Enciklopedio Kalblanda > lingvo > planlingvoj > la baza angla |
parolantoj: ?
La baza angla lingvo estas simpla, baza formo de la angla kreita de CK Ogden en 1930
por esti komuna dua lingvo por la mondo. Gxi estas angla tiel malgranda kaj
simpla, ke gxi nur havas 850 vortojn (kaj 78
internaciaj vortoj). Sed spite de tio, gxi povas esprimi iu ajn, kiun la
plena angla povas esprimi.
Winston CHURCHILL rekomendis la bazan anglan kiel internacia
lingvo en parolo en 1944 cxe la universitato Harvard.
La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun I. A.
Richards en la 1920-oj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili verkis
vortaron de la angla, difininte iun ajn vorton per vortoj pli simpla kaj
baza. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj aperis kaj reaperis en siaj
difinoj. Per tio ili eltrovis, ke kora vortprovizo de la angla estas tre
malgranda -- tute malsimile al la lingvoj latinidaj (ekzemple, la franca).
Richards mem poste utilis la bazan anglan por instrui la anglan
al alilingvanoj.
....
Kvankam la baza angla havas vortprovizon tre malgranda, la baza radikaro
de Esperanto estas simile malgranda, sed sen la
senreguleco de la angla.
...
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:49:58
landoj: ?
origino: kreita de CK Ogden en 1930 kiel simpla, baza formo de
la angla
skribo: latina
specimeno:
Our Father in heaven,
may your name be kept holy.
Let your kingdom come.
Let your pleasure be done,
as in heaven, so on earth.
Give us this day bread for our needs.
And make us free of our debts,
as we have made those free who are in debt to us.
And let us not be put to the test,
but keep us safe from the Evil One.
Kritiko
Ligiloj:
Originale verkita de Stefano KALB
je junio 2000.