![]() |
![]() ![]() |
Subite, homoj komencas aŭdiĝi en la koridoro; pli kaj pli ili laŭtiĝas. Frapado ĉe la kupea pordo. Mia patro stariĝas kaj iras al la pordo, malfermas ĝin. Konsterno! La koridoron plenŝtopas homamaso tian, kian ni neniam vidis en Sovetio. Kvazaŭ Tokianaro preta por la metroo. Ni ne parolas ruse. Mi ankoraŭ ne scipovas Esperanton. La solaj homoj en la trajno, kiuj scipovas kaj la anglan kaj la rusan la usona diplomato kaj la novosibirska profesoro supozeble ebrias kaj ĉiuokaze ne disponeblas. Dum mia patro elfosas sian poŝ-vortaron, iu viro trabaraktas ĝis la fronto de l amaso, kaj kiam Paĉjo revenas al la pordo, tiu viro levas sian manon al sia orelo, kun la fingroj etenditaj por ŝajnigi pistolon, kaj diras laŭte kaj klare: "Robjert Kjenedi, PĤĤJJUUŬ!" Ni ne bezonas komunan lingvon por ekkompreni la teruran novaĵon, ĵus diskonigitan de la trajna radio, ke Roberto Kenedio mortis. La sintrudema mimo sidiĝas kun mia patro kaj kune, per la vortaro kaj kelkaj komunaj germanaj vortoj (por esti pastoro oni iam devis lerni la germanan!) Paĉjo kunmetas la novaĵon pli detale:
En Losanĝelesa hotelo Roberto Kenedio estas pafmortigita de iu cionisma teroristo.
Tiu somero de 1968 estis nervoza tempo en Sovetio kaj Eŭropo, ne nur en la Tet-frapitaj Usono kaj Vjetnamio. Eble vi memoras, ke ne longe antaŭe mortpafiĝis d-ro pastoro Marteno Lutero Kingo (juna); Ĉeĥoslovakio sub la reĝimo Dubčeka estis eksperimentanta pri humana socialismo (kaj timiganta Breĵnevon); laŭ la famoj aŭdeblaj en Siberio, ŝajnis probable ke tio estos la lasta somero de kapitalismo en Parizo ... kaj tamen, (ju pli) ĉio ŝanĝadis kaj (des pli) ĉio restadis senŝanĝa!
Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata;
Kaj ekzistas nenio nova sub la suno.- La Predikanto 1.9