Lulkantoj

Tra l' tuta nokt'
(Dormu, beb', kaj pac' atendos)

Tradicia kimra kanto
"Ar Hyd y Nos"

  1. Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt';
    Gard-anĝelojn dormo sendos tra l' tuta nokt';
    Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas,
    Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'.

  2. Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt';
    Paca restu koro via, tra l' tuta nokt';
    Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos,
    Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'.

  3. Vin anĝeloj prizorgados, tra l' tuta nokt';
    Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt';
    Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia;
    Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.

Fonto: Kantfesto I (KEA)

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.15.

La lastaj du strofoj troviĝas (jen) ankaŭ en Adoru kaj en TTT-Himnaro Cigneta, kiel vespera himneto.



Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'