Zamenhof, Doktoro
Laŭdadu Aleksandron kaj Herkuleson vi

Teksto : Gabriel D. LEWIS

Melodio : British Grenadiers, brita popolmelodio

Laŭdadu Aleksandron kaj Herkuleson vi,
Hektoron kaj Lisandron, kaj nomojn tiajn ĉi;
Sed inter la herooj plej inda je honoro*
Estas nia glora Majstro, nia Zamenhof, doktoro.*

Laŭdadu la pentristojn kaj la poetojn vi,
La grandajn muzikistojn kaj multajn tiajn ĉi;
Sed inter la verkistoj plej inda je honoro
Estas nia fama Majstro, nia Zamenhof, doktoro.

Laŭdadu sciencistojn, kaj eltrovintojn vi,
Aŭ famajn vojaĝistojn, kaj multajn tiajn ĉi;
Sed inter geniuloj plej inda je honoro
Estas nia nobla Majstro, nia Zamenhof, doktoro.

Laŭdadu pacamantojn kaj filantropojn vi,
Aŭ bonajn la regantojn kaj ĉiajn tiajn ĉi,
Sed inter bonfaruloj plej inda je honoro
Estas nia kara Majstro, nia Zamenhof, doktoro.

* Aŭ, alternative, honor', doktor'

Lee Miller sendis al mi la tekston, kiun li prenis
el Kantaro Esperanta, BEA (Londono) 1926


Enretigita kaj midie ekipita je 2001.09.15.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'