Diversaj Kantoj

Ĝeko estis ja maristo

Jack was every inch a sailor

elangligis Marta EVANS, ĉ. 1982
unue eldonita en Kantfesto I

Antaŭ dudek kvin aŭ tridek jaroj la lumon vidis Ĝek’.
Li venis en ĉi mondon mornan al la ŝip-ferdek’.
Li naskiĝis sur la patra ŝip’ dum ŝtorma maten-fru’
Je dudek kvin aŭ tridek mejloj for de Bakalhu’.

Ĝeko estis ja maristo, restis ĉiam balenisto.

Ĝeko estis ja maristo, li naskiĝis sur la blua mar’.

Kiel lia patro antaŭ li, li iris al Labrador’.
En Inĝenharbo fiŝis li; ĝi estas viv-labor’.
Velante hejmen dum nebul’ en ŝtormo sen haven’
Jen falis per ond’ en maron Ĝek’. Englutis lin balen’.

Ĝeko estis ja maristo, restis ĉiam balenisto.

Ĝeko estis ja maristo, li naskiĝis sur la blua mar’.

Al Golf’ Bafina rapidis ĝi, baleno ja en hast’.
Ĝi ĉiam blovis ŝaŭmon for, ŝpruciĝis akva vast’.
"Mi devas iri," kriis Ĝek’, "el tiu ĉi kazern’."
Per vosto turnis li l’ balen-eksteron al intern’.

Ĝeko estis ja maristo, restis ĉiam balenisto.

Ĝeko estis ja maristo, li naskiĝis sur la blua mar’.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.03.31. La fona midio estas iom rapida, precipe por lernantoj. Jen pli facile kunkantebla aranĝo, kaj jen iom pli ornamita versio




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'