Osama Bin-Laden (Ussamah bin Laden)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > historio > Osama Bin-Laden
Osama Bin-Laden
Bin-Laden laux la BBC, 2001

Osama Bin-Laden

islamo

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Osama Bin-Laden (1957-) (arabe, Ussamah bin Laden) estas araba revoluciisto kiu batalas sanktan militon por la islama mondo. En la 1980-oj li batalis kontraux la komunista Sovetunio por forpusxi gxin de Afganio, kaj nun li batalas kontraux Usono por forpusxi gxin de la islama mondo. La cxeesto de Usono ja estas granda: en 2000 gxi havis 6000 soldatojn en Saudiarabio, bombantaj aeroplanoj super Irako kaj gxi estas delonge la patrono de Israelo. Bin-Laden estas tut-islamisto: li deziras la unuigxon de cxiuj islamaj landoj en unu imperion. Prefere sub lia rego kiel kalifo (= la religia kaj politika reganto de la islama mondo). Por atingi tion, li klopodas instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. Post la mondmilito, la islama imperio havos plimulton de la petrolo de la mondo kaj, per Pakistano, la atombombon. Usono mem frakasos kiel la Sovetunio, kaj farigxos la Dis-Unuigxintaj Sxtatoj.

Laux la opinio de multaj islamanoj, modernismo ne povas kunvivi kun islamo kaj minacas forvisxi gxin. Tial Bin-Laden batalas kontraux la Okcidento.

Usono vidas la manon de Bin-Laden en la jenaj atakoj:

La lasta estas la plej granda atako kontraux civilanoj de post Hitlero.

Bin-Laden estas la estro de la terorista organizo La Bazo (arabe, al-Qaeda). Sed li agas ne kiel militestro, sed kiel faciliganto ("instiganto" estas lia vorto), provizante monon, konsilon, trejnadon, ktp. La Bazo ne estas sxipo, kiun li regas, sed gxardeno, kiun li plantas, akvumas kaj prizorgas. La cxeloj de la organizo agas plejparte sendepende. Pro tio, Bin-Laden povas nei kulpon pri atakoj kaj la komplotoj estas pli malfacile eltroveblaj de registaroj. La Bazo havas 5000 homojn en 50 nacioj. Iuj cxeloj apartenas al aliaj, kunlaborantaj organizoj: ekzemple, iuj cxeloj apartenas al Hezb-Alaho de Libano kaj Hamaso de Palestinio.

Bin-Laden administras cxirkaux dek tendarojn en Afganio por trejni teroristojn. La trejnito iras tra la mondon, ekzemple al Sudano, Bosnio, Cxecxnio, Tagxikistano, Jemeno, Somalio, Usono, ktp.

La koro de la Bazo estas liaj kunbatalintoj de la afgana milito kaj la egiptanoj de Islama Jihado.

Gxis lastatempe, Bin-Laden logxis en japana kamioneto sur monto en suda Afganio. Li piediras kun bastono kaj havas almenaux tri edzinojn kaj dek infanojn. Lia familio logxas en la apuda urbo Kandaharo. Kvankam li estas arabo, lia vesto estas afgana. Lia ricxo estas, laux unu takso, cxirkaux 85 Md. Li havas jeton. Laux onidiro, liaj renoj malsanas.

Bin-Laden komprenas iom de la angla kaj skribis en la araba klasika.

Bin-Laden estas cxirkaux 198 cm de alto kaj 73 kg de pezo.

Vivo

Bin-Laden estas filo de ricxa, pia familio en Saudiarabio, naskigxinte en Riado. Lia patro, de jemena deveno, estis la plej ricxa konstruanto de Saudiarabio, sed mortis kiam Osama havis 13 jarojn. Lia patrino devenas de Sirio aux Palestinio. Li plenagxigxis en Jiddah.

Cxe universitato, Bin-Laden studis civilan ingxenierarton. Unu tiea profesoro estis la tutislamista Abdulo Azamo, kiu fervorigis la fidon de Bin-Laden. Malsimile al aliaj filoj de ricxaj arabaj familioj, Bin-Laden nek klerigxis en universitata okcidenta nek iafoje logxis en la Okcidento.

Lia plej proksima sperto pri la Okcidento estas Bejruto: kiel studento li ofte iris al Bejruto, kie li drinkis, batalis en drinkejoj kaj kuris post virinoj. Bejruto baldaux poste ruinigxis pro la enlanda milito. Tio sxajnis al Bin Laden la puno de Dio.

Dum la milito de Afganio kontraux la Sovetunio (1979-89), la saudiarabia registaro varbis lin por helpi organizi la "arabajn afganojn" por la milito. La usona CIA helpis trejni lin. Dum 1980-86, li estis cxe la pakistana limo por subteni la militon. En 1986 li farigxis komandanto en la milito kaj partoprenis en la kriza batalo de Gxalalabado. Dum la milito, en 1988, li anigxis la Bazon.

Post la malvenko de la Sovetunio en 1989, kaj gxia mirinda disfalo post kelkaj jaroj, Bin-Laden farigxis multe pli ambicia. Li vidis, ke ecx granda lando estas venkebla en milito.

En 1989, li revenis al Saudiarabio kiel milita heroo. En 1990 Irako atakis kaj prenis Kuvajton kaj Usono responde sendis soldatojn al Saudiarabio: por protekti Saudiarabion mem kaj por batali la Golfan Militon (1991). Cxar Bin-Laden forte kontrauxstaris tion, la registaro malliberigis lin al la urbo Jido. En 1991 Bin-Laden fugxis al Afganio. Post la Golfa Milito, dekmiloj da usonaj soldatoj restis en Saudiarabio kaj ne revenis hejmen.

La Golfa Milito montris al Bin Laden, ke la Okcidento konservus la disigon de la araba mondo ecx per milita potenco.

En 1992, Bin-Laden translogxigxis al Sudano, kiu tiam akceptis iun ajn islamanon sen vizo. Li logxis tie 1992-96. En Sudano li estis komercisto, edzinigis nevinon de la reganto, kaj ankoraux estris la Bazon. Li fondis teroristajn tendarojn en Sudano kaj komencis labori kun aliaj teroristaj grupoj por forpusxi usonajn soldatojn ekster la islama mondo.

En 1992 Bin-Laden bombis hotelon en Adeno, Jemeno por mortigi usonajn soldatojn, sed anstataux mortigi du turistojn de Auxstralio. Cxi tio estis la unua terorista atako de Bin-Laden. Multaj aliaj sekvos.

En 1992, Usono sendis soldatojn al Somalio, kion Bin-Laden kontrauxstaris. En 1993 liaj teroristoj mortis 18 soldatojn kaj ses monatoj poste, Usono retiris de Somalio. Al Bin-Laden, Usono sxajnis "papera tigro", multe malpli pacienca kaj kuragxa ol la Sovetunio.

En 1993, laux Usono, Bin-Laden penis acxeti atombombon (aux la necesan uranion) en la rusa nigra merkato. Li ankaux eble provizis monon por la atako de 1993 kontraux la Gxemelaj Turoj de Novjorko.

En 1995, liaj teroristoj en Riado bombatakis per kamiono kaj mortigis kvin usonanojn soldatojn (kaj du hindianojn). Pro tio, Usono kaj Saudiarabio premis Sudanon deporti Bin-Ladenon.

Deportite en 1996, Bin-Laden foriris al Afganio, kie li ankoraux logxas. Bin-Laden tiam deklaris sanktan militon kontraux Usono. Liaj celoj:

  1. Forpusxi usonajn soldatojn ("krucmilitistojn") ekster la Araba Duoninsulo.
  2. Renversi la registaron de Saudiarabio
  3. Liberigi sanktajn lokojn de islamo
  4. Subteni islamajn revoluciistojn tra la mondo.

Bin-Laden malestimas la saudiarabian registaron: gxi ne starigas islaman legxon, lekas la boton de Usono kaj lasas la usonajn soldatojn profani la landon de la sanktaj urboj Meko kaj Medino. La usonaj soldatoj, lauxvice, subtenas la tiranan regxon. Li ne nomas sian patrolandon Saudiarabio, sed la "Araba Duoninsulo" kaj la "Lando de Du Sanktaj Moskeoj".

Laux Bin-Laden, Usono starigis soldatojn en la Mezoriento por protekti Israelon, ne por protekti la fluon de petrolo.

De post almenaux 1996 (eble de post 1993), Usono penis mortigi Bin-Ladenon kaj detrui lian organizon.

En 1996, la Taliboj (la "studentoj") venkis Afganion. Kvankam lia interpreto de islamo estis severa, ili estis honesta kaj ordigis la landon post jaroj de milito kaj hxaoso. Bin Laden subtenas la Talibojn kiel komandanto de fremda legio de la "afganaj araboj". Bin-Laden tre multe admiras la Talibojn kaj deziras iun similan por la tuta islama mondo. Li edzinigis la filino de Mohameto Omaro, ilia regnestro.

En 1998 li deklaris sian intencon mortigi ne nur usonajn soldatojn en la Mezoriento, sed usonanojn ie ajn en la mondo, civilajn aux militajn. La mortigado de ne-batalantoj estas kontraux iu ajn auxtoritata interpreto de islamo. Spite de tio, liaj vortoj estis unuafoje realigita en auxgusto, kiam li bombis la usonajn ambasadorejojn en Kenjo kaj Tanzanio. Ne nur estis la ambasadorejoj ekster la Mezoriento, sed la mortintoj estis civilanoj. La nombro ankaux estis multe pli granda ol pasintaj atakoj: ne nur dekoj da mortintoj, sed nun centoj. Bin-Laden diris, ke la ambasadorejoj estis centroj por spionado en la Mezoriento.

En vengxo por la ambasardorejoj, Usono bombis liajn tendarojn en Afganio (kaj bombis lokon, kie Bin Laden jxus estis antaux horoj) kaj fabrikon lian en Sudano.

En 1999 Bin-Laden verkis libron, Usono kaj la Tria Mondmilito. Li nun deziris instigi mondmiliton inter Usono kaj Islamujo. La milito unuigus la islaman mondon sub unu kalifo; gxi restarigus la islaman imperion (sub la otomanoj) kiu disfalis je la 11-a de sepembro 1922.

En 1999 la CIA penis mortigi lin.

En 2000 liaj teroristoj bombis per boaton grandan truon en la flanko de la usona militsxipo la USS Cole apud Adeno, Jemeno. 17 usonaj soldatoj mortis. Por li, la militsxipo simbolis la Okcidenton kaj la malgranda boato Mohameton.

Je la 11-a de septembro 2001 teroristoj atakis la Pentagonon en Vasxingtono kaj detrui la Gemelajn Turojn en Novjorko, mortiginte pli ol 4000 homojn. Usono suspektas Bin-Ladenon. Bin-Laden mem neis respondecon por la atakoj, sed diris, ke tiuj estas la "puno de Dio" kaj dankis Dion. Tri semajnoj antaux la atako, Bin-Laden avertis pri tre granda atako kontraux Usono por gxia subteno de Israelo. En la tagoj antaux la atako, li kaj liaj batalantoj forlasis la teroristajn tendarojn. Post la atako, li vokis la popolon de Afganio kaj Pakistano batali sanktan militon kontraux Usono.

Je la 7-a oktobro Usono atakis Afganion kiel gastiganto de Bin-Laden. Bin-Laden vokis la islaman mondon al milito kontraux Usono. Li rigardas la militon kiel lukto inter islamo kaj la Okcidento, inter kredantoj kaj nekredantoj.

De post 1996, Bin-Laden estis militanta kontraux Usono, sed Usono nur nun rekonas tion.

Bin-Laden volas fari al Usono en Afganio kiel li faris al Sovetunio: kauxzi gian malvenkon kaj disfalon. Kiam Pakistano kaj la Golfo aligxas al lia imperio, li povos detrui Usonon kiel granda potenco.

...


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je septembro 2001.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu