Francisko Viljono:


LETERO AL SIAJ AMIKOJ

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Epistre a mes amis (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 9]
Kompatu min, kompatu min, mi kvestas!
Amikoj, helpu min almenaŭ vi!
Ĉar ne sub verdaj laŭboj mi nun estas:
En truon mi ĵetiĝis tie ĉi,
Pro la Fortuno, kiel volis Di'.
Knabino, knabo, amatin', amat',
Bovid-saltul', dancisto, akrobat',
Ŝercist' rapida, akra kiel sprono,
Tintanta klaŭn', saltantoj laŭ kaskad',
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Vi, kiuj kantas sen mezur' dum festo,
Ŝatant' de vort- kaj ago-parodi',
Vi, kun moneroj falsaj en la kesto,
Kaj saĝaj homoj, foje sen raci',
Atendu ne, ĉar baldaŭ mortos li!
Farantoj de motet', rondel', kantaĵ',
Post lia mort' vi trinkos por omaĝ'...
Ĉe li ne venas vent', nek fulm', nek sono:
Estas la dika mur' kvazaŭ bandaĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Rigardu lin, en kavo sen fenestro,
Vi, noblaj homoj sen dekon-kotiz',
Ĉiuj sub reĝo nek imperiestro,
Sed nur sub Dio de la Paradiz'.
En mardo kaj dimanĉ' li fastas: kriz'!
Kun dentoj longaj, pli ol forko eĉ,
Pro seka pano, ja ne pro pasteĉ';
Ventron plenigas akvo, ne buljono,
Sub tero, al li mankas lit' kaj seĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!

Princoj nomitaj, jen mia mesaĝ':
Min savu reĝa graco-sigelaĵ'
Kaj hisu min per korb' el ĉi prizono.
Eĉ porko helpas porkon kun kuraĝ',
Ĉar jelpo vokas ĉiujn al la kaĝ'.
Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono!


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 9] Letero al siaj amikoj
kompatu min, amikoj : citaĵo el Ijobo (Biblio, Ijo. 19:21).
kvesti : rondiri por kolekti ion (monon, apogo- deklarojn, subskribojn,...).
bovid-saltulo : ''bovido-salto'' estis supozeble konata danco aŭ akrobataĵo.
kaskaduloj : grupe, kune, surplanke prezentantaj, rapide sinsekve (''kaskade'') saltantaj, akrobatoj.
dekon-kotizo : temas pri la dekono-imposto, ŝuldata de feŭdaj subuloj.
en mardo kaj dimanĉo fastas : Piuloj fastis en lundo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato...
hisu min per korbo : temis do pri subtera truo.
jelpi : kriĉi kiel hundo aŭ porko blekas pro timo.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier