![]() |
![]() ![]() |
Ie inter Irkucko kaj Uralo, mi ne memoras precize (ĉu eble Ulan Ude?), ni akiris samkupeanon. Komprenu, la kupeoj havis po kvar litojn, kaj ni estis sesopo. Sekve, Panjo kaj la tri aliaj, pli junaj infanoj okupis kune unu kupeon, kaj mi kaj Paĉjo duone plenigis alian. Bone do, ni ekhavis samkupeanon. La novulo estis ukrajnano, vicadministranto de kolĥozo, kiu vizitis Siberion dum la ferioj kaj nun reiras hejmen, Ukrajnen. Komence, kaj ĝis post la mortpafiĝo de Robĉjo Kenedio, la vickolĥozestro ne multe parolis al ni. Li ne estis malafabla, sed li ne estis tre komunikema, kaj ni tute ne havis komunan lingvon. Sed fine, la lastan vesperon de nia samkupeaneco, li decidis komuniki ion.
Mi mem jam enlitiĝis, dormante en unu el superaj litoj (la alia estis sen okupanto). La ukrajnano venis al la kupeo, kie Paĉjo sidis sur sia lito legante. Li kunportis oranĝon, kiun li montris al Paĉjo kun gestoj indikante, ke ili dividu ĝin. Tion gestinte, li fermis la kupean pordon kaj diris, tuŝante sian bruston,
![]() |
Tion certiginte, la ukrajnano senŝeligis la oranĝon kaj donis duonon al Paĉjo, flankenmetante la ŝelpecojn, kaj elpoŝigis alumetujon. Li elprenis el la ujo 15 alumetojn kaj ordigis ilin sur la tableto apud la fenestro. Tiam li diris al Paĉjo, "Biblija?", kaj Paĉjo komprenis kaj elfosis el sia sako sian Novan Testamenton (versio New English). Bonŝance la Johana Apokalipso staras fine en la Novaj Testamentoj de ĉiuj lingvoj kaj eklezioj, pro tio la ukrajnano facile povis trovi la tekston, kiun li serĉis. Li trafoliumis ĝis Apokalipso 13.18 kaj fingromontris al ĝi por ke Paĉjo legu kaj komprenu:
Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.Post tio la viro rearanĝis la 15 alumetojn por montri la numeron de la besto. Poste li malordigis la alumetojn, kaj reordigis ilin jene por formi tipe sovetian stelon, rigardeblan ankaŭ kiel la "pentagramon" de Satanismo. Poste sekvis rusa vorto, kiun Paĉjo ne rekonis: þåòô. Konsultante la vortaron, Paĉjo trovis, ke ĝi signifas "diablo". Kaj finfine la baptisto rearanĝis la alumetojn, kaj montris tion al Paĉjo, kiu rekonis la rusan literumon de "Lenino", (ìåîéî). Certiginte sin pri tio, ke Paĉjo komprenas la terskuan signifon de la leciono, la ukrajnano rompis la alumetojn en po plurajn pecojn, zorge kunmiksis la pecojn kun la oranĝa ŝelo, kaj metis la tuton en la rubujon sub la tablo.
Tiel mia patro lernis, ke Lenino estas la Besto de la Apokalipso de Johano fakto kun multaj gravaj sekvoj por ni ĉiuj. ;-(