Apudmoskvaj vesperoj
(unua versio первый вариант)
Подмосковные вечера
(по-эсперанто)
En ĝardeno jam eksilentas bru
Tute Ĉesis ĝi ĝis maten
:||: Kiom plaĉas nun sub ĉiela blu
Apud moskva urb en somer. :||:
Jam ne movas sin la rivera flu.
Luno kovris ĝin per arĝent.
:||: Kaj aŭdiĝas kant en vespermalfru
Kaj senvortas ni en silent. :||:
Amatino, vi kun subtila spir
Ne rigardas min kun bonvol.
:||: Malfacilas tre la konfesa dir
Ne kapablas mi al parol. :||:
Matenruĝo jam tre proksimas nun.
Do mi petas vin kun sincer,
:||: Ne forgesu vi noktan lumon nun
Apud moskva urb' en somer. :||:
Fonto: Kantfesto I, red. Marta Evans, eld. 1982, p. 22
Paĝo pri la kanto Alia traduko de la kanto (el Interreto)
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.04.01; reviziita 2001.07.06.