skotlandaj kantoj en Esperanto

Ver mi o

Gaela amkanto
Tradukita de William Auld

Fonto : Kantfesto I 76

    Ver mi o_ro van o, Ver mi o_ro van i,
    Ver mi oru o ho, Mi malĝojas sen vi.
  1. Se mi solas, kaj la mar' nokte hurlas en defi',
    Gvidas lumo de l' am' miajn paŝojn al vi.
    Ver mi o_ro van o, Ver mi o_ro van i,
    Ver mi oru o ho, Mi malĝojas sen vi.
  2. Mia harpo de la ĝoj', mia kora melodi',
    Gvida luno de l' nokt', vi lumadas al mi.
    Ver mi o_ro van o, Ver mi o_ro van i,
    Ver mi oru o ho, Mi malĝojas sen vi.


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.24.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'