Diversaj Kantoj

La Bosko Fraksena

The Ash Grove | Llwyn On
Kimra tradicia kanto kun diversaj tekstoj
William HARVERY esperantigis konatan anglan tekston de John OXENFORD

  1. La bosko fraksena tre klare parolas

    Per vortoj blovataj de l' vento el ĝi;
    Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas,
    Vizaĝoj amataj rigardas al mi.
    En revo malnovaj amikoj aperas,
    Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor';
    Kun flustro mallaŭta folioj susuras
    Ĉe l' bosko fraksena, la hejmo de l' kor'.

  2. Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas,

    Ariojn malnovajn aŭdadas orel';
    Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas,
    Amikoj revenas al ter' el ĉiel'.
    En ĉiu angulo vidiĝas najbaro,
    La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
    Rigardas min ame malnov-amikaro
    El bosko fraksena, la hejmo de l' kor'.


Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.23. Fonto: Kantaro Esperanta, n-ro 92 (1926).
TTT-Himnaro Cigneta, kies midion mi prunteligis ĉi tie, havas himnon laŭ la sama melodio, Nun ĉio vivanta.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'