shqip
Liland kaj la Albana

Kiam mi havis verŝajne 15 aŭ 16 jarojn, mi legis en iu populara konsultlibro, probable ĝi estis World Almanac (sed eble Information Please Almanac), la artikolon pri Albanio. Tiu libro en la sekcio pri landoj de la mondo donis, post la nomo de la lando, ĝian oficialan nomon kaj angle kaj en oficiala lingvo de la koncerna lando. La titolo de la almanaka artikolo aspektis proksimume ĉi tiel:

Albania

People’s Republic of Albania
Respublikë Popullore dhe Shqipërija

Mi vidis tiun vorton, "Shqipërija", kaj mi ekavidis ĝin ;-) . Dum miaj liceaj jaroj mi planis fariĝi la plej elstara usona civila spertulo pri la albana lingvo kaj ĝia literaturo. Mi klopodis ke la Universitato de Ĉikago — la sola usona universitato kie oni regule instruadis la albanan — akceptu min en tiun programon, kaj mi fantaziis, ke mi ricevos magistran kaj doktoran gradojn, de tiu universitato, pri tiu lingvo, kaj iam surkatedriĝos kiel la fakestro de la tiea programo pri lingvistiko, kalkulante ke mi pretos por tiu posteno proksimume tiam, kiam Eric Hamp (la tiama estro) emeritiĝos.

shqip
Leland and the Albanian

When I was probably fifteen or sixteen years old, I read in some popular reference book, probably the World Almanac (but it may have been the Information Please), the article on Albania. That book's section on the countries of the world gave, following the country's name, its official name both in English and in the country's official language. The title of the almanac article looked about like this:

Albania

People’s Republic of Albania
Respublikë Popullore dhe Shqipërija

I saw that word — Shqipërija — and I fell in lust with it. During my high-school years I planned to become the United States' leading civilian expert on the Albanian language and literature. I went to some lengths to make myself acceptable to the University of Chicago — the only American university that regularly taught Albanian — and I fantasized that I would get a master's and doctorate from that university, both in Albanian, and would one day take my seat as the Chairman of the linguistics department there; by my calculation I would be ready for that post about the time Eric Hamp (the incumbent) would be ready to retire.


Tiu ĉi paĝo estas parto de

La Lilandejo