Kanto de Suomi

Finna kanto

Fonto : Kantfesto I p. 10

Inda estas ĉiu ano de la vasta Sŭomiland';
Tamen kreskas ne la pano por dormema, vanta dand'.
Kreskas greno por pluganto, indas vera laboranto.

La la la la la la la la la la la la la la
La la la la la la la la la la la la.

Jam konata estas Finno kiel brava laborant';
Sovaĝejo kulturata per la man' de terplugant';
Li, en paco, tre lojala; en luktado, forta, ŝtala.

La la la la la la la la la la la la la la
La la la la la la la la la la la la.


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.13.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'