Tolkien & Esperanto

Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo

Tolkien & Esperanto

English Esperanto


A PHILOLOGIST ON ESPERANTO

I take an interest, as a philologist, and as every philologist should, in the international-language movement, as an important and interesting linguistic phenomenon, and am sympathetic to the claims of Esperanto in particular. I am not a practical Esperantist, as it seems to me on reflection an adviser should al least in some measure be. I can neither write nor speak the language. I know it, as a philologist would say, in that 25 years ago I learned and have not forgotten its grammar and structure, and at one time read a fair amount written in it, and, since I am trained to that sort of thing, I feel competent to have an opinion concerning its defects and excellencies. That being so, I feel that I could make no useful contribution, except as a philologist and critic. But it is precisely my view of the international language situation, that such services, however good in theory, are in practice not wanted; in fact, that a time has come when the philological theorist is a hindrance and a nuisance. This is indeed the strongest of my motives for supporting Esperanto.

Esperanto seems to me beyond doubt, taken all round, superior to all present competitors, but its chief claim to support seems to me to rest on the fact that it has already the premier place, has won the widest measure of practical acceptance, and developed the most advanced organisation. It is in fact in the position of an orthodox church facing not only unbelievers but schismatics and heretics -- a situation that was foretold by the philologist. But granted a certain necessary degree of simplicity, internationality, and (I would add) individuality and euphony -- which Esperanto certainly reaches and passes -- it seems to me obvious that much the most important problem to be solved by a would-be international language is universal propagation. An inferior instrument that has a chance of achieving this is worth a hundred theoritically more perfect. There is no finality in linguistic invention and taste. Nicety of invention in detail is of comparatively little importance, beyond the necessary minimum; and theorists and inventors (whose band I should delight to join) are simply retarders of the movement, if they are willing tosacrifice unanimity to "improvement".

Actually it seems to me, too, that technical improvement of the machinery, either aiming at greater simplicity and perspicuity of structure, or at greater internationality, or what not, tends (to judge by recent examples) to destroy the "humane" or aesthetic aspect of the invented idiom. This apparently unpractical aspect appears to be largely overlooked by theorists; though I imagine it is not really unpractical, and will have ultimately great influence on the prime matter of universal acceptance. N**, for instance, is ingenious, and easier than Esperanto, but hideous -- "factory product" is written all over it, or rather, "made of spare parts" -- and it has no gleam of the individuality, coherence and beauty, which appear in the great natural idioms, and which do appear to a considerable degree (probably as high a degree as is possible in an artificial idiom) in Esperanto -- a proof of the genius of the original author...

My advice to all who have the time or inclination to concern themselves with the international langauage movement would be: "Back Esperanto loyally."

J.R.R. Tolkien
(from The British Esperantist, 1932)

(Note: N** probably refers to Novial)


FILOLOGO PRI ESPERANTO

Mi interesigxas kiel filologo, kaj kiel devus cxiu filologo, pri la internacilingva movado kiel grava kaj interesa lingva fenomeno, kaj mi simpatias precipe la pretendojn de Esperanto. Mi ne estas praktika esperantisto, kvankam sxajnas al mi post iom da pripensado dezirinde, ke konsilisto almenaux certagrade estu tia. Mi scias nek skribi nek paroli tiun lingvon. Mi konas gxin, kiel dirus filologo, pro tio, ke antaux 25 jaroj mi lernis kaj ne forgesis gxiajn gramatikon kaj strukturon, kaj iam legis suficxe multajn skribajxojn en gxi, kaj, tial ke mi estas klerigita pri tiaj aferoj, mi sentas min kompetenta havi opinion pri gxiaj mankoj kaj bonegajxoj. Sekve mi sentas, ke mi ne povas utile kontribui, krom kiel filologo kaj recenzisto. Sed tia estas precize mia starpunkto rilate la internacilingvan situacion, ke tiaj servoj, kiom ajn valoraj teorie, estas praktike ne dezirindaj; efektive, ke venis tempo, kiam filologa teoriisto estas malhelpo kaj gxeno. Tio estas vere la plej forta el miaj motivoj por subteni Esperanton.

Esperanto sxajnas al mi sendube, en sia tutajxo, supera al cxiuj aktualaj konkurajxoj, sed gxia cxefa pretendo al subteno laux mia opinio estas la fakto, ke gxi jam okupas la unuan lokon, havigis al si la plej largxan kvanton da praktika akcepto kaj evoluigis la plej altgradan organizadon. Gxi fakte similas ortodoksan eklezion, kiu frontas ne nur al nekredantoj, sed ankaux al skismemuloj kaj herezuloj -- situacio antauxvidita de filologoj. Sed kondicxe je ia necesa grado de simpleco, internacieco, kaj (mi volas aldoni) individueco kaj euxfonio, -- kiun Esperanto nepre atingas kaj superas -- sxajnas al mi memevidente, ke la plej elstare grava problemo solvenda de aspiranta internacia lingvo estas universala diskonigo. Ilo, kiu estas malpli perfekta, tamen havas eblecon realigi tion, pli valoras ol cent, kiuj teorie pli perfektaj. Ne ekzistas definitivo en lingvaj inventado kaj gusto. Fajna inventemo pri detaloj estas kompare malgrava, post la necesa minimumo; kaj teoriemuloj kaj inventemuloj (al kies trupo mi volonte aligxus) simple malhelpas la movadon, se ili pretas oferi unuanimecon pro "plibonigado".

Efektive sxajnas al mi ankaux, ke tehxnika plibonigo de la strukturo, cxu cele al plia simpleco kaj klareco, cxu al pli largxa internacieco, aux al kio ajn, emas detrui la "homecan" aux estetikan aspekton de la inventita idiomo. Tiun supozeble nepraktikan aspekton sxajnas grandparte malatentita de teoriemuloj; kvankam mi imagas, ke gxi ne estas vere nepraktika, kaj finfine profunde influos la cxefaferon de universala akceptigxo. Ekzemple N** estas ingxenia kaj pli facila ol Esperanto, sed malbelega -- "uzina produktajxo" estas klare surskribita. Aux prefere "kreita per rezervaj partoj" -- kaj tute mankas al gxi tiu ekbrilo de individueco, kohereco kaj belo, kiu aperas en la grandaj naturaj idiomoj, kaj kiu efektive aperas certagrade (versxajne gxis tia grado, kia eblas cxe artefarita idiomo) en Esperanto -- kio pruvas la genion de la originala auxtoro...

Mia konsilo al cxiu, kiuj disponas tempon aux inklinon okupigxi pri la internacilingva movado, estus: "Subtenu lojale Esperanton".

J.R.R. Tolkien
(el The British Esperantist, 1932)

(Notu: N** versxajne estas Novial)

Fonto: Tolkien en Esperanto


revenu al hejmo retposxtu  
 

~stefano@pobox.com/11.481 C 05 21:56:00