La Mazateka Lingvo

Mia fratino Peggy Agee (kun siaj edzo Dan kaj gefiloj Jonathan, Sarah, Andrea kaj Matthew) laboras jam de jaroj inter la mazateka popolo de suda Meksikio, sub aŭspicio de la Somera Instituto de Lingvistiko (Biblitradukistaro Viklifa), kreanta skriban formon por la lingvo parolata en pluraj vilaĝoj de la Meksikiaj ŝtatoj Oaxaca kaj Puebla, malanalfabetigante la parolantojn, kaj tradukante en tiun novan skriblingvon la Biblion kaj aliajn legaĵojn.

La Fajfparolado Mazateka

La mazateka estas konata kiel unu el la lingvoj kiuj havas plene disvolvitan sistemon ebligante paroli trans longaj distancoj (ekzemple inter montaj pintoj) per fajfado. Jen citaĵo el American Indian Languages: Cultural and Social Contexts de Shirley Silver kaj Wick R. Miller (p. 176-7), kiuj bazis sian priskribon sur "Mazateco Whistle Speech" de George M. Cowan, en la gazeto Language (24:280-86, j. 1948):

La principo substitui muzikajn notojn al lingvaj trajtoj estas simpla afero, kaj kompareblaj sistemoj evoluis sendepende en pluraj partoj de la mondo. Alia ekzemplo el Ameriko [krom la flutparolado Kikapua el norda Meksikio, priskribita en kelkaj antaŭaj paĝoj de la libro - Liland] estas la fajfata kaj zumata parolado de la mazatekoj, indiana grupo situanta en la Meksikia ŝtato Oaĥako. Kiel observanto priskribis ĝin en 1948, la mazateka fajfparolado estas vira funkcio konstante uzata ĝis mezaĝiĝo. Knaboj lernas ĝin je proksimume la sama aĝo kiel paroli mazateke: maljunuloj tamen malofte uzas ĝin. Kvankam virinoj ne uzas ĝin, ili komprenas ĝin. Kontraste al la flutparolado de la meksikiaj kikapuoj, mazatekaj viroj kaj knaboj kutime fajfas nur al aliaj viroj kaj knaboj, kvankam okazas kelkaj situacioj de interseksa komunikado: ekzemple, se knabo fajfas mesaĝon al knabino (ekzemple, por turmenteti ŝin) — ŝi respondos parole — aŭ junaj knaboj fajfas responde al la parolitaj vokoj de siaj patrinoj.
     Fajfparolado estas plej uzata, kiam parolataj vortoj ne bone aŭdeblas trans distancoj. Viroj, disigitaj trans vasta area dum prilaborado pri terparceloj, ofte parolas inter si per fajfaĵoj; simile, vojaĝantoj sur padoj tenas sin en kontakto per fajfado. Oni uzas la fajfparoladon ankaŭ por voki aŭ atentigi iun (kvankam tiu persono eventuale situas en facila paroldistanco), por konversi sen malhelpi la parolajn konversaciojn de aliaj personoj, por sekrete komenti antaŭ nemazateko kaj por averti pri la alveno de fremduloj.
     Estas raportitaj fajfkonversaciojn kun daŭroj ĝis tri minutoj, kaj ŝajne mankas kialo, pro kiu tia konversacio ne povus daŭri senlime. Ĉar plej multaj mazatekaj fajfkonversacioj komenciĝas pri unu el iom limigita temaro, facile identigebla kultura kunteksto rapide establiĝas. Kio komenciĝis kiel fajfkonversacio je distanco, tio povas finiĝi kiel parolkonversacio kiam la interparolantoj reciproke proksimiĝas. En tiaj kazoj, oni povas laŭelekte preterpasi en la transiro de fajfado al parolado la kutimajn formalajn salutesprimojn, kiuj preludas al parolkonversacioj.
     La mazateka sistemo ne simple konsistas el signalaro, kun limigitaj signifoj, pri kiuj oni komune konsentis, kaj kontraste al la fajfaĵoj uzataj por signali al bestoj — signaloj sen parollingvaj ekvivalentoj — la sistemo estas bazita sur la parolata mazateka lingvo; tio estas, ĝi estas parolsurogato. Kiam oni petas de mazateko klarigon pri tio, kion persono "diris" per la fajfparolado, ri respondas per tre detala, laŭvorta traduko en la parollingvo.
     La fakto, ke la mazateka estas tona lingvo, faciligis la disvolvadon de parolsurogato bazita sur fajfataj notoj. La parolata lingvo havas kvar tonojn, kiujn (kun unu malgrava escepto) oni transigis en la fajfparoladon. En kaj parolado kaj fajfado, la ĉefa vorta akcento emfazas la finan silabon de la radikalo, kaj en ambaŭ komunikaj kanaloj, la intenseco de emfazado kaj la intervalo inter ton-niveloj varias laŭ tio, ĉu la komunikado okazas trans mallonga aŭ longa distanco: ju pli longa la distanco, des pli granda la intenseco kaj la intervalo. Krome, la distanco kaŭzas ŝanĝojn al la tonalo: kvankam oni altigas la tonalon por fajfi aŭ kriegi trans longajn distancojn, oni mallevas ĝis ĉe mallongaj distancoj aŭ se la konversacio estas sekretema aŭ kaŝema. La tonalon establas la unua parolanto. Ne teni la ĝustan tonalon, tio povas kaŭzi problemojn por la alia konversaciano, kiu eventuale miskomprenos frazon, kiu estas ĝusta je la ton-konturo sed mistonala.
     Iu ajn vorto aŭ frazo, kiun oni povas elparoli en la mazateka, oni povas ankaŭ fajfi. En la parola lingvo multaj vortoj kaj frazoj sekvas tute samajn ton-ŝablonojn, kaj konsonantoj aŭ vokaloj kutime distingas tone identajn vortojn kaj frazojn. Ĉar mankas konsonantoj kaj vokaloj en la fajfparolado, ambigueco ebliĝas kiam kunteksto permesas du aŭ plurajn interpretojn. La fajfado de personaj nomoj estas unu el la plej oftaj kaŭzoj de ambigueco, ĉar la mazatekoj uzas hispanajn nomojn kaj la asimilado de histpanaj vortoj kaj nomoj al la mazateka tonsistemo sekvas restriktitajn ŝablonojn: tiel, nomoj kiaj Modesto, Gustavo kaj Ricardo prenas ĉiuj la saman ton-ŝablonon, kaj ne ekzistas rimedo, krom la kunteksto, por disdiferencigi la nomojn. Malgraŭ eventuale eblaj ambiguaĵoj, la efektivaj kazoj, kie okazas konfuziĝo, estas malmultaj ĉar la situacioj en kiuj la fajfparolado okazas estas pli limigitaj ol tiuj, en kiuj oni uzas la paroladon, kaj la temobjektoj de la konversacioj kutime estas evidentaj.

Lingvoj (indeksa paĝo)
Tiu ĉi paĝo estas parto de

La Lilandejo