Al la Esperantistaro

F. J. West

(Rim.: la unuaj 13 notoj estas enkonduko; ne ekkantu ĝis post tio.)


Al la Esperantistaro
Tie ĉi kaj trans la maro
Nia samideanaro
   Turnas sin kun am'.
Malprosperu ĝi nenie,
Dio donu, ke ĝi plie
Kresku dum la jaroj ĉie,
   Ĝis grandega fam'.

      Kiel familioj vivu la nacioj,
      Kresku frata amikeco, ĉesu la envioj ;
         Baldaŭ homa militado
         Kaj ĝisnuna malamado
         Pro la interkomprenado
            Malaperos jam.


Altidea pacamanto,
* "konkiri" estas frua ekvivalento de "konkeri"; komence, ĝi estis norma Esperanto; nun, ĝi estas arkaika
Patro li de Esperanto,
Ĉiam estu la gvidanto
   Zamenhof al ni.
Ĉien lia lingvo iros,
Tutan mondon ĝi konkiros*,
Naciaron kune tiros
   Pro la ben' de Di'.

      Kiel familioj vivu la nacioj,
      Kresku frata amikeco, ĉesu la envioj ;
         Baldaŭ homa militado
         Kaj ĝisnuna malamado
         Pro la interkomprenado
            Malaperos jam.


Diru, dum la estonteco,
Pri la lingva utileco
Por afer' de ĉiu speco
   En la homa rond'.
Daŭre ni klopodu ĉiam,
Celon lasu ni neniam,
Ĝis la glora tago, kiam
   Aŭdos nin la mond'.

      Kiel familioj vivu la nacioj,
      Kresku frata amikeco, ĉesu la envioj ;
         Baldaŭ homa militado
         Kaj ĝisnuna malamado
         Pro la interkomprenado
            Malaperos jam.

Melodio: Rhyfelgyrch gwŷr Harlech, kimra melodio


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.10.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'