Diversaj Kantoj

Sep ĝojoj

The First Good Joy That Mary Had

Esperantigis William Auld
kaj Margaret Hill

  1. L'unua ĝojo de Maria estis ĝoj' de un';
    Jesuon Kriston vidis ŝi en novnaskita jun'.
    En novnaskita jun', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  2. La dua ĝojo de Maria estis ĝoj' de du;
    Jesuon Kriston vidis ŝi -- lamuloj marŝis plu.
    Lamuloj marŝis plu, bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  3. La tria ĝojo de Maria estis ĝoj' de tri;
    Jesuon Kriston vidis ŝi tralegi en Bibli'.
    Tralegi en Bibli', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  4. La kvara ĝojo de Maria estis ĝoj' de kvar;
    Jesuon Kriston vidis ŝi -- revidis blindular'.
    Revidis blindular', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  5. La kvina ĝojo de Maria estis ĝoj' de kvin;
    Jesuon Kriston vidis ŝi -- mortinto levis sin.
    Mortinto levis sin, bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  6. La sesa ĝojo de Maria estis ĝoj' de ses;
    Jesuon Kriston vidis ŝi sur kruco laŭ promes'.
    Sur kruco laŭ promes', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.
  7. La sepa ĝojo de Maria estis ĝoj' de sep:
    Jesuon Kriston vidis ŝi en reĝa ĉielŝveb'.
    En reĝa ĉielŝveb', bonulo, kaj ĉiuj benu Lin;
    la Patro, Filo kaj Spirit' eterne kaj sen fin'.

Aperis en Kantanta Mia Bird', British Esperanto Association, 1973

Reviziita kaj midie ekipita je 2002.04.05. Kaj jen iomete pli plena aranĝo.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'