Ekrigarde al A.A.

Kio estas A.A.?
Alkoholuloj Anonimaj estas libervola, tutmonda kunularo de viroj kaj virinoj, el ĉiuj medioj kaj metioj, kiuj kunvenadas por atingi kaj konservi la sobrecon. La sola postulo por aliĝi estas deziro ne plu drinki. Ne pagendas kotizo nek takso por A.A.-membreco.

Aktuala membraro
Oni taksas, ke troviĝas ĉirkaŭ cent mil grupoj kaj 2 000 000 da membroj en preskaŭ 150 landoj.

Rilatoj kun eksteraj organizoj
La Kunularo adoptis politikon de "kunlaborado sed ne alligiĝo" kun aliaj organizoj koncernitaj pri la problemo de alkoholismo. Ni havas neniun opinion pri demandoj ekster A.A., nek apogas nek oponas iujn ajn aferojn.

Kiel A.A. Subteniĝas
Dum la jaroj, Alkoholuloj Anonimaj konfirmis kaj fortigis tradicion de esti plene sinsubtena kaj de nek peti nek akcepti donacojn de nemembroj. Interne de la Kunularo, la maksimuma sumo, kiun unuopa membro rajtas donaci, estas mil usonaj dolaroj jare.

Kial Alkoholuloj Anonimaj "Anonimas"
La Anonimeco estas la spirita fundamento de A.A. Ĝi disciplinas la Kunularon sin regi laŭ principoj anstataŭ personecoj. Ni estas societo de egaluloj. Ni strebas por konatigi nian programon de resaniĝo, ne individuojn, kiuj partoprenas en la programo. Anonimeco en la publikaj komunikiloj estas certigo al ĉiuj A.A., precipe al novaj anoj, ke ilia A.A.-membreco ne estos malkaŝita.

Ĉiu Rajtas Ĉeesti Malfermajn AA-Kunvenojn
Iu ajn rajtas ĉeesti malfermajn kunvenojn de A.A. Ĉi tiuj kutime konsistas el paroladoj de gvidanto kaj du aŭ tri parolantoj, kiuj parolas pri la spertoj rilataj al sia alkoholismo kaj al sia resaniĝo en A.A. Iuj kunvenoj okazas por la specifa celo de informi la nealkoholulan publikon pri A.A. Kuracistojn, klerikojn, kaj publikajn funkciulojn oni invitas. Fermitaj diskutkunsidoj estas sole nur por alkoholuloj.

Kiel A.A. Komenciĝis
A.A. estas komencita en 1935 far Novjorka akcimakleristo kaj Ohia ĥirurgo, ambaŭ nun forpasintaj, kiuj estis "senŝancaj" ebriuloj. Ili fondis A.A.-n klopodante helpi aliajn suferantojn de la alkoholisma malsano kaj resti mem sobraj. A.A. kreskis per la formiĝado de aŭtonomaj grupoj, komence en Usono kaj poste ĉirkaŭ la mondo.

Kiel Trovi A.A. en Via Urbo
Serĉu "Alcoholics Anonymous" (aŭ la lokalingvan ekvivalenton) en la loka telefonlibro. En multaj urboj, centra A.A.-oficejo--aŭ "intergrupo" (kie deĵoras ĉefe A.A.-volontuloj)--volonte respondos viajn demandojn aŭ direktos vin al tiuj, kiuj povas respondi. Se vi ne trovas A.A. en la loka libro, skribu (prefere en angla, franca, aŭ hispana lingvo) al

A.A. Ĝenerala Serva Oficejo
Box 459
Grand Central Station
New York, NY 10163
Usono/USA

aŭ (esperantlingve) al

Grupo "Sobraj Verduloj"
Box 30091
Seattle, WA 98103
Usono/USA

Kion A.A. Ne Faras
A.A. ne: konservas dosierojn nek kaz-historiojn pri siaj membroj ... entreprenas nek aŭspicias esplorprojektojn ... aliĝas al "konsilioj" aŭ socialaj instancoj ... gvatas nek provas regi siajn membrojn ... faras medicinajn aŭ psikiatriajn prognozojn nek disdonas medikamentojn aŭ psikiatriajn konsilojn ... provizas "elsekigajn" aŭ flegajn servojn aŭ sanatoriojn ... donas religiajn servojn ... provizas loĝejojn, manĝaĵojn, vestojn, postenojn, monon, nek aliajn bonfartajn aŭ socialajn servojn ... liveras familian aŭ karieran konsiladon ... liveras leterojn de atesto al honorliberigaj instancoj, kortumaj funkciuloj, socialaj instancoj, dungantoj ktp.

Ĉi tiu folio enhavas provizoran tradukon de la teksto de "A.A. at a Glance", folio aprobita de la Ĝenerala Serva Konferenco de A.A. La tradukon faris kaj disdonas la unua esperantlingva A.A.-grupo, "Sobraj Verduloj".


Al la hejmpaĝo (angla/franca/hispana) de la Novjorka Oficejo de A.A.
Al mia paĝo pri la AA-Literaturo returne

Tiu ĉi paĝo estas parto de
La Lilandejo