Kantoj Vakeraj kaj Preriaj

La Stratoj Laredaj

The Streets of Laredo
(The Cowboy's Lament)

Anonima vakera versio de anonima irlanda popolkanto
Plenmano da laŭro (A Handful of Laurel)
Esperantigis Marta Evans, Kantfesto I, 1982
Redakte revizietis Liland Brajant Ros', Donu hejmon al mi..., 1997

Dum mi trapromenis la stratojn Laredajn,
(ho, venu, aŭskultu al morna rakont'!)
mi vidis vakeron volvitan linaĵe.
Volvite en blanko, li ŝajnis mortont'.

"Sidiĝu ĉi tie, aŭskultu kaj ploru,"
li diras al mi de la grund', sia lit'.
"Mi drinkis kaj vetis, kaj iu min pafis,
kaj baldaŭ forlasos min mia spirit'."

"Venigu sep ulojn por porti la ĉerkon,
kaj ankaŭ sep inojn : ploranta septet',
kaj sep ruĝaj rozoj ornamu la tombon :
plej bonŝanca nombro sur kuboj en vet'."

"Venigu vakerojn, la junajn, naivajn;
rakontu al ili kronikon de l' sort'.
Parolu pri aĉa, senbrida malbono,
kaj kiom danĝeras la vetluda sport'."

"Bonvolu alporti glaseton da akvo,
mi petas : ĝi estu la lasta komfort'."
Mi iris por fari, sed mankis la tempo :
sur strato Lareda alvenis la mort'.

Enretigita kaj midie ekipita je 2002.01.20.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.oocities.org/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'