Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.

La Evangelio de Q


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
La evangelio de Q estas evangelio de diroj de Jesuo, rekonstruita de bibliaj kleruloj per detala komparado de la evangelioj de Marko, Mateo kaj Luko. Kiel komuna fonto por Mateo kaj Luko, sekve gxi estas verkita pli frue, kaj tial gxi estas pli proksima al la tempo de Jesuo. Kompreneble, la evangelio ne estas kompleta, cxar ni nur scias pri la partoj prunteprenitaj de Luko kaj Mateo. Q eble estis verkita cxirkau 65 p.K.

1. ???

2. ???

3. En la 15-a jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene, dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto. Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj, kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja:

4. Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

5. Johano respondis al cxiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

6. Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis. Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano. Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo. Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas. Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via. Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu. Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren; cxar estas skribite:

kaj: Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo. Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.

7. Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris: Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.

8. Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:

Gxoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj kontraux la profetoj.

9. Sed mi diras al vi, kiuj auxdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedajxojn, ne repostulu ilin. Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same. Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

10. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Cxar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

11. Kaj li parolis ankaux al ili parabolon: Cxu blindulo povas gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon? Discxiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel lia instruisto.

12. Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo? Kiel vi povas diri al via frato: Frato, lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.

13. Cxar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. Cxar cxiu arbo estas konata per sia propra frukto. Cxar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn. Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro parolas lia busxo.

14. Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion, kion mi diras? Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas: li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita. Sed tiu, kiu auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis, kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.

15. Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon. Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta. Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon. Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon; cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon. Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos. Cxar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru cxi tion; kaj li gxin faras. Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido. Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

16. Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio. Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Cxu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Cxu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon. Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis: blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata. Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

17. Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento? Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj de regxoj. Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. Cxar li estas tiu, pri kiu estas skribite:

Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

18. Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas? Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. Cxar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon. La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.

19. Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon. Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. Kaj ankoraux alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

20. Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta. Kaj li diris al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj. Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al cxi tiu domo. Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi. Kaj en tiu sama domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu tion, kion oni metos antaux vin; kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de de Dio alproksimigxis al vi. Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru: Ecx la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin; tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.

21. Mi diras al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo.

22. Ve al vi, Hxorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi, ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro. Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol por vi. Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.

23. Kiu vin auxskultas, tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.

24. En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis. Cxio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

25. Kaj sin turninte al la discxiploj, li flanke diris: Felicxaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas; cxar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.

26. Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankaux Johano instruis siajn discxiplojn. Kaj li diris al ili: Kiam vi pregxas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon. Kaj pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.

27. Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li sxtonon? aux se li petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al li serpenton? Aux se li petos ovon, cxu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

28. Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demono elpelas demonojn. Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo. Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Cxiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo, dividita kontraux domo, falas. Kaj se ankaux Satano dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn. Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj jugxantoj. Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedajxoj; sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

29. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.

30. Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita. Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

31. Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian vocxon, kaj diris al li: Felicxaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis. Sed li diris: Sed pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj observas gxin.

32. Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la cxielo. Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante: Cxi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon, kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Cxar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la Filo de homo por cxi tiu generacio. La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie. Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.

33. Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma. Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.

34. Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux la internon? Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen cxio estas al vi pura. Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio; cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. Ve al vi, Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias. Kaj unu el la legxistoj responde diris al li: Majstro, dirante cxi tion, vi ankaux nin riprocxas. Kaj li diris: Ve ankaux al vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la sxargxon. Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. Tial ankaux diris la sagxo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estas elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio, de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Gxi estos postulita el cxi tiu generacio. Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.

35. Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata. Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj.

36. Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. Cxu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio. Sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

37. Kaj mi diras al vi: Cxiun, kiu konfesos min antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la angxeloj de Dio; sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio. Kaj por cxiu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos pardono. Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi, aux kion diri; cxar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.

38. Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj. Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu ricxulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn. Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

39. Kaj li diris al siaj discxiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Cxar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo. Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi: Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. Cxar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.

40. Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas. Cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.

41. Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.

42. Kaj la Sinjoro diris: Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo? Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas. Sed se tiu servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos, la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj.

43. Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas, se jam gxi ekbrulis? Sed mi havas bapton, per kiu esti baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita! Cxu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; cxar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri. Estos disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.

44. Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon levigxantan en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel farigxas. Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj tiel farigxas. Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton de la tero kaj de la cxielo; sed kial vi ne scias esplori cxi tiun tempon?

45. Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas justa? Cxar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto, survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon. Mi diras al vi: Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan lepton.

46. Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi gxin komparu? Gxi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj. Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? Gxi estas simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.

47. Strebu eniri tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; tiam vi ekparolos: Ni mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.

48. Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio. Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.

49. Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, gxis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

50. Cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita. Mi diras al vi: Cxi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

51. Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn; kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj: Venu, cxar cxio estas jam preta. Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li: Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. Alia diris: Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. Kaj alia diris: Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. Kaj la servisto diris: Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko. Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu. Cxar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.

52. Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo. Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.

53. Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi estos spicata? Gxi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

54. Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos? Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Gxoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton. Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos? Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Gxoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis. Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

55. Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

56. La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas. Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali. Cxiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

57. Kaj li diris al siaj discxiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.

58. Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.

59. Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.

60. Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu; cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio. Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn. Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis; sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn; tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos. Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. Memoru la edzinon de Lot. Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva. Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.

61. Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. Li do diris: Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al ili: Negocadu, gxis mi revenos. Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni. Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado. Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj. Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. Li diris ankaux al tiu: Vi ankaux estu super kvin urboj. Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko; cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. Li diris al li: El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento? Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min'ojn. (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min'ojn.) Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas. Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

62. Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.


Kompilita de Stefano KALB je februaro 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04

T