Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

Portu Lumon, Ho Ludovikego!

(melodio: Un Flambeau, Jeanette, Isabelle / Portu Torĉon, Ĵanet’ Izabela)

Teksto: DoKo Jordan
Muziko: Renesancepoka Sudfrancia Kristnaska Kanto
  1. Portu lumon, ho Ludovikego!
    Portu lumon al nia homar'!
    Ho heroo de Bi-alistoko,
    Ho-o majstreg' de forta voko!
    Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
    Ho! Ho! Kiel ni amas ĝin!
  2. Sekvu nin, ho vi esperantistoj!
    Venku kun ni, ho esperantar'!
    Ĉu ekstere la mond' krokodilas
    Dum esperante ni tril-trilas?
    Jen pre-tiĝas la mond' por venko!
    Jen pre-tiĝas la mond' por ni!
  3. Venkos ni kontraŭ baroj obstinaj,
    Venkos ni kontraŭ reĝo kaj car',
    Venkos ni super ĉiaj obstakloj,
    Se helpos nin cent mil mirakloj!
    Ho! Ho! Kiel la lingvo belas!
    Ho! Ho! Kiel ni amas ĝin!

Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
(parto de "La Lilandejo"), kiu disponigis la midion,
aŭ al la Esperantisma Ludejo de DoKo Jordan, la verkinto,
aŭ al la tradicia teksto "Portu torĉon, Ĵanet’, Izabela"
en TTT-Himnaro Cigneta.