  |
Verŝajne la urbo estis Ĥabarovsko, sed eble Irkucko. Ĉiaokaze, post la vespermanĝo nia ĉiĉeronino Inturista invitis nin promeni al la Parko Lenin. En tiu parko la rajdiloj kaj aliaj amuziloj estis plejparte tre krudaj kaj simplaj, ekzemple karuseleto, kiun oni devis mem puŝi por rotaciigi ĝin; sed troviĝis tie unu sola motorpelata aparato: grandega radoforma rajdilo, laŭ mia fantazio la plej granda tia rado, kiun mi iam ajn vidis, certe la plej alta, kiun mi mem iam spertis. Kaj krom la alto tiu rajdorado havis alian unikan trajton: dum ĝi rotaciis portante la benke sidantajn pasaĝerojn ĝis punkto alte super la urbo, kie la pejzaĝo krepuska estis efektive imponega, la rado samtempe ankaŭ rivoluis, tiel ke oni povis dum la rajdado ne nur vidi la urbon de altege, sed ankaŭ rigardi ĝin ĉiudirekten.  |
Post tiu impona kaj plezurdona rigardo al la urbo, kiu iom kontraŭpezis la krudan impreson donitan de la ceteraj rajdiloj, la ĉiĉeronino proponis, ke ni manĝu glaciaĵon, kiun vendas maljuna babuŝka el puŝĉaro. Ni volonte akceptis la proponon, kaj mia fratineto Sumiko, tiam ok-jara, ekdiris "Mi volas fragan!" Kaj la ĉiĉeronino devis klarigi al ni, iom embarasite, ke estas nur la vanila, nur la sola gusto, ... "Sed..." ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj rondiĝis pro miro, kaj oni povis vidi, ke ŝi parolas pri sia koncepto pri paradizo: "... kiam vi atingos Moskvon kaj Leningradon, vi trovos kvar gustojn!!!!!" Nu, por ni infanoj, kiuj naskiĝis en la usona kulturo de la 31 gustoj de Baskin kaj Robbins, kaj kiuj ĵus venis el Japanio, kie oni havis eĉ bananan kaj ĉokoladan dentopastojn, kvar gustoj da glaciĵo tute ne imponis, kaj la ideo pri nur unu gusto, vanila Henriko Fordo diris pri la aŭtoj, ke li vendos al vi ĉiun koloron, kiun vi deziras, kondiĉe ke ĝi estu nigra, kaj mi komencis suspekti Fordon pri komunisteco la ideo pri nur unu gusto ŝajnis absolute barbara! Ni komencis kompreni, en nia usoninfana maniero, kial la rusoj ĝenerale ne deziras transloĝiĝi Siberien.
Nu, ni ne manĝis glaciaĵon en Moskvo, ĉar ni estis je tiu tago iom vomemaj, sed en Leningrado, ĉe la Vintra Palaco, ni jes ja vizitis kioskon, kie oni vendis glaciaĵon, kaj ni frandis la kvar gustojn, kiuj por la ĥabarovska ĉiĉeronino difinis la Ĉielon: vanila, kaj vanila kun ĉokolada siropo, kaj vanila kun ĉokolada siropo kaj pistitaj arakidoj, kaj vanila kun ĉokolada siropo kaj pistitaj maizflokoj! Kaj niaj okuloj malfermiĝis kaj ni ekvidis, ke la siberianoj estas nudaj kaj devus honti. ;-)