La "Gefilte"-Fiŝo

Gefilte-fiŝo estas tradicia fiŝ-bula plado
de aŝkenazaj (orienteŭropaj) judoj

Ingrediencoj:

3 kg da dolĉakvaj fiŝoj
     (tradicie, egalaj porcioj da koregono, karpo kaj ezoko)
5 cepoj
2,5 litroj da akvo
20 ml da salo
10 ml da pipro nigra
3 ovoj
200 ml da fridega akvo
3 ml da sukero
50 ml da maca aŭ biskota faruno
3 karotoj iom longe tranĉitaj

Instrukcio:
Fileigu la fiŝojn, konservante la kapojn, haŭtojn kaj ostojn.

Metu la fiŝajn kapojn, haŭtojn, kaj ostojn, 4 tranĉitajn cepojn, 10 ml da salo kaj 5 ml da pipro en 1,25 litrojn da akvo; boligu dum pretigado de la fiŝaĵo.

Muelu la fiŝfileojn kaj la ceteran cepon. Metu la muelaĵon en grandan bovlon. Aldonu la ovojn, ceteran akvon, sukeron, farunon kaj ceterajn salon kaj pipron. Hakmiksu ĝis alta grado de subtileco. Per malsekigitaj manoj, formu la miksaĵon en bulojn. Zorge faligu la bulojn en la bolantan fiŝakvon. Aldonu la karotojn. Malstrikte kovru la poton kaj malaltigu la kuirtemperaturon. Boletigu 90 minutojn. Dum la lastaj 30 minutoj tute malkovru la poton. Gustumu kaj ĝustigu la spicojn (aldonante salon, pipron aŭ akvon laŭbezone). Prenu for de la forno kaj aldonu la fridegan akvon. Prenu la fiŝbulojn el la supo kaj aranĝu ilin sur telero. Verŝu iom el la supo, tra kribrilo, sur la bulojn; aranĝu la karotojn ĉirkaŭ la bularo. Metu la teleron en fridujon, lasante ĝin tie dum almenaŭ du-tri horoj.

Prezentu la pladon kun krena saŭco (tradicie kun betoj aŭ betsuko aldonitaj pro koloro) por trempado.