katolikismo   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > katolikismo

katolikismo

Kredantoj Ligiloj Enciklopedio
Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
papo dogmo sakramento meso herezo Esperantista

Notu: la artikolo plejparte priskribas katolikismon laux katolika kompreno -- almenaux kiel mi povas kompreni gxin.

Katolikismo (30-) estas la plej granda brancxo (la trunko ja, laux katolikoj) de kristanismo, havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Euxropo, Sudameriko kaj centra Afriko. Katolikismo estas la okcidenta, latina brancxo de kristanismo, kiu havas 53% da cxiuj kristanoj. (La aliaj du brancxoj, la ortodoksa kaj la protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La Katolika Eklezio enhavas cxiun eklezion, kiu rekonas la auxtoritaton de la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio ortodoksa similas al la katolika en rito, doktrino kaj strukturo, gxi ne rekonas la papon.

Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaux scio pri katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe gxian historion, literaturon, belarton kaj kredon, cxar la Okcidento plenagxigxis sub la Eklezio.

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea.

La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

La cxefa pregxo estas la Pater Noster, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de pregxado estas la rozario.

Laux si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:

La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia auxtoritato. Petro kaj la apostolaro (la cxefaj discxiploj de Jesuo) farigxis per senrompa institucia dauxreco la papo kaj episkoparo de la nuna Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj sakramento.

Tradicio skribita sub la apostoloj farigxis la Nova Testamento, la kristana duono de la Biblio. Cxi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed gxi nur estas parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio, aborto, dimancxa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraux herezo) farigxas dogmo. Dogmo estas difinita de aux la papo aux koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari.

Sakramento

Sakramento: sakramento estas rito kiu donas la gracon de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas nin esti morala kaj sankta. Cxiu sakramento agas ne simbole sed magie per la sacerdoto (kiel instrumento) pro la potenco de Dio kaj la ricevemeco de la kredanto. Cxar homo estas laux naturo pekulo, ne sanktulo, la helpo de la sakramentoj necesas por eviti inferon.

Katolikismo rekonas sep sakramentojn:

  1. bapto: rito de kristanigxo. Vi pentas de viaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj, per akvo, viaj estintaj pekoj, ecx vian originalan pekon (la peko heredita el Adamo, la unua homo), estas tute pardonitaj.

  2. konfirmacio: historie la dua parto de bapto, kiu ne estas ricevita gxis la agxo de kompreno. Ecx hodiaux, plenagxuloj ricevas konfirmacio jxus post bapto. La episkopo aux sacerdoto sxmiras vin kun oleon, kio konfirmas vian bapton, la Sankta Spirito fortiginte vian fidon per sia graco.

  3. komunio: rita mangxo por memorigo pri Kristo. En komunio aux la euxkaristio la pano kaj vino farigxas la vera sango kaj korpo de Kristo, kaj ne jxus simbole aux spirite, kvankam la ekstera apero restas same. Cxi tio estis klarigita de Sankta Tomaso Akvino per la ideo de transsubstancigo. Per la euxkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Gxi estas nia nutrajxo spirita, la pano de la cxielo, per kiu ni estas fortigita iri laux la volo de Dio sur la tero kaj tial al la cxielo post morto. Sed la euxkaristio devas esti mangxita kun fido kaj koro ricevema.

    La euxkaristio estas oferita cxiu meson. Cxiu kredanto nekonscianta de grava peko (murdo, adulto, sxtelo, ktp) povas ricevi la euxkaristion; alie li devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaux ol li povas ricevi gxin. La euxkaristio donas pardonon pri malgravaj pekoj (kolero, volupto, egoismo, ktp).

  4. konfeso: Se vi grave pekas post bapto, vi devas konfesi la pekon al sacerdoto, kiu absolvas vin en la nomo de Kristo kaj devigas pentofaradon.

  5. geedzigxo: Dio unuigas unu viron kaj unu virinon kiel edzo kaj edzino por fondi familion, doninte gracon suficxan. La unuigo estas gxis morto.

  6. ordino: farigas viron diakono, sacerdoto aux episkopo. Virinoj ne povas esti ordinitaj. Diakonoj povas edzigxi, sed ne sacerdotoj aux episkopoj.

  7. unkto: donas gracon kaj pardonon por pekoj jxus antaux morto. Alinomate sanktoleado.

Meso: Komunio estas oferita dum cxiu meso. Cxiu katoliko devas iri al meso dimancxe kaj ferie. Meso devenas de la paska mangxo de Jesuo je la antauxvespero de lia krucumado. Kiel paska mangxo, gxi konsistas de pregxoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj mangxo. La mangxo konsistas de la euxkaristio: pano kaj vino transformita de Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la protestanta dimancxa programo estas la prediko, la koro de la katolika estas la euxkaristio, kiu venas post la prediko.

pli detale ...

Sanktuloj

Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la cxielo, kiu povas auxdi niajn pregxojn kaj pregxi por ni. Katolikoj pregxas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la cxielo, kiuj estas favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.

Herezoj

La cxefaj herezoj:

Gxenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento: la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kunigxi kaj unuigxi -- cxu en Kristo mem, cxu en la pano kaj vino de komunio, cxu ecx en la ostoj de sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al la supernatura.

Ortodoksismo (la jarcentoj XI - nun) ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko): en doktrino gxi estas preskaux katolika, sed la fina auxtoritato restas ne kun ia papo sed kun gxia episkoparo.

Anglikanismo (la jarcentoj XVI - nun) komencis kiel skismo sed, post jarcentoj de protestantigado, gxi nun estas protestanta en praktiko, kvankam gxi ankoraux estas katolikeska en rito kaj strukturo.

Katolikismo kaj Esperanto

La cxefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista), fondita en 1910. Gxia revuo estas la Espero Katolika. Gxi ankaux eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Gxia retposxta dissendolisto estas ikue@yahoogroups.com.

Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novajxgrupo alt.esperanto.katolika.

La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Cxehxio.

Radio Vatikana dufoje po semajno elsendas en Esperanto. Gxi estas auxdebla per la reto cxe vatican.va.

Papo Johano Pauxlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en sia paska salutparolado.

Cxefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav Vlk de Praha, kardinalo Dionigi Tettamanzi de Genova kaj cxefepiskopo Jakubinyi de Transilvanio.

En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.

Pregxejo kiu havas hejmpagxon en Esperanto estas la pregxejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Gxia pastro estas esperantisto.

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio

Cxefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laux lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvo de la Eklezio:

La latina lingvo, kiun mi tre sxatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Cxar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kauxzus lingvan imperiismon.

Li ankaux diris:

Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.

Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.

La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstatauxo.

La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la hispana (26%), portugala (12%), angla (12%), franca (11%), itala (5%) kaj germana (4%). Tiuj estas la ses lingvoj de la vatikana TTT-ejo.

Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingua, la memnomate latina moderna.


S. Francisko Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je auxgusto 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu   NetMechanic ligiloj laste certigitaj de NetMechanic je 2000.08.29