MILITO KONTRAUX TERORO: LA ALIAJ VIKTIMOJ:

La senprudenteco de cxi tiu konflikto estas spirhaltiga. Ne temas pri terorismo. Dum Blair kaj Bush kauxras cxe la nivelo de la krima atenco en Novjorko, britaj soldatoj estas ne multe pli ol solduloj por la kasxita celaro de la usonaj imperiaj ambicioj.

29an de oktobro 2001

De John Pilger
Antauxa Cxefa Alilanda Korespondanto por la Mirror.

La milito kontraux terorismo estas frauxdo. Post trisemajna bombado, en Afganio pereis aux kaptigxis ecx ne unu sola teroristo akuzita pri la atakoj kontraux Usono.

Anstatauxe, unu el la plej malricxaj, plej kompatindaj nacioj estas terorita de la plej potenca -- gxis tiu punkto, ke usonaj aviadistoj eluzis dubindajn "militajn" celojn kaj nun detruas kotajn domojn, malsanulejon, Rugxkrucajn varejojn, kamionojn kun rifugxintoj.

Malsimile al la senpauxzaj bildoj el Novjorko, ni vidas preskaux nenion el tio. Tony Blair [brita cxefministro] ankoraux ne informis nin, kiel la perforta pereo de infanoj -- sep en unu familio -- rilatas al Osama bin Laden.

Kaj kial oni uzas sxprucbombojn? La brita publiko devus konscii pri tiuj bomboj, kiujn ankaux la RAF [Regxa Aer-Armeo] utiligas. Ili elsxprucas centojn da bombetoj, kies sola celo estas, mortigi aux vundegi homojn. La neeksplodintaj kusxus sur la tero, kiel minoj, atendante, ke homoj tretu sur ilin.

Se iam ajn oni kreis armilon por teroro-agoj, jen gxi. Mi vidis la viktimojn de usonaj sxprucbomboj en aliaj landoj, ekz-e la laosa infaneto kiu prenis unu el ili kaj suferis foreksplodigon de la dekstra kruro kaj vizagxo. Sciu, ke cxi tio nun okazas en Afganio, nome de vi.

Neniu el tiuj senpere paroprenintaj en la atenco de la 11a de septembro estis afgano. La plimultaj estis sauxdarabianoj, kiuj versxajne planis kaj projektis en Germanio kaj Usono.

Antaux semajnoj malplenigxis la bivakejoj uzataj de bin Laden laux permeso de Talibano. Cetere, Talibano mem estas kreajxo de la usonanoj kaj britoj. En la okdekaj jaroj, la tribara armeo ilin produktinta ricevis monon de CIA kaj edukigxis de SAS por batali kontraux la rusoj.

Kaj tiupunkte ne cxesas la hipokriteco. Kiam Talibano kaptis Kabulon en 1996, Vasxingtono diris nenion. Kial? Cxar Talibanestroj baldaux ekskursis al Houston, Teksaso, por regaligxi cxe la estroj de la naftokompanio Unocal.

Kun sekreta usonregistara aprobo, la kompanio proponis al ili malavaron porcion de la profitoj pro nafto kaj gaso pumpota tra tubo, kiun la usonanoj volis konstrui el sovetia centra Azio tra Afganio.

Usona diplomata diris: "Talibano supozeble evoluos same kiel la sauxdarabianoj." Li klarigis, ke Afganio farigxos usona naftokolonio, ke estos profitegoj por la Okcidento, ke mankos demokratio, ke virinoj lauxjure subpremigxos. "Ni povas toleri tion," li diris.

Kvankam la negoco malsukcesis, gxi restis urgxa prioritato de la regximo de George W. Bush, kiu regximo estas trempita en la naftindustrio. La kasxita celaro de Bush estas, ekspluati la naftajn kaj gasajn rezervojn en la kaspia baseno, plej granda fonto de nespilita fosilia hejtajxo sur la tero, suficxa, laux unu takso, por plenumi la voremajn energibezonojn de Usono dum unu generacio. Nur se la tubo trairos Afganion la usonanoj povos esperi regi gxin.

