Diversaj Kantoj

Kanto de Fraŭlineto

The Old Maid’s Song
Come a landsman, a kinsman, a soldier or a sailor

elangligis William AULD kaj Margaret HILL,
unue eldonita en Floroj sen kompar’, 1973

Rekantaĵo:

Venu bardo, stevardo, soldato aŭ maristo,
flutisto, dancisto, gajul’ aŭ ŝufaristo,
riĉulo, povrulo, kreten’ aŭ abato,
ja ne mortu mi fraŭline, min prenu pro kompato.

Fratinon pli junan ol mi mi iam havis,
ŝi havis abundajn amantojn kaj tre pavis,
sed mi je amantoj estadis tre manka
kaj pri kiu ajn amanto mi estus ege danka.

Alia fratin' estis turpa kaj malsprita,
eĉ ne deksesjara fariĝis ŝi svatita,
eĉ ne dekokjara — filinon kaj filon,
kaj jen mi, kvardeksesjara, ne havas jam similon.

Neniam mi plendus, neniam mi ĵaluzus,
volonte taverne la edzo sin amuzus;
dum tie li drinkus mi hejme laborus,
juĝu mem la tuta mondo, ĉu mi ne tre valorus?

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.08.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'