Kanto de Vagabondo

Verkis Kolomano Kalocsay, en Streĉita Kordo, 1931
Mi ne scias, kiu komponis la melodion

Teksto kaj muziko laŭ Kantfesto I
  1. La polv' sur mia plando :
       Jen estas mia lando.
    Kaj lito mia : ĉies ter'
       Kovrilo mia : la vesper'.
           Birdar' al mi deĵoras
                  Per amuzanta ĥor',
           La nuboj min priploras
                  Se tuŝus min dolor'.
    Hej, hola! Kia granda ĝoj' :
    Facila vag' sur landa voj'!
  2. Mi vagas preterfluge,
       Sencele kaj senjuge,
    Kaj al knabino, al amik',
       Neniam ligu min radik'.
           Radiko ja profunde
                  Penetras en la ter'
           Kaj ĝi ŝiriĝos vunde.
                  Ni ŝparu pri l' sufer'.
    Hej, hola! Kia granda ĝoj' :
    En sola vag' sur landa voj'!
  3. En blu' de malproksimo
       Sin banas la animo,
    Dum inter prema ĉambra lim'
       La koron kovras ranca ŝim';
           Filistro-invalido
                  Do putru en la niĉ'!
           Mi saltas el la sido
                  Kriante pro l' feliĉ',
    Se vokas min por granda ĝoj',
    Por nova vag' la landa voj'!
  4. Ĉu lumas sort', ĉu nigras,
       Mi prifajfante migras,
    Kaj kiam kontraŭ la stomak'
       Malsato venas por atak',
           Dum la stomak' eksonas
                  Grumblante, kun riproĉ',
           Mi prime fajfon donas
                  Al ĝia basa voĉ'.
    Hej, hola! Kia granda ĝoj' :
    Eĉ la malsat' sur landa voj'!
  5. Kaj se pleniĝis listo,
       Kaj venos la falĉisto,
    Post mi edzino kaj infan'
       Ne ploros orfe kaj sen pan'.
           Mi falos en la neĝon :
                  Adiaŭ, bela vag'!
           Kaj la primorta preĝo
                  Nur estos korva grak'.
    Anoncos poste hunda boj'
    Kadavron sur la landa voj'.

Reviziita kaj midie ekipita je 2001.06.02.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'