Reviziita je 2000.02.16
© 2000 AAEE

Kio estas la AA-Literaturo ?

AA havas propran literaturon, kies plej grava kaj esperantiginda ero estas la t.n. "Granda Libro" (aŭ, laŭ mia lingvouzo, "La Librego"), preskaŭ 600-paĝa volumo angle titolita Alcoholics Anonymous kaj kutime nomata "The Big Book".

La celo de La Librego (kaj de plej multaj aliaj AA-literaturaĵoj) estas helpi al alkoholuloj, ke ili rekonu sian problemon, trovu solvon, kaj restu sobraj. La dua libro sur la AA-breto estas Twelve Steps and Twelve Traditions ("12 Paŝoj kaj 12 Tradicioj"), kutime nomata "the 12 and 12" aŭ "the 12-by-12" ("la 12 kaj 12" aŭ "la 12 oble 12"), kiu rakontas la pensojn de Bill W., unu el la kunfondintoj de AA, pri tiuj 12opoj sur kiuj baziĝas la "programo" (paŝoj) kaj la organiza strukturo (tradicioj) de AA.

Ne ĉiuj AA-verkoj havas ĝuste tian celon; troviĝas ankaŭ verkoj, kiuj celas informi pri AA al nealkoholuloj (ekzemple, al kuracistoj), kaj aliaj, kiuj celas informi la AAanaron pri sia societa historio.

Unu el la ĝefaj celoj de mia AATTTejo estas prezenti al la publiko la AA-literaturon en Esperanto.

Ĉi tie vi trovos ligilojn por legi tiajn tradukojn. Nun nur unu pretas, nome tre simple enkonduka flugfolieto:


Al mia ĉefa AA-paĝo returne

Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo