Rakonto pri Du Urboj - 1898
(The Tale of Two Cities)
Esperantigita de ROS' Haruo, 2004
Ĉe l' bord' de l' potenca Skaĝito,
La hejm' de l' limak' kaj ruĝul',
Nelonge post mil okcent okdek
Sin levis vilaĝ', nome «Kul'».
Famiĝis rakontoj pri l' brava
Hakista-segista brigad'
Tranĉinta tra l' praarbarego
Ŝoseon por posta setlad';
Rakontoj pri aventuregoj,
Pri ursoj de doma ampleks',
Pri salmoj balen-dimensiaj,
Kaj mitoj de trolonga spec'.
Kaj baldaŭ, pro sinparademo
Ne taŭgis plu nom' de insekt';
Ĝin oni renomis do «Sedro»
Pro al la cedraro respekt'.
Sed nordokcidente de Sedro,
Jen Woolley leviĝis, kaj jam
Ekflagris daŭrema luktado
Feroca, najbara malam'.
Sed Woolley rampadis al Sedro,
Kaj Sedro repuŝis sen ĉes'
Ĝis ĉiuj preferis futuron
De paco kaj de unuec'.
Do formale la sago rompiĝis,
Ekregis trankvila kviet',
Kaj nun inter Sedro-kaj-Woolley
Dividas nur unu streket'.
Kaj mi kantas ĉar gloran futuron
La pasintec' donos al ni
Tri huraojn do por Sedro-Woolley,
Prosperu eterne plu ĝi!
Tiu ĉi poemo estas parto de la repertuaro kaj heredita tradiciaro de mia familio jam dum preskaŭ cent jaroj, sed nur antaŭ kelkaj jaroj mi sciiĝis pri ĝia historio, ke ĝin verkis iu Jessie ODLIN. Nun mi tradukas ĝin en Esperanton kaj enretigas ĝin (kun la fina strofo, kiun mi ne memoras el mia junaĝo).
Oni ne scias, ĉu s-ino Odlin intencis ĝin por kantado, sed mi trovis ke ĝi estas kantebla laŭ la irlanda melodio Old Rosin the Beau (MIDI), konata en Puĝetio kiel la melodio de The Lay of the Old Settler (La Lamenbrankula Bien'). Lastatempe mi lernis, ke tiu melodio estas jam ligita al la teksto kaj ke tiel infanoj kantas ĝin jam de jaroj en la lernejo de Kantono Skaĝita.
Kul': la unua nomo de Sedro estis "Bug", neformala vorto kun la ĝenerala signifo "insekto" (mi tradukis per "kulo" pro la rimo); ĝia fondinto, Mortimer COOK, nomis ĝin tiel honore al la loka moskitaro, sed lia edzino malŝatis la nomon (kaj ŝatis la arbojn) kaj finfine sukcesis ŝanĝi la nomon al "Cedro" por honori la lokan cedraron.
Baldaŭ oni iel-ial-aŭ-nenial ŝanĝis la literumon al "Sedro" (en la angla ambaŭ prononciĝas "Sidro").
Woolley prononciĝas "Ŭuli".