Do, ne surprize, usona Ministro por Fremdlandaj Aferoj Colin Powell nun parolas pri "modera" Talibano, kiu aligxos al usone auxspiciata "malstrikta federacio" por regi Afganion. Por tio, la "milito kontraux terorismo" estas kasxilo: rimedo por atingi usonajn strategiajn celojn kiuj kusxas malantaux la flagonekspona fasado de granda potenco.

La Regxaj Marsoldatoj, kiuj faros la verajn fiajxojn, ne estos pli ol solduloj por la imperiaj celoj de Vasxingtono, se ne mencii la eksterordinarajn pretendojn de Blair mem. Farinte el Britio celon de terorismo pro sia batalema sensencajxo pri "sxultro-cxe-sxultro apud Bush", li nun pretas sendi soldatojn al batalkampo, kie la celoj estas tiom necertaj, ke ecx la Estro de la Defenda Stabo diras, ke la konflikto "povus dauxri 50 jarojn".

Spirhaltiga estas la senprudenteco de cxi tio; nur la premo cxe Pakistano povus krei senprecedencan krizon tra la hinda subkontinento. Raportinte multajn militojn, mi cxiam trafigxas de la absurdeco de maldiligentaj politikistoj, kiuj avidas adiauxkisi junajn soldatojn, sed kiuj mem ne kuragxus fronti talibanan hundacxeton.

En la epoko de pafsxipoj, niaj imperiaj estroj vualis sian perfortemon per la "moraleco" de siaj agoj. Blair tute samas. Same kiel ili, lia selektema moralado evitas la plej fundamentan verajxon. Nenio pravigis la mortigon de senkulpaj homoj en Usono je la 11a de septembro, kaj nenio pravigas la mortigadon de senkulpaj homoj en iu ajn alia loko.

Mortigante senkulpulojn en Afganio, Blair kaj Bush kauxras cxe la nivelo de la krima atenco en Novjorko. Kiam oni uzas sxprucbombojn, "eraroj" kaj "fusxoj" estas preteksto. Murdo estas murdo, cxu oni trafas konstruajxon pere de aviadilo, cxu oni komplotas kaj ordonas pri gxi de la Ovala Oficejo [oficejo de la usona prezidento] kaj Downing-Strato [oficejo de la brita cxefministro].


Patro priploras siajn mortintan filon post la bombadaj eraroj en Kabulo

Se Blair vere kontrauxstarus cxian terorismon, li rezignigus Brition pri armilvendado. Je la tago mem de la atako kontraux la gxemelaj turoj, "armila foiro", kiu vendis terorarmilojn (ekz-e sxprucbombojn kaj misilojn) al diversaj tiranuloj kaj malatentuloj de homaj rajtoj, malfermigxis en la londona dokregiono, plene subtenate de la Blair-registaro.

La plej granda acxetanto de britaj armiloj estas la mezepokeska sauxdarabia regximo, kiu senkapigis herezulojn kaj kiu naskis la religian fanatismon de Talibano.

Se li vere volus montri "la moralan fortikecon de Britio", Blair farus kiel eble plej multe por nuligi la minacon pri perforto en tiuj mondopartoj, kie trovigxas grandaj kaj pravaj malkontentoj kaj koleroj.

Li farus pli ol simple proponi gestojn; li postulus, ke Israelo cxesigu sian kontrauxjuran okupacion de Palestinio kaj retirigxu interne de siaj landlimoj de antaux la milito de 1967, kion ordonis la Sekureca Konsilio, en kiu Britio estas konstanta membro.

Li postulus finon de la genocida embargo, kiun UN -- efektive, Usono kaj Britio -- trudas al la suferanta popolo de Irako dum pli ol jardeko, rezultigante la mortojn de duonmiliono da infanoj malpli ol kvinjaraj.

