Francisko Viljono:


BALADO
(de kontraŭdiroj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade "du concours de Blois" (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 6]
Mi mortas pro soifo, apud fonto;
Hejtita fajre, tremas dent' al dent';
En propra land', kvazaŭ en fremda mondo;
Ĉe forn' frostigas min tro arda sent';
Jen nuda mi, en vest' de prezident',
Kun plora rid', atendas sen espero:
Konsolas min plej trista malespero;
Mi ŝercas, sed ne estas ĝojesprim';
Sen fort' aŭ povo, regas mi sur tero,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Nenion fidas mi, se ne malcerta;
Obskuras nur la plena evident';
Mi dubas nur pri kio estas certa:
Mi spertas pro hazarda malatent';
Plej riĉa estas mi, sed sen arĝent';
Mi frumatene "bonan nokton" diras,
Kaj perdas, dum pri mia gajn' vi miras;
Kuŝante, fali estas mia tim';
Ne heredant', herede mi akiras,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Ne zorgas mi, sed penas mi en ĉio
Pri monakir', sen ia monpretend';
Min laŭdi estas fia kalumnio:
Mensogas, kiu pravas laŭ prudent';
Kredigas min amik', kun elokvent',
Pri nigra korv', ke blanka cigno venas;
Kaj kiu kredas helpi, plej min ĝenas;
Inter mensog' kaj vero mankas lim';
Memoras ĉion mi, sed ne komprenas,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.

Ho milda Princo, ĉu vin interesas
Ke mi en saĝo pri stultec' konfesas,
Senleĝa, kaj de ĉiu leĝ' viktim'.
Nu kio? - Mi pri rekompenc' forgesas,
Bonvena ĉie, ĉiam sen estim'.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 6] Balado de kontraŭdiroj
Ĉi tiun baladon Viljono verkis en Blezo (Blois) por la poeto kaj duko Karlo de Orleano (Charles d'Orl'eans) (1394-1463).
rekompenco : supozeble Viljono atendis ian (mon)premion.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier