La Misvojo
Post densa mallumo ekzistas abismo

Fernando Redondo Ituarte

Post densa mallumo ekzistas abismo,
Al kiu la lingvo rapidas;

Ni semas malfidon per simpla sofismo,
Kaj certan disfalon ni vidas.

Kaj nin ne konvinkos eĉ pruvoj po miloj,
Aŭ klaraj rezonoj, aŭ bonaj konsiloj,
Ĉar ĉiel malhelpi jam de la komenco
Ni celas kun firma intenco.


Nur fuŝa, malbela, sen ia sukceso,
Ni vidas nepropran laboron.

Eĉ guto acida, falante sen ĉeso,
Doloras plej gajan la koron.

La moko, la rido, la indiferento,
Jen estas la iloj, en ĉiu momento,
Per kiuj ni provas, verŝante sarkasmon,
Velkigi la entuziasmon.


Ni plendas kaj plendas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj pasintaj pensante;

Cent horoj perdiĝas, mil horoj perdiĝas,
Ni plendas kaj plendas konstante.

“Laboru kaj fidu!” la homoj nin petas,
“Neniam!” en ĥoro ni krie ripetas,
Obstine gruntante — neniu nin dankos,
Sed tamen la plendoj ne mankos.


Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkintajn foliojn disĵetas,

Ni helpos la venton, kaj, refortigitaj,
Ni plenan disfalon profetas.

Eĉ kiam la krizo jam estas pasinta,
Kaj fido en koron denove veninta,
Obstine ni tedas per malpropagando
La homojn tra tuta la lando.


Fonto (teksto) : Esperanta Antologio, 2a eld., p. 55


Plibeligita kaj midie ekipita je 2001.08.26.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'