Apudmoskvaj vesperoj
(dua versio — второй вариант)
Подмосковные вечера
(по-эсперанто)


Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
Ĉio dormas nun tie ĉi
:||: Kiel ŝatas ja, se vi scius nur,
     Apudmoskvajn vesperojn mi. :||:

Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river'.
:||: Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
     En mallaŭto de la vesper'. :||:

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
:||: Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
     Kio ardas en la anim'? :||:

Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'...
:||: Tenu en memor', tenu en la kor'
     Apudmoskvajn vesperojn ni. :||:

Fonto:
http://perso.wanadoo.fr/michel.slagmulder/nikantu.htm

Paĝo pri la kanto

Alia traduko de la kanto (el Kantfesto I)


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.04.01; reviziita 2001.07.06.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'