Danielo Bouxno
Danielo Boŭno
paŭzas dum ĉasado

Danielo Boŭno
(Daniel Boone)
Usona pioniro

Danielo BOŬNO [aŭ Danjel Buno — li estis eksterordinare mallerta ortografiisto!] (1735?-1820) estis usona pioniro kiu konstruis la unuan vojon trans la montaron Apalaĉan en la regionon, kie nun situas la ŝtato Kentukio.
misliteruma gravurajxo sur arbotrunko

     Li estis mia sepa-generacia praonklo.

     Ne ekzistas ĝenerala konsento pri lia naskiĝodato. Modernaj anglalingvaj libroj ofte donas la daton 1734.11.02, kaj la familia registro (enskribita de lia onklo Jakobo) indikas, ke li naskiĝis je 14 julio 1732, sed plej multaj biografoj skribis, ke li naskiĝis en (plej ofte la 11an) februaro 1735, kaj unu (skribante en 1840) eĉ asertis 1746. Kiam li mortis, la 26an de septembro 1820, la nekrologistoj indikis, ke li mortis "en sia 90a jaro", kio ŝajnas argumenti por naskiĝo en 1731 aŭ eĉ 1730... Lia patro, Eskviro Boŭno (angle Squire Boone), venis el Anglujo en la britan kolonion Pensilvanio, kie li ekloĝis okcidente, apud la setlolimo. Tie Danielo naskiĝis. Kiam li havis ĉirkaŭ 18 jarojn (supozante, ke li naskiĝis en 1732), la patro transloĝigis la familion al la valo de la rivero Jadkina (Yadkin River) en la kolonio Norda Karolino.

     En 1769, kun kvin kunuloj, Danielo ekmigris okcidenten en la landon nomatan Kentukio. (daŭrigota)


La fonmuziko (midio) estas la uverturo el usona televidprogramo Daniel Boone antaŭ kelkdek jaroj.
Temlisto de Enciklopedio Cigneta