Gxavo (Java)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > komputiko > Interreto > Gxavo

Gxavo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
klasoj
Gxavo kaj C++
specoj de programoj
versioj
iuj apletoj

Gxavo (angle, Java) estas komputika lingvo inventita de Suno (= Sun Microsystems, usona komputila firmao en Silicia Valo) por fari TTT-pagxojn pli intelligentaj: anstataux la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo (k.e. fiksita informo), Gxavo ebligas vin aldoni apletojn (angle: applets) aux komputilan intelligentecon al TTT-pagxo (per la HTML <APPLET>). Gxi grade farigxas la universala komputila lingvo de la reto.

Gxavo estas simpligita dialekto de la C++, kiu estas tradukita en duonkodo (angle: bytecode), kiu estas poste interpretita de TTT-legilo kiu scias Gxavon. La duonkodo estas sendependa de iu masxino aux operaciumo: anstataux, la TTT-legilo devas interpreti la kodon por sia sistemo. La legilo, alivorte, sxajnigas masxinon kies masxina kodo estas la duonkodo de Gxavo. Tia masxino estas konata kiel la Gxava Virtuala Masxino. Kion la legiloj nun sxajnigas per programoj hodiaux, eble retmasxinoj efektivigos per silicio morgaux.

Plejparte, se vi jam regas la C++, por lerni Gxavon vi devas lerni la klasaron de Gxavo, kiu estas pli plena ol tio de la C++. Por verki en Gxavo idiotisme kaj trafe, vi devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo masxina aux homa. Multe de fontkodo ekzistas surrete (ligilo de unu estas listita cxisupre).

La cxefaj malsamoj inter la programado de Gxavo kaj la C++:

  1. En teorio, Gxavo estas la sama sur cxiu operaciumo, sed en nuna praktiko, la malsamo de la grafika interfaco estas suficxe grava. Via apleto povas belaspekti sur Vindozo sed esti maluzebla sur Unikso aux Makintosxo! La nova klasaro Swing parte solvis la problemon.
  2. Malsamo de TTT-legiloj: Gxavo estas ankoraux nematura, tial la nunaj interpretistoj estas ankoraux malneta kaj interpretas Gxavon ne tute same. Pro tio, projekto de unu semajno povas dauxri unu monaton por funkciigi vian programon sub cxiu legilo kaj ecx versio de legilo. Microsoft, malamikema al Gxavo kiel ebla rivalanta platformo, misinterpretas aux aliinterpretas Gxavon.
  3. Por malebligi virusojn, Gxavo malebligas la skribadon al dosiero kaj al absoluta adreso de memoro.
  4. Gxavo havas ampleksan klasaron kiel bazo de la lingvo.
  5. Kiel la lispa kaj Smalltalk, Gxavo enhavas rubilon, do vi ne devas liberigi la memoron de viaj objektoj.

Cxar lernolibroj traktas pri Gxavo ideala, ne reala, ili kutime diskutas pri #3-#5 (kiuj sekvas de la difino de la lingvo), sed ne pri #1-#2. Post tempo, la graveco de #1 kaj #2 malaperos cxar interpretistoj plibonigxos. La tria malsamo, kvankam kapdolorema, estas tute necesa por ia ajn surreta programado.

Se vi sole regas la lispan, C-an, paskalan, ktp, vi devos lerni pri objektema programado: acxetu lernolibron (de Gxavo, de la C++ aux de objektema programado mem) kun bona enkonduko pri gxi.

Specoj de Programoj

En Gxavo, estas kvar cxefaj specoj de programoj:

Versioj

La cxefaj diferencoj inter versioj:

Ankaux estas revizioj 1.3 kaj 1.4 de Gxavo, sed ili estas veraj revizioj kaj ne grandaj sxangxoj al la lingvo.

pli detale pri Gxavo ...


Ligiloj:

  • Vidu ankaux: JSP Indonezio MVC Turingo Stefano Kalb TTT XML

    gxenerale apletoj de programistoj retgazetoj libroj ktp...

    NOTU: cxiaj jenaj ligiloj estas en la angla se mi ne diras alie.


    Originale verkita de Stefano KALB je novembro 1995.
    pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu   NetMechanic ligiloj laste certigitaj de NetMechanic je 2000.08.29