Espera la StangoEspera la Standardo

Unu Lingvo, Unu Koro

Verkita de Ben ELMY
Fonto : Kantaro Esperanta, 1926

  1. "Unu lingvo, unu koro!" Jen deviz' de nia cel'!
    Ni elfaru veran eston el antikva la fabel',
    Kiam per la sama lingvo paroladis hom' kun hom',
    Pace, iu al alia, el diversa gent' aŭ dom'.
  2. Kiel en antaŭa tempo, ankaŭ ĉe la nuna scen'
    Pleje la malpaco kreskas nur el akra malkompren';
    El la scio fontas amo—baldaŭ ĉesus militad',
    Se nacioj kun parolus per komuna parolad'.
  3. Do klopodu ni konstante por nacia amikec'
    Per la lingva unuiĝo de la tuta homa spec';
    Plimultigu ni la penojn kaj la simpation, ĝis
    Plenumiĝos rev' poeta, per la tuta-monda kis'.*

    * "Dieser Kuss der ganzen Welt." — Schiller.

Melodio: Austria, Franz Joseph Haydn, 1797


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.07.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'