La plej bela nuna Retbiblio en Esperanto estas ĉe esperanto.nu, tie ĉi. Se vi preferas la iksokodajn tekstojn, vi povas provi ĉi tiun. La pioniro de unikodaj retbiblioj en Esperanto estas Karlo Pov, kaj mi danke agnoskas lian fruan agadon tiurilatan. Estas rimarkinde, ke la nunaj retbiblioj havas la Londonan tekston laŭ la protestanta kanono; Karlo Pov provizis nin per kaj la protestanta kaj la judisma kanonoj. Ĝis nun mi ne trovis la kromkanonajn librojn en la reto, nek entute en Esperanto, kvankam antaŭ multaj jaroj IABO anoncis sian intencon eldoni aŭ almenaŭ traduki "ekumenan Biblion". Se iu leganto scias, kiel progresas tiu projekto, aŭ kie trovi la koncernajn librojn (temas pri la libroj, kiujn protestantoj ĝenerale ne rigardas kiel partojn de la biblia kanono, sed kiujn akceptas kiel kanonajn aliaj eklezioj (Romkatolika, ortodoksiaj, ktp). |