Espera la StangoEspera la Standardo

Antaŭen marŝas ni
Ĉe kareso de printempo

Agnes B. Deans

Ĉe kareso de printempo, sub la suno de somer',
En la regno de aŭtuno, dum blankiĝas vintra ter',
Ĉiam antaŭ ni flirtadas la standardo de l' esper',
     Kaj antaŭen marŝas ni.
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni.
"Via celo," oni diras, "estas rev' de fantazi',
Kaj la tempon tre valoran pro ĥimero perdas vi;
Kredas ni, ke post nelonge tute malaperos ĝi,
     Sed antaŭen marŝas ni.
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni.
En la nokto ni ne timas, ĉar briladas nia stel'
Kaj por nia kuraĝigo ŝajne diras el ĉiel':
Ĉiam iru vi antaŭen, proksimiĝas via cel' —
     Kaj antaŭen marŝas ni!
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni!
La adasismo de jena kvara strofo tiom agacis min, ke en la kantaro Donu Hejmon al mi... (kaj en la antaŭa lilandeja paĝo pri la kanto) mi aperigis nur la unuajn tri. Tamen, sento pri historia respondeco motivis min reenmeti ĝin, kvankam esprimante la esperon, ke oni baldaŭ revizios ĝin. La adasismo estis la plej grava peko de s-ano Deans.
La afero prosperadas, plimultiĝas la anar’,
En la glora estonteco estos fratoj la homar’;
Tiun tempon atendante, ni kuniĝas en kantar’,
     Kaj antaŭen marŝas ni.
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni!

Melodio: John Brown’s Body, anonima usona tendejhimna melodio
Ĉefa Nord-Armea marŝhimno de la Usona Enlanda Milito


Plibeligita kaj midie ekipita je 2001.04.01.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'