malricxuloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas cxiujn kaj poste ruinigxas en milito aux renverso. La plej bona civito servas ambaux: la malricxuloj cxar ili estas la plimulto de piedoj; la ricxuloj cxar ili estas la plimulto de mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel Markso aux Orvelo.

Organo

Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De Interpretado, Anatauxa Analitiko, Posta Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj -- estas are konata kiel la Organo. En la jarcento XVII, Bakono plue disvolvigis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.

En la Organo, Aristotelo diris, inter aliaj, ke cxiu ajxo havas esencon kaj akcidentojn. La esenco estas tiu, kiu apartenas al gxi laux difino. Ekzemple, homo estas, laux difino, racia animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcidento, aliflanke, estas eco de ajxo kiu ne apartenas al gxia difino aux esenco. Ekzemple, la alteco aux koloro de homo estas akcidentoj. Mi estas homo se mi estas blanka aux nigra, alta aux malalta, ktp.

Aristotelo ankaux diris ke cxiu ajxo estas klasigebla hierarkie. Cxiu fizika ajxo aux substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis gxian specon kaj al superklaso aux gxia genro. Ekzemple, homo kaj cxevalo ambaux apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "cxevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.

Posta Analitiko

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko, la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antauxsupozitaj asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri cxi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aux fundamento.

La produkto de tia procezo estas kampo de scio aux scienco. Tio tre similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskigxis gxis Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko

En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri movo kaj sxangxo kaj kiel li okazas. Gxi enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo.

Laux Aristotelo, cxio kreitajxo havas kvar kauxzojn: materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:

Platono diris ke la sola kauxzo estas la idea; modernanoj kutime diras ke la sola kauxzo estas la efika; Aristotelo diris ke cxiuj kvar estas kauxzoj. El la kvar kauxzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la fina kauxzo.

El lia ideoj de kauxzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu sola cxiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana busxo. Lia pruvo, kiun Akvino prenis kaj profundigis, skizas jene:

  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la cxeno de efikaj kauxzoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika kauxzo.
  4. Cxi tiu estas la Unua Moviganto aux Dio.

De Animo

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas cxiujn tri animojn.

Ktp...

Aristotelo vidis la teron -- kaj cxio sub la luno -- kiel loko tre difektema kaj almenaux hxaosa, loko de sxangxo kaj morto, dum la cxielo estas loko sensxangxebla, eterna, paca, perfekta. Cxi tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.

Laux Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do li falas inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La cxielo -- la suno, steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento sensxangxebla, kiun li nomis kvintesenco.

Aristotelo ankaux verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko, vetero kaj astronomio.

Post morto

Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias cxar ni havas ampleksan liston de lia verkaro. Laux la listo, nur ono da liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el tiuj ankoraux ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo kruda kaj skiza.

En la jarcento VII, la araboj kaptis Egipton kaj eltrovis la verkojn de Aristotelo. Ili sxatis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun islamo, sed plejparte fiaskis.

Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 400-1100, sed tiam retrovis lin en la jarcento XII en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo, simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Euxropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso Akvino, kies sintezo de kristana kaj aristotela penso -- tomasismo -- estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis farigxi la fundamento de moderna scienco.

Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita gxis Galileo kaj Bakono en la jarcento XVII; en biologio ne gxis Darvino en la jarcento XIX. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konsilo al la Leganto:

Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; anstataux, gxi estas libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la cxefajn vortojn kaj ideojn de lia filozofio. Cxar vi ne estas studento cxe la Liceo, tial aux vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi donas al vi etan enkondukon), aux vi devas enplongxi kaj, iom post iom, lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaux ol vi sentos sin komforta en lia mondo. Cxiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataux estas unu aparta fenestro al lia penso.

La verkoj plej facile legi kaj kompreni estas Poetiko, Etiko kaj Politiko. La verko la plej malfacile (almenaux por mi) estas la Antauxa Analitiko.

Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi Danton, Sxekspiron, Galileon, ktp -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaux neevitebla.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58 T