Diversaj Kantoj

Anekso

Annexation

elangligis Marta EVANS kaj ROS' Haruo
la originalo estas anonime verkita en Anglujo ĉ. 1846
krom la lastaj (verdaj) strofoj, kiujn verkis Linda ALLEN en 2004

Janki-Dudal kaptis jam Oregon kaj Texas,
En la landon paŝas kaj kviete ĝin aneksas

Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,
Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.
Nun Kanadon volas li, kaj eĉ Kalifornion,
Englutinte ilin, fajfos gajan melodion.
Ĝabez Honan ĵuras, plenumiĝos la okupo:
"Poste al ni Sandomingo falos, kaj eĉ Kubo."
Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,
Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.
Janki havas multon sed ne multe kontribuis:
Angloj por ĝi pagis, irlandanoj ĝin konstruis.
Al Janki-Dudal, malbonŝanco kontraŭ l' Okcidento.
Hura por Kanado, kaj hurara por Demento!
Janki-Dudal dudal-du, Janki dudal-dando,
Ni ne bezonas sklavojn nek avidas pri mentbrando!
En SUVoj kaj humvioj Janki veturadi amas;
Sed arabar' la nafton tenas - tio iom lamas.
Do Janki kontraŭ naftolandoj kreas militkrizon,
Por savi tutan mondon - kaj benzinan la provizon!
Janki-Dudal dudal-du, Janki dudal-don-don',
Pensas, kiom ĝuus li posedi tutan mondon.
Al Janki malmultekoste vesti ege gravas,
Tutmondajn laboristojn servutigi tial pravas.
La mondon Janki celas regi, do muskolojn fleksas:
Post la soldatar', korporacie ekaneksas.
Janki-Dudal dudal-du, Janki dudal-don-don',
Pensas, kiom ĝuus li posedi tutan mondon.


Janki-Dudal dudal-du', Janki-Dudal-dujo,
Ho, Meksiko, gardu vin, kaj ankaŭ vin, Britujo.

Fontoj: Kantu Kanade (1984)
kaj ROS' Haruo (2004)

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2004.09.27.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
ROS' Haruo