http://www.purl.org/NET/mihxil/esperanto.html

Hejmpagxo de Mihxil'


nombrilo: ##
Nederlanda Angla

(ikse | oke)


[Besto]
Bonvenon en mia hejmpagxo!

Mi estas Michiel Meeuwissen <M.Meeuwissen@warande.uu.nl>, ne plu komencanta esperantisto. Se vi vidas bildojn entute, tiam vi eble demandas vin, kion tiu besto jen apuda cxi tie faras. Mi povas sciigi vin ke mi metas gxin cxi tien nur por tio ke gxi pliinteresigu cxi tiun pagxon iomete. La cetero ankaux interesas, kompreneble, sed cxiam bone estas esti malriskema.

Esperantajxoj kiujn mi faris:

Literaturaj tradukoj kaj tiaj:

  • Mia traduko Fromagxo (novelo de la flandra verkisto Willem Elsschot). Multe de cxi tiu mi tradukis kiel komencanto, sed mi ankoraux provas plibonigi gxin. Do bonvole sendu al mi la erarojn kiujn vi trovos. CXiuokaze cxi tiu granda laboro ege helpis min lerni esperanton.
  • Vi povas legi informon pri Elsschot cxi tie
  • En `Fromagxo' aperas poemo, sed en tiu la gxusta ritmo perdigxis. Mi do denove provis en La edzeco
  • Ankaux la germanan mi volis lerni do mi provis traduki `Vor dem Gesetz'. Esperante gxi farigxis Antaux la Legxo. Mi ricevis multe da helpo pri cxi tio, do mi auxdacas aserti ke cxi tiu traduko eble ecx bonas.
  • Pli nova entrepreno post tio farigxis traduko de bildrakonto de Marten Toonder. En Nederlando li estas fama pro la stranga lingvuzo, kaj do traduki povus esti interesa afero. Pli ol trionon de la pagxoj el la libro `De Bovenbazen' (La CXefestroj) mi jam faris, kun helpo de Johan Bleij kaj Linda Brussaard.
  • Poemoj kiujn mi antaux nelonge aux antaux longe verkis.
  • La profitulo Pri cxi tiu nederlanda novelo de Nescio mi ankaux okupigxis. Kiel Elsschot ankaux tipe nederlanda (aux `de nederlandflandra kulturo'). Timeblas ke neniu alia komprenas.... Sed tamen mi tre konsilas al cxiu legi tiun cxi tradukacxon! Aux ecx nur rigardi la pagxon, cxar tiun cxi tradukon mi ecx ilustretis.
  • Saidjah kaj Adinda Tiun cxi cxapitron el `Max Havelaar' jam kelkaj tradukis. Mi antaux kelkaj jaroj tamen nesciante tion ankaux provis, kaj kiel fingroekzercon mi plibonigis kaj ecx pretigis gxin antauxnelonge. Alia traduko ankoraux acxeteblas cxe UEA, mi ne konas gxin, sed kompreneble mi ankaux esperas ke vi acxetu tiun.
  • Karaktero La unua cxapitro el la fama libro de Bordewijk. La filmo de la regxisoro Mike van Diem en 1997 gajnis la Oksar-premion por la plej bona eksterlanda filmo.
  • La prunoarbo Elnederlandigita fama poemo de Hiëronymus van Alphen.
  • Apenaux menciindaj estas La vesperoj kaj La elektrilo de Wimshurst.
  • [nova] Kaj kelkaj aferoj kiujn mi nur entajpis: Poemoj de Achterberg, La Nederlanda himno (el la Belga antologio :-) )
  • [nova] Kaj jen poemo/rakonteto kiun mi tradukis el la Afrikansa lingvo. Temas pri sxtelita televidilo, kaj ial mi trovis la originalon suficxe amuza..
Aliajxoj:
  • Programeto por `riismigado'
  • Artikolo por JEN pri la VEK-ejo, kiun mi skribis.
  • Resumo pri eta esplorado kiun mi faris.
  • Amiko petis cxu mi povu provizi esperantan tradukon de pagxo pri supervivada kuro. Eble ankaux vi ekinteresigxas pri tiu cxi brancxo de sporto.
  • Artikolo pri KEF '98, kiu ankaux aperis en JEN.
  • Hejmpagxo de la Zamenhofa Kolegaro Parkero.
  • Gramatiko de Esperant'
  • Eta pagxo pri Linukso.
  • CXu vere eblas akiri bonan superrigardon de iu nacia literaturo pere de esperanto? Tio estas tre dubinda. Mi provas kunmeti enretan Nederlandan bibliografion, kiu estas listo de cxiu Nederlandlingva literaturo iam esperantigita. GXi ne kompletas, sed tia kompleto ja estas strebo. Ankaux trovigas bela cgi-programo por sercxi en la rezulto, kiu ankaux tauxgas por sercxi en la listo de Don Harlow.
  • Iom da militema propagando por Iksismo. CXiam kiam denove mi tute frustrigxos pro tio ke iu programo denove tute ne funkcias, cxar la nova versio sxajne tute malsame rilatas al supersignoj, mi disreklamados pri tiu pagxo, por senigxi je miaj koleroj.
  • La Granda Interreta CXu-ludo pri Bestoj kaj Plantoj en Esperanto. Ankorauxa praktiko pri programado en perl. Mi rekomendus simple klaki se vi sxatus scii pri kio temas.
  • [nova] La enreta Nederlanda bibliografio estis bela. Sed eblas pli bone! Nun mi okupigxas pri Enreta Esperanto-Bibliografio. GXi ankoraux servos al nia UEA per provi vendi librojn per la reto.

Se vi sercxas min, vi havas bonan sxancon en la Virtuala Esperanto-Kongreso. Mi kreis liston de hejmpagxoj de aliaj uloj kiuj kelkfoje vekumas.

Bedauxrinde, nenio plu estas legebla en esperanto (nu, ne estas tiom malmulte). Se vi kapablas legi la Anglan aux la Nederlandan mi referencas al miaj respektivaj pagxoj.


Mia bildo, Mia timo, Mia vocxo
[fisho]


Interesaj memfaritaj bildoj (sub ili estas interesaj Java-apletoj)

[Mekko orienten] [cxevalo]

CXu bela? Sur la rugxa linio Mekko estas precize orienten.

Bonvolu sciigi min kiam vi vidis mian pagxon:
Kiu vi estas? (tajpu vian nomon, retadreson aux kion ajn vi volas):

Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Mihxil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu cxi pagxo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/esperanto.html
Lasta sxangxo: Sat Oct 14 18:50:42 2000 ($Date: 2000/10/14 16:50:34 $)