Lutero (Martin Luther)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > religio > kristanismo > protestantismo > geniuloj > Lutero

bildo de Jerome Snyder, © TIME-LIFE Books Lutero

IK: 148 kristanismo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
vivo doktrino post morto

Martino LUTERO (1483-1546) (germane, Martin Luther), auxgustenana monahxo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri cxefaj brancxoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo. Je la 31-a de oktobro 1517 li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de pregxejo de Wittenburg, lia protesto kontraux la korupteco en la katolika eklezio. Cxi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaux la origino de luteranismo, la unua protestanta sekto, kiu ankoraux dauxras la precipa sekto en Germanio kaj Skandinavio. Ekster cxi tiu regiono, la precipanta protestantismo estas la de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj floris precipe en la landoj angleparolantaj.

Kvankam Lutero protestis kontraux la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza: li protestis ne nur kontraux la korupta uzo de auxtoritato en la Eklezio, sed kontraux la ideo de auxtoritato mem.

Vivo

En julio 1505, Lutero preskaux estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi farigxos monahxon." Tiel li farigxis auxgustenana monahxo. En 1507, Lutero farigxis sacerdoto. En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenburg por studi pri Aristotelo. En 1510 la auxgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo sxancelis Luteron: tie li vidis la dibocxadon de la korteganoj de la Eklezio.

En 1512 li farigxis doktoro kaj studis and instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Pauxlo.

En la monahxejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Staupitz, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por si mem. En la Biblio li fine trovis la solvon:

Cxar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)

La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aux bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiun estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio farigxis la koro de lia reformo kaj doktrino.

Pro via nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de indulgoj, per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis siajn 95 Tezojn al la pordego de pregxejo de Wittenburg, kiu protestis kontraux indulgoj. Dum 1517-21, Lutero penis reformi la Eklezion.

En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraux la Eklezio:

En tiuj li klarigas lian reformon kaj doktrinon.

Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita -- reveno al veroj forgesitaj -- sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, Lutero estis deklarita herezulo de papo Leono X kaj estis ekskomunikita. Lutero estis venigita al Worms kaj aperis antaux la germana imperiestro Karlo kaj siaj princoj kaj la reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo deziris Luteron rezigni sian herezon, sed anstataux Lutero defendis sian novan doktrinon:

Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aux de klara rezono, (cxar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, cxar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontrauxdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni iun ajn kaj ne tiele faros, cxar agi kontraux mia konscienco estas nek maldangxera nek prava. Mi ne povas fari alie.

La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kasxis lin en la kastelo de Wartburg.

La doktrinoj de Lutero disvastigita tra Germanion kaj estis subtenitaj de la eta nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, treninte Germanion en militon. La lukto dauxris gxis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-oj. Finfine, en la Paco de Augsburgo de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de cujus regio, eius religio ("kies regio, lia religio"), kie la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Ecx hodiaux Germanio estas parte katolika, parte protestanta.

En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la Biblion entute, eldonita en 1534. Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formigi la germanan kiel nacian, skribitan lingvon.

Je la 13-a de junio 1525, Lutero edzigxis al eksmonahxino, Katerina von Bora. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Pauxlo kaj Margareta. Lia familio logxis en eks-monahxejo.

Pri la finaj jaroj ....

Doktrino

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:

  1. Sole fido (latine, sola fide), kaj ne aldone pentofarado aux bonfarado aux sakramento aux iu ajn merito, suficxas por iri al cxielo post morto. Tia fido devenas de la graco de Dio. La kristano ja ankoraux bonfaras, sed ne por la amo de Dio, sed pro la amo de Dio.

  2. Sole la Biblio (latine, sola scriptura) estas la fonto de religia vero, kaj ne la instruo de papoj, koncilioj aux eklezia tradicio.

  3. La pastrareco de la kredantaro: cxiuj kredantoj estas egala, unu al la aliaj; profesia pastraro estas konvena, sed ne necesa. Cxiu kredanto povas legi kaj gxuste interpreti la Biblion por si mem.

Cxi tiuj diferencoj farigxis komuna al la plimulto de protestantismo.

Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaux formoj -- pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965).

Sed la meso ne jam estis pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj. Komunio ne jam estis centro de la Diservo, sed la prediko, cxar gxi instigas fidon.

Li retenis tri el la sep katolikaj sakramentoj: bapto, komunio kaj konfeso.

Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino de komunio, sed ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano. Laux Kalvino, la pano kaj vino ne sxangxas, sed la kredanto mem kiu mangxas ilin kun fido. Laux Zvinglo la rito estas tute simbola. Cxi tiu malsamo de doktrino fendos protestantismon.

Lutero kredas ke infanetoj povas baptigxi.

Cxar merito estas senutila, luteranismo abolis la monahxejojn. Lutero mem rompis sian monahxan voton kaj poste edzigxis. (La germanaj princoj, kiuj poste protestantigxis, rabis la ricxon de la monahxejoj).

Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaxudecidis pri tiuj, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antauxdestinismo. Lutero kredis en unuobla antauxdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antauxdestinismo de Kalvino. Laux Kalvino, Dio antauxdecidis ne nur la savotaron, sed ankaux la damnotaron. Erasmo defednis la katolikan doktrinon de libervolo kontraux Lutero.

Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonajxoj post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonajxoj post la korpon de la Nova Testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifaj sed ne kiel la Vorto de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraux kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la surbazo de indulgoj).

Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke sxi estis virgulino gxis morto.

Post Morto

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblion.

La doktrino de pravigo sole per fido de Lutero fendis la eklezion, ekis la protestantan reformado kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 Tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniis ilian komprenon pri la doktrino.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je majo 1999
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:02 T T