Diversaj Kantoj

Varsovia Kanto

Pola revolucia kanto el la carisma epoko
(Angla versio havas la titolon "Whirlwinds of Danger")

  1. Nin kontraŭblovas la ventoj severaj,
    Kovras la ju_go nin per_ la obskur'.
    Fortas koler' de l' tiranoj malveraj;
    Dronas en den_sa nebul' la futur'.
    Tamen eklevas ni en fiero
    Flagon de nia laborista afer',
    La ruĝan flagon de morta batalo
    Kontraŭ la ju_go de la kapital'.

    Al lukto sanga, justa kaj sankta,
    Marŝu kun vol'_ la labora popol'!
    Al lukto sanga, justa kaj sankta,
    Marŝu kun vol'_ la labora popol'!

  2. La kamaradojn mortigas malsato,
    Kaj ĉu silen_tu ni an_taŭ la krim'?
    Kaj ĉu la junajn okulojn de l' frato
    La eŝafo_do plenigos je tim'?
    En la batalo bravaj luktantoj
    Ne malape_ros sen signo kaj spur'.
    Nomojn iliajn ripetos la kantoj
    De la triumfa libera futur'.

    Al lukto sanga, justa kaj sankta,
    Marŝu kun vol'_ la labora popol'!
    Al lukto sanga, justa kaj sankta,
    Marŝu kun vol'_ la labora popol'!

Fonto: Kantfesto I (KEA)

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.15.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'