Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

Feliĉegan Naskiĝtagon!

(melodio: Jingle Bells! / Tintilar’)

Teksto: DoKo Jordan (ŝanĝetita)
Muziko: “Jingle Bells”, James Pierpont, 1857
  1. Sidante sur la seĝ’,
    Malantaŭ vortareg’
    Longege serĉis ni,
    Kaj sole kaj en greg’
    Esprimon ĝustan por
    Saluti taŭge vin
    Dum naskiĝtage tostas ni
    Per rimoj kaj per vin’! Ho,
    Zamenhof! Zamenhof!
    Sanktulema vir’!
    Feliĉegan Naskiĝtagon:
    Jen nia dezir-o!
    Zamenhof! Zamenhof!
    Sanktulema vir’!
    Feliĉegan Naskiĝtagon:
    Jen nia dezir’!
  2. Ni serĉis tra la nokt’
    Konfesu ni sen blag’,
    Sed mankas simpla vort’
    Por via naskiĝtag’.
    Nur eblas kunmetaĵ’,
    Nur kvarsilaba vort’,
    Nur “Feliĉegan Naskiĝtagon”
    Jen kruela sort’! Ho,
    Zamenhof! Zamenhof!
    Sanktulema vir’!
    Feliĉegan Naskiĝtagon:
    Jen nia dezir-o!
    Zamenhof! Zamenhof!
    Sanktulema vir’!
    Feliĉegan Naskiĝtagon:
    Jen nia dezir’!

Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
(parto de "La Lilandejo"), kiu disponigis la midion,
aŭ al la Esperantisma Ludejo de DoKo Jordan, la verkinto