Jen pli da infanmortoj en cxiu monato ol la nombro pereinta en la Monda Komerco-Centro.

Montrigxas indikoj, ke Vasxingtono baldaux etendos sian aktualan "militon" al Irako; sed, nekonate cxe la pli multaj el ni, preskaux cxiutage RAF kaj usonaj aviadiloj jam bombadas Irakon. Mankas anoncoj. Mankas televidaj informoj. Tiu teroro estas la plej longedauxra angla-usona bombadkampanjo post la Dua Mondmilito.

La "Wall Street Journal" raportis, ke frontas Usonon kaj Brition "dilemo" en Irako, cxar "restas malmultaj celoj". "Ni celas la solan restantan necesejon," diris usona oficialulo. Tio, antaux du jaroj, kaj oni ankoraux bombadas. La kosto por la brita impostpaganto? Gxis nun, 800 milionoj [da pundoj, supozeble].

Laux interna UN-a raporto pri kvinmonata periodo, 41 elcentoj de la mortintoj / vunditoj estas civiluloj. En norda Irako, mi renkontis virinon, kies edzo kaj kvar gefiloj trovigxis inter la mortintoj listigitaj en la raporto. Li estis sxafisto, kiu prizorgis siajn sxafojn kun sia maljuna patro kaj gefiloj kiam du aviadiloj atakis ilin; cxiu el tiuj atakis. Temis pri malfermita valo; mankis proksimaj militaj celoj.

"Mi volas vidi la aviadiston, kiu faris tion," diris la vidvino apud la tombo de sia tuta familio. Por ili, ne okazis diservo en la Katedralo de Sankta Pauxlo kun cxeesto de la Regxino; mankis rokkoncerto kun Paul McCartney.

La tragedio de la irakanoj kaj palestinanoj kaj afganoj estas verajxo, kiu estas la tuta kontrauxo de iliaj karikaturajxoj en la pliparto de la okcidenta informilaro.

Tute ne estante la teroristoj de la mondo, la granda plimulto de la islamaj popoloj de la Meza Oriento kaj suda Azio estas la viktimoj de teroro -- viktimoj pliparte de la ekspluatado fare de la Okcidento de valoraj naturaj rimedoj en aux apud iliaj landoj.

Ne okazas milito kontraux terorismo. Se oni militus kontraux terorismo, la Regxaj Marsoldatoj kaj SAS sturmus la strandojn de Florido, kie rifugxas pli da CIA-salajritaj teroristoj, eksaj latinamerikaj diktatoroj kaj torturistoj, ol en kiu ajn alia loko de la mondo.

Tamen okazas dauxra milito de la potencaj kontraux la senpotencaj, kun novaj sinpravigoj, novaj kasxitaj celaroj, novaj mensogoj. Antaux ke alia infano mortas perforte, aux kviete pro malsatego, antaux ke oni kreas novajn fanatuloj en kaj oriento kaj okcidento, jam temp' esta' ke la homoj de Britio auxdigu siajn vocxojn kaj metu punkton al cxi tiu frauxda milito -- kaj postulu tiajn auxdacajn, imagemajn, senperfortajn iniciatojn, kiuj bezonas veran politikan kuragxon.

Antaux kelkaj tagoj, la gepatroj de Greg Rodriguez, junulo kiu pereis en la Monda Komerco-Centro, diris la jenon: "Ni legas suficxe en la novajxoj por senti, ke nia registaro celas perfortan vengxon, kun antauxvido, ke filoj, filinoj, gepatroj, amikoj en foraj landoj mortos, suferos, naskos novajn malamojn kontraux ni. Ne tiel ni agu ... ne laux la nomo de nia filo."

[tradukita el la angla de Don HARLOW por esperanto-politiko@yahoogroups.com; HTML-igita de Stefano KALB].