Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.

La Evangelio de Signoj


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
La Evangelio de Signoj estas la supozita greka fonto de la Evangelio de Johano, verkite 20 jaroj antauxe, cxirkaux 70 p.K.

La Komenco

De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu.

Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas? kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo. Kaj ili demandis lin: Kio do? Cxu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Cxu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne. Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? Li diris: Mi estas vocxo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi. Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Sxafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li. Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj; kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Sxafido de Dio! Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas? Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo. Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min. Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. Kaj Natanael diris al li: Cxu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu. Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael!

En Galileo

La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo estis tie; ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo. Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. Kaj Jesuo diris al sxi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis. Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj. Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. Kaj li diris al ili: Cxerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon, kaj diris al li: Cxiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun. Cxi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj.

Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum. Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis. Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos. La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos. Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj foriris. Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas. Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li: Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis. Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo. Cxi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj. Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li: Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo. Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li: Ne. Kaj li diris al ili: Jxetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo, kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni. Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Gxi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron. Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj. Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon. Jesuo diris al ili: Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis. Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis. Jesuo diris al ili: Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi: Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro. Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al li, kaj tiel same la fisxon. Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jeuso al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj.

Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias. Kaj granda homamaso lin sekvis, cxar ili vidis la signojn, kiujn li faris por la malsanuloj. Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj. Kaj la Pasko, la festo de la Judoj, estis proksima. Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo: De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu? Tion li diris, por provi lin; cxar li mem sciis, kion li faros. Filipo respondis al li: Panoj por ducent denaroj ne suficxus por ili, por ke cxiu iometon ricevu. Unu el liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; sed kio estas tio por tiom da homoj? Jesuo diris: Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil. Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris. Kaj kiam ili satigxis, li diris al siaj discxiploj: Kolektu la postrestantajn fragmentojn, por ke nenio perdigxu. Ili do kolektis ilin, kaj plenigis dek du korbojn per la fragmentoj de la kvin hordeaj panoj, kiuj postrestis al la mangxintoj. Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris: Cxi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

Tial Jesuo, [eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo], denove fortiris sin sola al la monto.

Kaj kiam vesperigxis, liaj discxiploj malsupreniris al la maro; kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili. Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis. Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis. Sed li diris al ili: Gxi estas mi; ne timu. Tiam ili volonte ricevis lin en la sxipon, kaj tuj la sxipo albordigxis tien, kien ili veturis.

La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis ( venis tamen sxipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni mangxis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon)-- kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon. Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis cxi tien?

En Jerusalem

Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilagxo de Maria kaj sxia fratino Marta. Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu sxmiris la Sinjoron per sxmirajxo kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj. La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. Sed Jesuo, auxdinte tion, diris: Cxi tiu malsana estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata. Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron. Kaj kiam li sciigxis, ke tiu estas malasana, li restis ankoraux du tagojn en la loko, kie li estis. Poste li diris al la discxiploj: Ni iru returne en Judujon. La discxiploj diris al li: Rabeno, la Judoj jxus celis sxtonmortigi vin; kaj cxu vi denove iras tien? Jesuo respondis: Cxu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo. Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, cxar en li ne estas la lumo. Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. La discxiploj do diris: Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos. Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis. Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj: Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.

Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj; kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo. Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta. Sed ecx nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. Jesuo diris al sxi: Via frato relevigxos. Marta diris al li: Mi scias, ke li relevigxos cxe la relevigxo en la lasta tago. Jesuo diris al sxi: Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas? Sxi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. Kaj dirinte tion, sxi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro cxeestas, kaj vokas vin. Kaj sxi, auxdinte tion, levigxis rapide kaj iris al li. (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) La Judoj do, kiuj estis kun sxi en la domo kaj konsolis sxin, vidinte, ke Maria levigxis subite kaj eliris, sekvis sxin, dirante: Sxi iras al la tombo, por plori tie. Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta. Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis, kaj diris: Kie vi lin kusxigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. Jesuo larmis. La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis! Sed kelkaj el ili diris: Cxu cxi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kauxzi ankaux, ke cxi tiu homo ne mortu? Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. Gxi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono. Jesuo diris: Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estas tie kvar tagojn. Jesuo diris al sxi: Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis. Kaj mi sciis, ke Vi cxiam auxskultas min; sed pro la cxirkauxstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. Kaj dirinte tion, li kriis per lauxta vocxo: Lazaro, elvenu. Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj la piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.

Tiam multaj el la Judoj, kiuj venis al Maria, kaj vidis, kion li faris, kredis al li.

Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo. Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda? Jesuo respondis: Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. Dirinte tion, li kracxis sur la teron, kaj faris el la kracxajxo koton, kaj sxmiris per la koto la okulojn de la blindulo, kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Sxiloahx (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antauxe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Cxu cxi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?

En Jerusalem apud la Pordego de Sxafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis. Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Cxu vi volas farigxi sana? La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi. Jesuo diris al li: Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris.

La Kulmino

Tial la cxefpastroj kaj la Fariseoj kunvenigis sinedrion, kaj diris: Kion ni faras? cxar cxi tiu homo faras multajn signojn; se ni lasos lin tiel, cxiuj kredos al li, kaj la Romanoj venos kaj forigos nian lokon kaj nian nacion. Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili: Vi scias nenion, nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn; kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn; kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domon de komerco. La discxiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion? Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.

Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li; por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis:

Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue:

Antaux la Pasiono

Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo. Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo. Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin. Sed Jesuo diris: Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo. Cxar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite: Ne timu, filino de Cion: jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno.

La Pasiono

Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj. Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj. Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la cxefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torcxoj kaj bataliloj. Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili: Kiun vi sercxas? Ili respondis al li: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili. Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantauxen ekpasxis kaj falis sur la teron. Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi sercxas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri; por ke plenumigxu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun. Simon Petro do, havante glavon, eltiris gxin, kaj frapis sklavon de la cxefpastro kaj detrancxis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malhxo. Jesuo do diris al Petro: Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin, kaj kondukis lin unue al Anas; cxar cxi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis cxefpastro en tiu jaro. Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.

Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. Cxi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro; sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia discxiplo, kiu estis konata de la cxefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron. La sklavino pordistino diris al Petro: Cxu vi ne estas ankaux el la discxiploj de tiu homo? Li diris: Mi ne estas. La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (cxar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaux estis kun ili, starante kaj sin varmigante.

La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado. Jesuo respondis al li: Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis. Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj auxdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris. Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Cxu tiel vi respondas al la cxefpastro? Respondis Jesuo al li: Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas? Anas sendis lin ligitan al la cxefpastro Kajafas.

Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li: Cxu vi estas unu el liaj discxiploj? Li neis, dirante: Mi ne estas. Unu el la sklavoj de la cxefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detrancxis, diris: Cxu mi ne vidis vin kun li en la gxardeno? Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon. Pilato do eliris al ili, kaj diris: Kian akuzon vi prezentas kontraux cxi tiu viro? Ili respondis kaj diris al li: Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi. Pilato do diris al ili: Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li: Ne estas permesate al ni mortigi homon; por ke plenumigxu la vorto de Jesuo kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos. Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Cxu vi estas la Regxo de la Judoj? Jesuo respondis: Cxu vi tion diras de vi mem, aux cxu aliaj diris gxin al vi pri mi? Pilato respondis: Cxu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la cxefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? Jesuo respondis: Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie. Pilato demandis lin: Cxu vi do estas regxo? Jesuo respondis: Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Cxiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon. Pilato diris al li: Kio estas la vero?

Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon. Sed estas cxe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko; cxu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj? Kaj ili kriis denove, dirante: Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis. Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo! Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon. La Judoj respondis al li: Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio. Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis; kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. Tiam diris Pilato al li: Cxu vi ne parolas al mi? cxu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. Cxe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro. Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. Estis la Preparado de la Pasko cxirkaux la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Regxo! Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Cxu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis: Ni ne havas regxon krom Cezaro. Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita. Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Regxo de la Judoj. Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.

Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. Ili do diris unu al alia: Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras:

Tion la soldatoj faris. Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam li diris al la discxiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.

Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris: Mi soifas. Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo. Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu. Cxar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo: Osto en li ne estos rompita. Kaj ankoraux alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj. Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kaj aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo. Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiu ankoraux neniu estis metita. Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

La Relevigxo

La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo. Sxi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili: Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis. Eliris do Petro kaj la alia discxiplo, kaj iris al la tombo. Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo; kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris. Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn, kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko. Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis. Cxar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj. Kaj la discxiploj iris returne hejmen.

Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon; kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis. Kaj ili diris al sxi: Virino, kial vi ploras? Sxi respondis: Cxar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo. Jesuo diris al sxi: Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? Sxi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. Jesuo diris al sxi: Maria. Sxi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. Jesuo diris al sxi: Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. Maria Magdalena venis al la discxiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al sxi.

Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas. Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton:

La Fino

Jesuo faris antaux la discxiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro; sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.


Kompilita de Stefano KALB je aprilo 1996.
~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:04

T