Vintraj Kantoj

Jen venas ni kantante tostojn

Angle: Here we come a-wassailing

Tradicia Angla Kanto
Elangligis Liland Brajant ROS'

  1. Jen venas ni kantante tostojn tra la foliar';
    Jen venas ni vagante, belegaj sen kompar'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  2. El ligno rosmarena estas tosta taso. Se
    Vi verŝos ĝis la rando bieron el horde', ...

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  3. _ Ni ne estas almozuloj ĉiam en la strat',
    Sed viaj najbaridoj, gefiloj de konat'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  4. La ĉefserviston voku kaj ordonu jam, ke li
    Bieron al ni donu, ke bone kantu ni!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  5. Ni havas monujeton el elasta leda fel';
    Ni petas vin, ĝin garnu interne per moner'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  6. Elportu al ni tablon kaj ĝin kovru jam per tuk';
    Alportu da fromaĝo ŝima kaj kristnaska kuk'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  7. La mastron kaj mastrinon de la domo benu Di',
    Kaj tutan infanaron festantan apud vi!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!

  8. Geedzoj bonaj, dum vi sidas varme ĉe l' kamen',
    Pripensu nin vagantajn tra vintra la teren'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bonega nova jar',
    Dio benu vin per bona nova jar'!


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.11.22.
Alternativa melodio kaj alia strofo estas ĉe La mastron kaj mastrinon de la domo benu Di'.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'