Francisko Viljono:


BALADO
(pri Damoj de iamaj tempoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des dames du temps jadis (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [41a] T 329
En kiu lando, trans aŭ cis,
Estas Romia Flor' plej bela?
Arkipiada kaj Tais',
Ŝia kuzin', kvazaŭ ĝemela?
Eĥo', respond' al voko hela
Super river' aŭ lago klara?
Ĉiuj kun bel' senparalela. -
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Kie la saĝa Heloiz'?
Iris pro ŝi al klostro-ĉelo
Petr' Abelard' en Sankt-Deniz',
Pro am' kastrita - jen kruelo!
Kaj la reĝin', pro kies pelo
Plonĝis Burdan', post ludo para,
En sak' en Sejnon, ja laŭ celo?
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Kaj Blank-Lili', reĝin' sen mis'
Kun voĉo de siren' fabela?
Grandplanda Berta, Triks', Alis'?
Kaj Harmburgis', la Majn-kastela?
Kie Johana Dark', fidela,
Viktim' de angla brul' ŝtipara?
Ja kie, ho Estrin' ĉiela?
Nu, kie estas neĝ' lastjara?

Ho Princ', ne post semajn' sencele
Demandu, nek post paŭzo jara -
Respondos nur refren', tiele:
Nu, kie estas neĝ' lastjara?


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[41a] Balado pri Damoj de iamaj tempoj
cis : maltrans, je ĉi tiu flanko de.
Flora : Romia kurtizano (altranga amoristino), kiu heredigis multon al la popolo de Romo. Je ŝia memoro oni faradis flor-festojn (laŭ Juvenalo).
Arkipiada : Fakte temas pri viro, Alcibiades (5a jc a.K.). Ĉar oni komentis lian belecon, en mezepoko oni supozis lin virino.
Taisa : Atena kurtizano kiu sekvis Aleksandron al Egiptio (4a jc a.K.).
Eĥoa : (en Helena mitologio) nimfo, enamiĝinta al Narciso - pro manko de re-amo, ŝanĝiĝis al roko kaj konservis nur sian voĉon.
Heloiz' : Helo"ise (1101?-1164), nevino de Pariza kanoniko, studentino de Abelardo.
Petr' Abelard' : Pierre Ab'elard, EsbaillartAbaelardus (1079-1142), filozofo-teologo. Lin dungis la onklo de Heloiza por instrui filozofion al ŝi. Enamiĝinte kaj (sekrete) edziĝinte al ŝi, li sendis ŝin (por loĝi) al monaĥinejo, ekster la influon de ŝia onklo. Tiam tiu kastrigis Abelardon. Heloiza fariĝis monaĥino, poste abatino. Abelardo fariĝis abato kaj teologie la ĉefa kontraŭulo de (poste sankta) Bernardo de Klaravalo (Clairvaux, Claravallis).
klostro : tipa monaĥeja konstruaĵo.
Sankt-Denizo : Saint-Denis.
Bur(i)dan' : Laŭrakonte, Johanino de Navaro (1273- 1305), edzino de Filipo 4a la Bela, kutimis inviti virojn por amorado (kelktaga) kaj tiam ĵeti ilin en fermita sako en Sekvanon (Sejnon, Saine/Seine). La filozofo Jean Buridan (1292?-1360?), profesoro ĉe Sorbono, laŭrakonte, kiel studento estis tia viktimo. Lin savis fojno-boato. Antaŭe oni pensis, ke Buridano naskiĝis en 1298, kaj nomis la rakonton ne ebla.
Blank-Lilio : Blanche de Kastilio, reĝino de Francio, edzino de Luiso 8a (kiu regis 1223-1226), patrino de Luiso Sankta (9a).
Grandplanda Berta : patrino de Karolo Granda.
Triks' : Beatrikso aŭ Beatrico, onklino de Grandplanda Berta.
Alis' : bopatrino de Beatrikso. (La nomitaj sinjorinoj rolis en pluraj mezepokaj heroo-kantoj.)
Harmburgis' : (H)Aremburgis, solheredantino de grafo de Majno (Maine), mortis 1126.
Johana Dark' : Je(h)anne Darcd'Arc, Franca armeo-gvidantino, vive bruligita en 1431 fare de la Angloj en Ruano, laŭ verdikto de eklezia tribunalo prezidata de la episkopo de Bovezo.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier