Platono (Platon)   Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > Platono

Platono

Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT

Platono (-429 al -347) (greke, Platon) estis tre grava greka filozofo de Ateno. Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio de Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de Okcidenta filozofio. Kiel diris iu, Okcidenta filozofio nur estas notoj aldonita al Platono. Li ankaux profunde influis kristanan penson, precipe per Auxgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter 400-1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu dauxris gxis la jaro 529, kiam gxi estis fermigita de kristanoj por gxia nekristana instruo.

Platono verkis la grekan lingvon kun la plej bona stilo de iu ajn auxtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta teatrajxojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis cxi tion: ili estis verkita kiel dialogo: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iun demandon, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, farigxas la cxefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj farigxas "jesantoj". Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per demando.

La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekizteco: Kio estas justeco? (Respubliko) Kio estas esto mem kaj neesto? (Parmenides) Kio estas lingvo? (Teateto) Kio estas reala? (Respubliko) Kiel estas realo konstruita? (Timeo) Ktp.

Lia cxefa verko estis la Respubliko. En cxi tiu Platono rezonis pri la perfekta civito kaj tial pri justeco. Li diris ke justeco kusxas ne en la bono de la individuo sed en la bono de la civito aux sxtato. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo") kaj legus purigitan literaturon -- purigita laux la bezono de la civito. En lia civito, viroj kaj virinoj batalas en milito kaj viroj ne private havas edzinon, infanojn, domon aux teron. Li kredas ke homo estas nature nek bona aux malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Aux, alivorte, laux la diro de Sokrato, homo pekas pro nescio.

En la Respubliko, Platono ankaux skribas pri lia teorio de ideoj, kiun ni nomas idealismo: la penso ke tiujn, kiujn ni vidas, tusxas, flaras, auxdas, ktp, estas ne tute realaj aux fidindaj, sed estas nur pala spegulitoj de ideoj, kiuj estas la ververa realo.

Poste, en lia maljuneco, li denove traktas la demandon de la perfekta civito en Legxoj. Pli milda ol la Respubliko, ankoraux li metis la bonon de la civito super la de la individuo. Kaj, kvankam Platono faris legxojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas ke legxoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aux ecx de la civito.

La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la proceso kontraux Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la animo.

Konsilo por la Leganto: Iuj el la dialogoj estas lamaj (ekzemple, Kratilo), sed plejparte ili estas tre bonaj kaj vere igas vin pensegi. La plej legindaj estas: Respubliko, Apologio, Krito, Fedo, Simposio, Gorgio, Parmenideo, Teateto, Sofisto, Timeo Meno, Legxoj, Fedro, Protagoro kaj Ion.

La Respubliko en Esperanto nun estas havebla per la TTT.


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:03 T