(Sankta / Papo) Silvestro I

vivis ? - 335
papis 314-335

Silvestro (latine SylvesterSilvester) naskiĝis en Romo kaj sekvis s-tan Miltiadon (= Melĥiado [Miltiades = Melchiades]) sur la papa trono; lin mem sekvis s-ta Marko (Marcus). Li papiĝis en la jaro post la jura agnoskiĝo de Kristanismo far la imperiestroj Konstanteno (Constantinus) I kaj Licinio (Licinius) (j. 313). Konstanteno konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de s-ta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la unua Nicea Koncilio (j. 325), la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la fraŭda Donaco de Konstanteno la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italujo. Kvankam mankas informoj pri lia naskodato, en la eklezia kalendaro oni solenas lin je la 31a de decembro, pro kio en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj ĝiajn novjarajn festojn, Silvestro.

"Silvestro la Naviganta Kato" (mia jarfina retkarto al la vizitantoj en la jaro 1997)

La fona muziko estas la himna melodio St. Sylvester komponita de John Bacchus Dykes. MIDI